Linibazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La linibazo aŭ simple bazo de linio teksta en la esperanta kaj aliaj eŭropaj skribsistemoj estas la fikcia rekto horizontala sur kiu „staras“ la signobildoj de la majuskloj kaj la trunkoj de la signobildoj de la minuskloj, kaj sub kiun sinkas la pendaĵoj de minuskloj.

La horizontala strukturo de skriba linio

Sur la bildo nur la literoj ĝ kaj ĵ havas pendaĵojn kiuj sinkas sub la linibazon ĝis la p-profundo.

La baza rekto estas referenca nivelo por ĉiuj vertikalaj mezuroj de teksta linio.

La distancon inter la bazoj de du najbaraj linioj oni nomas linipaŝo.

Terminologia noto[redakti | redakti fonton]

Pli internacia terminformo estus „baza linio“ — kp baselineangle ktp; tamen tio estas tre kritikinda, ĉar

  • la ĝenerala vorto „linio“ tie aperas en la speciala senco „rekto“ aŭ „nivelo“;
  • el „linioj“ konsistas la signobildoj de la literoj, ciferoj ktp;
  • en Esperanto (samkiel en la angla, cetere) „linio“ grafika kolizias kun „linio“ teksta; estus ĝene paroli pri „baza linio (=rekto) de iu linio (teksta)“.