Linio Mason–Dixon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Linio Mason Dixon)
La originala linio Mason-Dixon

Linio Mason–Dixon estis geometrie mezurita inter 1763 kaj 1767 de Charles Mason kaj Jeremiah Dixon.[1] Ĝi estas parto de la limoj de kvar usonaj subŝtatoj:

Ĉefŝtono de la linio Mason-Dixon

La linio estis markita per ŝtonoj je ĉiu mejlo; ĉiu kvina ŝtono (ĉefŝtono) estas aparte granda. La ŝtonoj estis alportitaj el Anglio. La linio havas simbolan karakteron; multaj vidas en ĝi kulturan limon inter norda kaj suda partoj de Usono.

La linio konsistas el du partoj, kiuj estas proksimume, sed ne perfekte rektliniaj. La okcident-orienta parto inter Pensilvanio norde kaj Okcidenta Virginio kaj Marilando sude mezume sekvas la nordan latitudon de 39°43'20", sed vere situas inter 39°43'15" kaj 39°43'23". La nord-suda parto inter Marilando kaj Delavaro estas iom komplika; ĝi konsistas el tri partoj:

  • La "arka linio", kiu sekvas cirklon kun radiuso de 19 km (ĉ. 12 mejloj) ĉirkaŭ urbo Newcastle en Delavaro; tiu cirklo estis garantiita kiel parto de Delavaro.
  • La "tanĝa linio", kiu tanĝas la cirklon kaj ligas ĝin al la mezo de okcident-orienta linio inter la Atlantiko kaj golfo Chesapeake Bay.
  • La "norda linio", kiu ekde la tanĝa punkto de la arka kaj tanĝa linioj iras precize norden; tamen ĝi validas kiel limo nur tie, kie ĝi situas okcidente de la arka linio.

Je la komenco de la mezurado ne estis klare, ĉu la tuta cirklo ĉirkaŭ New Castle situas oriente de la norda linio (ĉu do la tanĝa linio iras nord-okcidenten aŭ nord-orienten); montriĝis, ke efektive la cirklo sekcas la nordan linion. Do la arka linio vere estas parto de la limo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Plan of the West Line or Parallel of Latitude. World Digital Library (2012). Arkivita el la originalo je 2016-05-14. Alirita 2016-06-03.