Lino (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Lino
Linus2.jpg
Naskonomo
Komenco de pontifiko 67
Fino de pontifiko 76
Antaŭulo Sankta Petro
Sekvanto Kleto
Dato de naskiĝo
Loko de naskiĝo Volterra, Italio
Dato de morto 76
Loko de morto Romo, Italio
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Lino laŭ Katolika Eklezio estis la dua papo, sekve al Sankta Petro. Tertuliano indikis Klementon la 1-an kiel la duan papon, sed ĉiuj aliaj aŭtoroj indikas Linon kiel la duan episkopon de Romo, kvankam la dato de komenco de lia papperiodo ne estas certa.

Malmulte oni scias pri lia vivo. Eble li naskiĝis en Volterra kaj, laŭ tradicio, lia patrino estis Claudia kaj lia patro Herculaneus. Ĉiujn tekstojn atribuitajn al Lino hodiaŭ oni konsideras apokrifaj. Oni ankaŭ ne scias la daton de lia morto.

Lia festo estas je la 23-a de septembro.

Antaŭe: Papo Poste:
Sankta Petro 67? – 76? Kleto