Linosa
El Vikipedio
Linosa estas la plej norda el la tri Pelagaj insuloj en la Mediteraneo.
La insulo apartenas al komunumo Lampedusa e Linosa en la itala Provinco Agrigent sur Sicilio. Tie loĝis en 2005 ĉ. 450 homoj.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La insulo grandas ĉ. 5 km² kaj situas 170 km sude de Sicilio, 160 km oriente de Tunizio kaj 140 km okcidente de Malto. Ĝin dominas tri ne plu aktivaj vulkankrateroj: Monte Vulcano (195 m), Monte Rosso (186 m) kaj Monte Nero (107 m).
Historio [redakti]
La insulon setligis kapitano Sanvisente en 1845 kun 40 homoj, kiuj komence vivis en kavernoj, kaj uzis malnovajn romiajn cisternojn por kapti akvon. Oni establis en la 1960-aj jaroj telefonkablon al Linosa el Sicilio, energiuzinon kaj malfermis lernejon. Oni instalis en 1973 sensaligejon.