Linio Fukutoshin (Tokyo Metro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Linio Fukutoŝin)
Linio Fukutoshin

Superrigardo
Koloro de linio bruna
Numero de linio 13
Tipo metroo
Sistemo Tokyo Metro
Loko Tokio (Japanio)
Komenco Vakoŝi
Fino Ŝibuja
Stacioj 16
Historio
Malfermo 7a de decembro 1994 (kiel "Nova Linio Jurakuĉo")
14a de junio 2008 (kiel "Linio Fukutoshin")
Teknikaj trajtoj
Longo 20,2 km
Ŝpuro 1067 mm (CAP-ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo
Maksimuma rapideco 80 km/h
vdr

Linio Fukutoshin au Linio Fukutoŝin (japane: 副都心線 [Fukutoŝin-sen], angle: Fukutoshin line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokyo Metro en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas bruna koloro. La emblemo de linio estas latina litero "F" en bruna ringo.

La japana vorto "fukutoŝin" (副都心 [fukutoŝin]) laŭvorte signifas "akcesora(j)n centro(j)n de urbego (ĉefurbo)". La linio Fukutoŝin kunigas 3 akcesorajn urbocentrojn: Ikebukuro, Ŝinĝuku kaj Ŝibuja, kiuj estis kunigita antaŭe nur per linioj de Japana Fervojo: Yamanote, Saikyo kaj Ŝonan-Ŝinĝuku.

Historio[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Estas 3 tipoj de trajnoj:

  • Naveda ekspreso (通勤急行 [cūkin kjūkō]) iras labortage dum matenaj kaj vespaj pinthoroj;
  • Loka trajno (各停 [kakutei]) iras po 5—8 fojoj hore;
  • Ekspreso (急行 [kjūkō]) iras (precipe tage) po 3—5 fojoj hore.

Dum labortagoj la trajnoj veturas kun la intervalo (inkluzive ekspresojn) estas 3—5 minutoj (tage).

La unua trajno:

La lasta trajno (labortago/semajnofino):

La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Fukutoŝin Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)

Stacioj[redakti | redakti fonton]

Stacioj lokiĝas en Tokio (ekde F-02 ĝis F-16) kaj en gubernio Sajtama (F-01).

Ĉe la fina stacio Ŭakoŝi (F-01) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Tobu-Toĝo de Fervojo Tobu. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Ŝinrinkoen.

Ĉe stacio Kotake-Mukajhara (F-06) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Sejbu-Jurakuĉo de Fervojo Sejbu. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Hanno tra linio Sejbu-Ikebukuro (linioj Sejbu-Jurakuĉo kaj Sejbu-Ikebukuro kuniĝas ĉe stacio Nerima).

Ĉe la fina stacio Ŝibuja (F-16) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Tokju-Tojoko de Korporacio Tokju. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Motomaĉi-Ĉukagaj tra linio Minato-Miraj.

Ekspreso (E) kaj naveda ekspreso (NE) haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|". Dum semajnofino (sabato kaj dimanĉo) kaj aliaj ripoztagoj la ekspreso (E) haltas ĉe stacioj, markitaj per "▲".

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) NE E Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo
Esperante japane japana prononco inter tute (urbo) gubernio
F-01 Vakoŝi 和光市 [kōŝi] - 0.0 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-01 (samaj trakoj)

 東武  Tobu-Toĝo (Fervojo Tobu) (komuna trajno ĝis stacio Ŝinrinkoen)

Vako Sajtama
F-02 Ĉikatecu-Narimasu 地下鉄成増 [Ĉikatecu-Narimasu] 2.2 2.2 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-02 (samaj trakoj)

En Stacio Narimasu:

 東武  Tobu-Toĝo (Fervojo Tobu)
Kvartalo Itabaŝi Tokio
F-03 Ĉikatecu-Akacuka 地下鉄赤塚 [Ĉikatecu-Akacuka] 1.4 3.6 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-03 (samaj trakoj)

En Stacio Ŝimo-Akacuka:

 東武  Tobu-Toĝo (Fervojo Tobu)
Kvartalo Nerima
F-04 Heivadaj 平和台 [Heiŭadai] 1.8 5.4 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-04 (samaj trakoj)
F-05 Hikavadaj 氷川台 [Hikaŭadai] 1.4 6.8 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-05 (samaj trakoj)
F-06 Kotake-Mukaihara 小竹向原 [Kotake-Mukaihara] 1.5 8.3 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-06 (samaj trakoj)

 西武  Sejbu-Jurakuĉo (Fervojo Sejbu) (komunaj trajnoj ĝis Hanno)

F-07 Senkava 千川 [Senkaŭa] 1.1 9.4 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-07 Kvartalo Toŝima
F-08 Kanameĉo 要町 [Kanameĉō] 1.0 10.4 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-08
F-09 Ikebukuro 池袋 [Ikebukuro] 0.9 11.3 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-25

* Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-09
 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Sajkjo (Japana Fervojo)
 JR  Ŝonan-Ŝinĝuku (Japana Fervojo)
 西武  Sejbu-Ikebukuro (Fervojo Sejbu)
 東武  Tobu-Toĝo (Fervojo Tobu)

F-10 Zoŝigaja 雑司が谷 [Zōŝigaja] 1.8 13.1 En Stacio Kiŝiboĝin-mae:
Toden-Arakaŭa (tramlinio)
F-11 Niŝi-Ŭaseda 西早稲田 [Niŝi-Vaseda] 1.5 14.6   Kvartalo Ŝinĝuku
F-12 Higaŝi-Ŝinĝuku 東新宿 [Higaŝi-Ŝinĝuku] 0.9 15.5 Oedo (Toej): E-02
F-13 Ŝinĝuku-sanĉome 新宿三丁目 [Ŝinĝuku-sanĉōme] 1.1 16.6 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-09

Ŝinĝuku (Toej): S-02

F-14 Kitasando 北参道 [Kitasandō] 1.4 18.0   Kvartalo Ŝibuja
F-15 Mejĝi-Ĝingumae 明治神宮前 [Meiĝi-Ĝingūmae] 1.2 19.2 * Ĉijoda (Tokjo Metro): C-03

En Stacio Haraĝuku:

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
F-16 Ŝibuja 渋谷 [Ŝibuja] 1.0 20.2 * Hanzomon (Tokjo Metro): Z-01

* Ginza (Tokjo Metro): G-01
 TY  Tokyu-Tojoko (Korporacio Tokiu) (komuna trajno ĝis stacio Motomaĉi-Ĉukagaj)
 DT  Tokyu-Den-en-toŝi (Korporacio Tokiu)
 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Saikio (Japana Fervojo)
 JR  Ŝonan-Ŝinĝuku (Japana Fervojo)
 京王  Keio-Inokaŝira (Korporacio Keio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]