Linko (retumilo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Linko
Ekrankopio
Ekrankopio de Linko
Programisto Lou Montulli, Michael Grobe, Charles Rezac
Lasta stabila versio 2.8.7rel.2 (21-a de junio 2010)
Lasta testa versio  ()
Operaciumo Plursistema
Lingvo(j) Nur angla
Programtipo Foliumilo
Licenco GNU GPL
Retejo lynx.isc.org
v  d  r
Information icon.svg

Linko (aŭ Lynx) estas la plej populara retumilo, kiu funkcias per la teksta fasado, ĉe Linukso. Oficiale la retumilo nur haveblas en fontoteksta formo, sed formoj plenumeblaj estas inkluzivitaj kun la plejparto el linuksaj distribuaĵoj kaj estas haveblaj por operaciumoj kiel Vindozo kaj Makintoŝo. Protokoloj komprenataj estas Gopher, HTTP, FTP, WAIS, NNTP kaj SSL.

Enhavo

Teksta fasado [redakti]

La teksta fasado certigas, ke paĝoj rapide ŝargiĝas, ke ĝi restas alirebla al blinduloj ktp. Oni povas redakti Vikipedion per ĝi, sed Vikipedio malrekomendas tion. Oni uzas la klavaron por legi paĝojn: g por nova retadreso, la sagoklavoj por rulumado, sekvado de ligiloj kaj irado reen, la deklivo por la fontoteksto ktp.

Sekureco [redakti]

Linko ne povas rekte legi bildojn, plurmediaĵojn, Javaskripton ktp (tamen oni povas uzi perajn legilojn por tiaj), kaj oni ne povas enmeti kromprogramojn. Tiuj certigas, ke Linko estas rapida kaj sekura. Ĝi komprenas kuketojn, sed apriore Linko forviŝas ilin dum ĉesigo.

Internaciigo [redakti]

Esperantlingva prezento [redakti]

Linko ankoraŭ ne havas esperantlingvan prezenton.

Elmontrado de supersignoj [redakti]

Supersignoj aperos se oni uzas unikodajn bibliotekojn dum muntado. Aliokaze ĝi nur forigos la kromsignojn de la literoj.

Tajpado de Esperanto [redakti]

Same se oni uzas unikodan muntaĵon, tiu povos tajpi literojn kun supersignoj. Pro tio, ke la specialaj esperantlingvaj signoj postulas du bajtojn, tajpado de tiaj signoj kaŭzos kursoran malkongruecon.