Linko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Linko (apartigilo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Linko
Kanada linko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Subfamilio: Felinenoj Felinae
Genro: Lynx
Kerr, 1792
Vivareo de la linko
Vivareo de la linko
Vivareo de la linko

Eŭrazia linko Lynx lynx
Kanada linko Lynx canadensis
Iberia linko Lynx pardinus
Rufa linko Lynx rufus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La linko estas relative malgranda felisedo (1 m longa, 30 kg peza), vivanta en Eŭropo, Azio kaj Norda Ameriko. Ĝia hararo estas ruĝgriza ĝis flavgriza kun malhelaj strioj kaj makuloj. Ĉe ĉiu orelpinto ĝi havas hartufon, voston mallongan, kvazaŭ hakitan, kun nigra fino. Predon ĝi atakas de sur arbo. Pariĝo okazas en februaro kaj marto, post 70 tagoj de gravedeco la linkino naskas du aŭ tri linkidojn, kiujn ŝi mamnutras du monatojn. Post 17 tagoj ili malfermas la okulojn. Post 2 aŭ 3 jaroj ili maturiĝas kaj povas havi proprajn idojn.

Loĝregiono

La linko loĝas en altaj arbaroj kun densa terenkovraĵo de arbustoj, fragmitoj, kaj herboj. Kvankam ĝi ĉasas predon nur surtere, ĝi povas ankaŭ grimpi arbojn kaj naĝi. Oni povas iom trovi ĝin en norda Skandinavio, sed ĝi plejparte loĝas en Nordameriko kaj Sud-Centra Azio (vidu la mapon). Ĝi aspekte similas al kato, sed ĝia korpo estas pli granda ol tiu de la lasta. Ĉe la pinto de ĝiaj oreloj troviĝas vertikalaj hartufoj, el kiuj oni povas fari penikojn. Ĝia vosto havas longecon de 10-24 centimetroj, kaj ĝia vostpinto estas nigra. Ĝi longas 76-105 centimetrojn, altas 57-65 centimetrojn kaj pezas 8-15 kilogramojn, iu eĉ 32 kilogramojn.

La specioj de tiu holarktisa genro vivas en densaj arbaroj sur montoj pli ol 2 500 metrojn altaj. Ĝenerale la linko vivas sola, escepte de pariĝa kaj mamnutra tempoj. Ĝi agadas plej vigle en frumateno kaj vespero kaj trovas nutraĵon danke al sia bona vidado kaj flarado, ankaŭ ĝia aŭdado estas akra. Kiam al ĝi mankas nutraĵo, ĝi devas iri sufiĉe malproksimen por serĉi ĝin, kelkfoje eĉ 40 kilometrojn en unu nokto. La linko estas maltima kaj fortika, facilmova kaj lerta en grimpado kaj naĝado. Ĝi manĝas ĉefe malgrandajn bestojn kaj birdojn kiel leporoj, musleporoj, kapreoloj, tetraoj kaj lagopoj. Nedika, ĝi facile agadas en neĝo kaj kelkfoje eĉ atakas kaj mortigas alkon kaj boacon malfacile paŝantajn en neĝo. La linko konstruas neston en arbotruo, sub falinta arbo aŭ en rokfendo. Ili pariĝas inter februaro kaj aprilo, tiam okazas batalo inter virlinkoj. Post kiam la linkino gravedas 9-10 semajnojn ĝi naskas 1-5, ordinare 2-3 idojn, kies okuloj malfermiĝas post dekkelkaj tagoj. Ili vivas 10-20 jarojn.

Vidu ankaŭ



Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link FA