Linio Tozaj (Tokjo Metro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linio Tozaj

Inter stacioj Niŝi-Kasaj kaj Minami-Sunamaĉi

Inter stacioj Niŝi-Kasaj kaj Minami-Sunamaĉi
Superrigardo
Koloro de linio blueta
Numero de linio 5
Tipo metroo
Sistemo Tokjo Metro
Loko Tokio kaj Gubernio Ĉiba (Japanio)
Komenco Nakano
Fino Niŝi-Funabaŝi
Stacioj 23
Paso de fervojo
Map
Historio
Malfermo 23a de decembro 1964
Teknikaj trajtoj
Longo 30,8 km
Ŝpuro 1067 mm (CAP-ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo
Maksimuma rapideco 100 km/h
vdr

Linio Tozaj (japane: 東西線 [Tōzai-sen], angle: Tozai line, laŭvorte: orient-okcidenta linio) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. Ĝia nomo signifas, ke tio estas linio de oriento (東) al okcidento (西). La simbola koloro de linio estas blueta (mara) koloro. La emblemo de linio estas latina litero "T" en blueta ringo.

La linio estis planata por malŝargi linion Sobu kaj por fari rektan komunikadon tra la nord-centra parto de Tokio je orient-okcidenta direkto. Nuntempe por tiuj celoj servas ankaŭ Linio Ŝinĝuku pli norde kaj Linio Kejjo (Japana Fervojo) pli sude.

Historio

  • 1962: planado de la linio.
  • 23a de decembro 1964: malfermo de la unua sekcio inter stacioj Takadanobaba (T-03) kaj Kudanŝita (T-07).
  • 16a de marto 1966: linio estas ambaŭflanke plilongita ĝis stacioj Nakano (nuna fina stacio: T-01) okcidente kaj Takebaŝi (T-08) okcidente.
  • 28a de aprilo 1966: lanĉo de la trajno komuna kun Linio Ĉuo-Sobu tra la stacio Nakano (T-01) ĝis la stacio Ogikubo.
  • 1a de oktobro 1966: malfermo de sekcio inter la stacioj Takebaŝi (T-08) kaj Otemaĉi (T-09).
  • 14a de septembro 1967: malfermo de sekcio inter la stacioj Otemaĉi (T-09) kaj Tojoĉo (T-14).
  • 29a de marto 1969: malfermo de sekcio inter la stacioj Tojoĉo (T-14) kaj Niŝi-Funabaŝi (nuna fina orienta stacio: T-23); lanĉo de rapida trajno, kiu iras senhalte inter tiuj du stacioj.
  • 8a de aprilo 1969: komuna trajno kun Linio Ĉuo-Sobu etendita ĝis stacio Mitaka; komuna trajno kun linio Sobu tra la stacio Niŝi-Funabaŝi (T-23) ĝis la stacio Cudanuma.
  • 8a de aprilo 1972: nuligo de komunaj trajnoj krom tiuj dumpinthoraj matenaj kaj vesperaj.
  • 1975: lanĉo de alia rapida trajno inter stacioj, kiu preterpasas ĉiujn staciojn inter Tojoĉo (T-14) kaj Niŝi-Funabaŝi (T-23) krom la stacion Urajasu (T-18).
  • 1a de oktobro 1979: malfermo de la stacio Niŝi-Kasaj (T-16).
  • 27a de marto 1981: malfermo de la stacio Minami-Gjotoku (T-19).
  • 1986: Naveda rapida trajno (NRT), irante senhalte inter la stacioj Urajasu (T-18) kaj Niŝi-Funabaŝi (T-23).
  • 1996: Nuligo de rapida trajno, iranta senhalte inter la stacioj Tojoĉo (T-14) kaj Niŝi-Funabaŝi (T-23).
  • 27a de aprilo 1996: malfermo de Linio Tojo inter stacioj Niŝi-Funabaŝi (T-23) kaj Tojo-Kacutadaj — lanĉo de komuna trajno.
  • 22a de januaro 2000: malfermo de stacio Mjoden (T-21).
  • 20a de novembro 2006: apero de inaj vagonoj dum matenaj pinthoroj.

Trafiko

Estas 4 tipoj de trajnoj:

  • Loka trajno (各停 [kakutei]);
  • Naveda rapida trajno (通勤快速 [cūkin kaisoku]) iras labortage;
  • Rapida trajno (快速 [kaisoku]);
  • Rapida trajno de Tojo (東葉快速 [tōjo kaisoku]).

Tage la trajnoj veturas kun la intervalo: 5 min. (inkluzive de rapidaj trajnoj).

La unua trajno (labortago/semajnofino):

La lasta trajno (labortago/semajnofino):

La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Tozaj (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)

Stacioj

Stacioj lokiĝas en Tokio (ekde T-01 ĝis T-17) kaj en gubernio Ĉiba (ekde T-18 ĝis T-23).

Ĉe la okcidenta fina stacio Nakano (T-01) la linio Tozaj kuniĝas kun linio Ĉuo-Sobu de Japana Fervojo. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis la stacio Mitaka.

Ĉe la orienta fina stacio Niŝi-Funabaŝi (T-23) la linio Tozaj kuniĝas kun linio Tojo. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis la stacio Tojo-Kacutadaj.

Ĉe la stacio Niŝi-Funabaŝi (T-23) la linio Tozaj kuniĝas ankaŭ kun linio Ĉuo-Sobu de Japana Fervojo. Matene kaj vespere ili havas komunajn trajnojn ekde/ĝis stacio Cudanuma.

Estas naveda rapida trajno (NRT) kaj rapida trajno (RT). Rapida trajno haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|". Labortage okcident-direktaj trajnoj preterpasas staciojn, markitajn per "↑".

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) NRT RT Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo
Esperante japane japana prononco inter tute (urbo) gubernio
T-01 Nakano 中野 [Nakano] - 0.0  JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo) (komuna trajno ĝis Mitaka)

 JR  Ĉuo (rapida) (Japana Fervojo)

Kvartalo Nakano Tokio
T-02 Oĉiaj 落合 [Oĉiai] 2.0 2.0   Kvartalo Ŝinĝuku
T-03 Takadanobaba 高田馬場 [Takadanobaba] 1.9 3.9  JR  Jamanote (Japana Fervojo)

 西武  Sejbu-Ŝinĝuku (Fervojo Sejbu)

T-04 Ŭaseda 早稲田 [Ŭaseda] 1.7 5.6 En Stacio Ŭaseda (Toden):
Toden-Arakaŭa (tramlinio)
T-05 Kagurazaka 神楽坂 [Kagurazaka] 1.2 6.8  
T-06 Ijdabaŝi 飯田橋 [Iidabaŝi] 1.2 8.0 * Namboku (Tokjo Metro): N-10

* Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-13
Oedo (Toej): E-06
 JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo)

Kvartalo Ĉijoda
T-07 Kudanŝita 九段下 [Kudanŝita] 0.7 8.7 * Hanzomon (Tokjo Metro): Z-06

Ŝinĝuku (Toej): S-05

T-08 Takebaŝi 竹橋 [Takebaŝi] 1.0 9.7  
T-09 Otemaĉi 大手町 [Ootemaĉi] 1.0 10.7 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-18

* Ĉijoda (Tokjo Metro): C-11
* Hanzomon (Tokjo Metro): Z-08
Mita (Toej): I-09

T-10 Nihombaŝi 日本橋 [Nihonbaŝi] 0.8 11.5 * Ginza (Tokjo Metro): G-11

Asakusa (Metroo Toej): A-13

Kvartalo Ĉuo
T-11 Kajabaĉo 茅場町 [Kajabaĉō] 0.5 12.0 * Hibija (Tokjo Metro): H-12
T-12 Monzen-Nakaĉo 門前仲町 [Monzen-Nakaĉō] 1.8 13.8 Oedo (Toej): E-15 Kvartalo Koto
T-13 Kiba 木場 [Kiba] 1.1 14.9  
T-14 Tojoĉo 東陽町 [Tōjōĉō] 0.9 15.8  
T-15 Minami-Sunamaĉi 南砂町 [Minami-Sunamaĉi] 1.2 17.0  
T-16 Niŝi-Kasaj 西葛西 [Niŝi-Kasai] 2.7 19.7   Kvartalo Edogaŭa
T-17 Kasaj 葛西 [Kasai] 1.2 20.9  
T-18 Urajasu 浦安 [Urajasu] 1.9 22.8   Urajasu Ĉiba
T-19 Minami-Gjotoku 南行徳 [Minami-Gjōtoku] 1.2 24.0   Iĉikaŭa
T-20 Gjotoku 行徳 [Gjōtoku] 1.5 25.5  
T-21 Mjoden 妙典 [Mjōden] 1.3 26.8  
T-22 Baraki-Nakajama 原木中山 [Baraki-Nakajama] 2.1 28.9   Funabaŝi
T-23 Niŝi-Funabaŝi 西船橋 [Niŝi-Funabaŝi] 1.9 30.8  東葉  Tojo (aparta linio) (komuna trajno ĝis Tojo-Kacutadaj)

 JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo) (matene kaj vespere: komuna trajno ĝis Cudanuma)
 JR  Musaŝino (Japana Fervojo)
 JR  Kejjo (Japana Fervojo)

En Stacio Kejsej-Niŝifuna:

 京成  Linio Kejsej (Elektra Fervojo Kejsej)

Eksteraj ligiloj