Lingwe uniwersala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingwe uniwersala estas 'rekonstruo' de pra-Esperanto, t. e., ne la "vera" pra-Esperanto bruligita de Marko Zamenhof en 1878, sed hipoteza formo farita de Gaston Waringhien. Tia Lingwe Uniwersala aperis en "Lingvo kaj vivo", de Waringhien (La Laguna 1959, Stafeto). Li rekonstruis la lingvon pri kiu oni konas nur kelkajn kajerojn, bruligitajn en fajrego dum la Dua mondmilito. Tiu ĉi laboro de Waringhien ne nur havas filologiajn celojn, sed ankaŭ estetikajn. Kelkaj aŭtoroj volis doni "arĥaikan" aspekton al siaj verkoj, pro tio Kálmán Kalocsay inventis sian Pra-Esperanton, kaj Manuel Halvelik kreis Arcaicam Esperantom. Geraldo Mattos uzis Lingwe uniwersala de Waringhien en kelkaj poemoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.