Linio Chiyoda (Tokyo Metro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Linio Ĉijoda (Tokjo Metro))
Linio Ĉijoda

Superrigardo
Koloro de linio verda
Numero de linio 9
Tipo metroo
Sistemo Tokjo Metro
Loko Tokio (Japanio)
Komenco Jojogi-Uehara
Fino Ajase (Kita-Ajase)
Stacioj 20 (inkluzive de branĉa linio)
Historio
Malfermo 20a de decembro 1969
Teknikaj trajtoj
Longo 24,0 km
Ŝpuro 1067 mm (CAP-ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo
Maksimuma rapideco 80 km/h
vdr

Linio Ĉijoda (japane: 千代田線 [Ĉijoda-sen], angle: Chiyoda line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas verda koloro. La emblemo de linio estas latina litero "C" en verda ringo.

La linio estas dividita en ĉefa kaj branĉa linioj jene. La trajnoj de la ĉefa linio iras de stacio Jojogi-Uehara (C-01) al stacio Ajase (C-19), ili ne iras al la Kita-Ajase (C-20), ĉar ili pluiras laŭ linio Ĝoban ĝis stacio Toride. Por trafi la stacion Kita-Ajase (C-20) oni bezonas transiri al la branĉa linio ĉe la stacio Ajase (C-19).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine, en la jaro 1962, la linio Ĉijoda estis planata kiel linio inter kvartalo Setagaja (Tokio) kaj urbo Macudo (gubernio Ĉiba), ĝia origina nomo estis "Tokia Linio 8" (東京8号線 [Tōkjō haĉi-gō-sen]). Poste, en 1964, la linio estis iomete replanata por havi komunan trajnon kun la linio Ĝoban norde, kaj la nomo estis ŝanĝata al "Tokia Linio 9" (東京9号線 [Tōkjō kjū-gō-sen]). La originaj celoj de linio estis iri tra tiam konstruata loko en kvartalo Ĉijoda kaj malŝargi la linioj Ginza kaj Hibija; pro tio ĝi havas simila vojo tra la centro de Tokio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefa linio[redakti | redakti fonton]

Tage la trajnoj veturas kun la intervalo: 6 min.

La unua trajno:

La lasta trajno (labortago):

La lasta trajno (semajnofino):

Branĉa linio[redakti | redakti fonton]

Tage la trajnoj veturas kun la intervalo: 15 min.

La unua trajno:

La lasta trajno:

Horaro[redakti | redakti fonton]

La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Ĉijoda Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)

Stacioj[redakti | redakti fonton]

Stacioj lokiĝas en Tokio.

Ĉefa linio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fina stacio Jojogi-Uehara (C-01) la linio Ĉijoda kuniĝas kun linio Odakju-Odaŭara de Elektra Fervojo Odakju. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacioj Hon-Acugi kaj Karakida (tra Odakju-Tama de Elektra Fervojo Odakju). Estas ankaŭ komuna super-ekspreso, kiu iras ekde/ĝis stacio Hakone-Jumoto tra linio Fervojo Hakone-Tozan.

Ĉe la du lastaj ĉefliniaj stacioj Kita-Senĝu (C-18) kaj Ajase (C-19) la linio Ĉijoda kuniĝas kun linio Ĝoban. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Toride.

La super-ekspreso (SE) "(Odakju) Romanskar" (小田急ロマンスカー [Odakjū Romansukā], angle: Romancecar) haltas ĉe la stacioj, markitaj per "●" kaj "●●", ĝi ne haltas ĉe tiuj, markitaj per "|".

La super-ekspreso (SE) "Bej Rizort" (ベイリゾート [Bei Rizōto], angle: Bay Resort) haltas nur ĉe la stacio Omotesando (C-04), markita per "●●": ĝi iras tra linio Ĉijoda nur inter la stacioj Jojogi-Uehara (C-01) kaj Kasumigaseki (C-08), ĉe kiu ĝi ankaŭ ne haltas.

Ĉiuj super-ekspresoj haltas ĉe la stacio Jojogi-Uehara (C-01) nur por teknikoj celoj — pasaĝeroj ne povas elvagoniĝi nek envagoniĝi tie.

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) SE Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo (kvartalo)
Esperante japane japana prononco inter tute
C-01 Jojogi-Uehara 代々木上原 [Jojogi-Uehara] - 0.0  小田急  Odakju-Odaŭara (Elektra Fervojo Odakju) (komunaj trajnoj ĝis la satacioj Hon-Acugi, Karakida (tra linio Odakju-Tama), Hakone-Jumoto (super-ekspreso tra Fervojo Hakone Tozan)) Ŝibuja
C-02 Jojogi-koen 代々木公園 [Jojogi-kōen] 1.0 1.0
C-03 Mejĝi-Ĝingumae 明治神宮前 [Mejĝi-Ĝingūmae] 1.2 2.2 * Fukutoŝin (Tokjo Metro): F-15

En Stacio Haraĝuku:

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
C-04 Omotesando 表参道 [Omotesandō] 0.9 3.1 ●● * Hanzomon (Tokjo Metro): Z-02

* Ginza (Tokjo Metro): G-02

Minato-ku
C-05 Nogizaka 乃木坂 [Nogizaka] 1.4 4.5  
C-06 Akasaka 赤坂 [Akasaka] 1.1 5.6  
C-07 Kokkaj-Giĝido-mae 国会議事堂前 [Kokkai-Giĝidō-mae] 0.8 6.4 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-14

En Stacio Tameike-Sanno

* Ginza (Tokjo Metro): G-06
* Namboku (Tokjo Metro): N-06
Ĉijoda
C-08 Kasumigaseki 霞ケ関 [Kasumigaseki] 0.8 7.2 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-15

* Hibija (Tokjo Metro): H-06

C-09 Hibija 日比谷 [Hibija] 0.8 8.0 * Hibija (Tokjo Metro): H-07

Mita (Toej): I-08

En Stacio Jurakuĉo:

* Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-18
 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
C-10 Niĝubaŝimae 二重橋前 [Niĝūbaŝimae] 0.7 8.7  
C-11 Otemaĉi 大手町 [Ootemaĉi] 0.7 9.4 * Tozaj (Tokjo Metro): T-09

* Marunouĉi (Tokjo Metro): M-18
* Hanzomon (Tokjo Metro): Z-08
Mita (Toej): I-09

C-12 Ŝin-Oĉanomizu 新御茶ノ水 [Ŝin-Oĉanomizu] 1.3 10.7 En Stacio Aŭaĝiĉo:
* Marunouĉi (Tokjo Metro): M-19

En Stacio Ogaŭamaĉi:

Ŝinĝuku (Toej): S-07

En Stacio Oĉanomizu:

 JR  Ĉuo (rapida) (Japana Fervojo)
 JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo)
C-13 Juŝima 湯島 [Juŝima] 1.2 11.9   Bunkjo
C-14 Nezu 根津 [Nezu] 1.2 13.1  
C-15 Sendagi 千駄木 [Sendagi] 1.0 14.1  
C-16 Niŝi-Nippori 西日暮里 [Niŝi-Nippori] 0.9 15.0  JR  Jamanote (Japana Fervojo)

 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
Linio Nippori-Toneri (Toej): stacio 02

Arakaŭa
C-17 Maĉija 町屋 [Maĉija] 1.7 16.7  京成  Linio Kejsej (Elektra Fervojo Kejsej)

En Stacio Maĉija-ekimae:

Toden-Arakaŭa (tramlinio)
C-18 Kita-Senĝu 北千住 [Kita-Senĝu] 2.6 19.3 * Hibija (Tokjo Metro): H-21

 東武  Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu)
 JR  Ĝoban (Japana Fervojo) (komuna trajno ĝis Toride)
 つくば  Ekspreso Cukuba (aparta linio): stacio 05

Adaĉi
C-19 Ajase 綾瀬 [Ajase] 2.6 21.9   * Ĉijoda (Tokjo Metro): branĉa linio al Kita-Ajase

 JR  Ĝoban (Japana Fervojo) (komuna trajno ĝis Toride)

Branĉa linio[redakti | redakti fonton]

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo (kvartalo)
Esperante japane japana prononco inter tute
C-19 Ajase 綾瀬 [Ajase] - 21.9 * Ĉijoda (Tokjo Metro): ĉefa linio al Jojogi-Uehara

 JR  Ĝoban

Adaĉi
C-20 Kita-Ajase 北綾瀬 [Kita-Ajase] 2.1 24.0  

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]