Lingvoplanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvoplanado estas la tuto de la klopodoj por influi la sintenon de aliaj en rilato al la alpreno, strukturo aŭ funkciaj roloj de lingvo. Kutime ĝi inkluzivas la disvolvadon de celoj kaj strategioj por ŝanĝi la formon kiel lingvo estas uzata. Je registara nivelo, lingvoplanado fariĝas lingvopolitiko. Multaj landoj havas organizaĵojn, kiel lingvo-akademiojn, por difini kaj enkonduki lingvopolitikojn.

Kategorioj

Oni povas dividi lingvoplanadon en tri diversajn fakojn:

Korpusplanado

Korpusplanado rilatas al la preskriba interveno en la formo de la lingvo. Ĝin eblas efektivigi per kreado de novaj vortoj aŭ esprimoj, modifado de jam ekzistantaj aŭ elektado inter malsamaj formoj. Korpusplanado celas disvolvi la rimedojn de lingvo, tiel ke ĝi fariĝu taŭga komunikilo por modernaj temoj, per kreado de la necesa terminaro por administrado, edukado ktp.

Korpusplanado ofte rilatas al la normigo de lingvo per la kreado de ortografia normo, gramatiko kaj vortaro por la lingva komunumo. Ankaŭ la streboj al lingva purismo kaj la evitado de fremdaj vortoj apartenas al korpusplanado, same kiel ortografiaj reformoj aŭ la enkonduko de novaj skribsistemoj (kiel ekz. okazis en la turka). Por senskriba lingvo la unua ŝtupo de korpusplanado estas la disvolvo de skribsistemo.

Statusplanado

Statusplanado rilatas al la klopodoj distribui la funkciojn de lingvoj kaj skribformoj en lingva komunumo. Ĝi inkluzivas la elekton de statuson, per kiu difinata lingvo aŭ lingvovario fariĝas "oficiala lingvo", "nacia lingvo" k.s. El tio ofte sekvas la levado de lingvodialekto kiel prestiĝa vario, kio povas okazi je la kosto de konkurecantoj. Statusplanado ofte estas la plej polemika aspekto de lingvoplanado (vidu ankaŭ: Lingvopolitiko).

Alprenplanado

Alprenplanado rilatas al la instruado kaj lernado de lingvoj, same de naciaj lingvoj, kiel de duajfremdaj lingvoj. Tio kunportas klopodojn por influi en la nombro de uzantoj kaj la distribuo de lingvoj kaj skriboj, per la kreado de ebloj kaj instigoj por lerni ilin. Tiuj streboj povas baziĝi en politikoj por asimiladoplurismaj. Alprenplanado rekte rilatas al la lingva disvastigo.

Dum alprenplanado estas ofte regiona, nacia aŭ ŝtata politiko, ankaŭ organizoj kiel British Council, Alliance Française, Instituto Cervantes, Goethe-Institut kaj laste la Konfucea Instituto estas internacie tre aktivaj por progresigi la instruadon de kaj en iliaj respektivaj lingvoj.

Ŝablono:LigoElstara