Lingvoj de oïl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malsamaj lingvoj de oïl (krom la franca) verdkolore

Oni nomas «lingvoj de Oïl» [oil] (langues d'Oïl en la franca), la latinidaj lingvoj kiuj disvolviĝis norde de Gaŭlio, kaj poste norde de Francio, sude de Belgio kaj en la Manikinsuloj. Tiu lingvaro ricevis pli da influo de ĝermanaj kaj keltaj lingvoj ol la lingvo de Oc, kie la romianoj pli frue kaj pli longe instaliĝis.

La esprimo estis aŭdebla jam en la 13-a jarcento dank'al Dante Alighieri, kiu nome diferencigis lingvaron depende de la vorto por «jes»: oïl ("ojl" por norda gaŭlio), oc ("ok" en suda gaŭlio) kaj si ("si" en Italio).

La franca lingvo, nun ĉefa kaj oficiala lingvo de la tuta areo devenas de tiu lingvaro. Sed aliaj lingvoj vivtenas sin ie kaj tie kiel la burgunda-morvanda, ŝampanja, franĉ-kontea, galoa, lorena, majena, normanda, pikarda, puatua, santonĵa, valona, kiu posedas pli malpli fiksan alfabeton. Oni ankaŭ nomas tiun lingvaron norda malnovfranca lingvo, kio estas laŭ aliaj troa, ĉar iliaopinie la franca estis unu el la lingvoj de oïl, kiu estis agnoskita de la ŝtato kaj preferita al la aliaj.