Linth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Linth-Kanalo)
Linth
Linth ĉe Reichenburg, rigardo suden
rivero
Bazaj informoj
Longeco 60 km
Akvokolekta areo 1 200 km²
Averaĝa trafluo 55,1 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 000 m
Enfluejo Lago de Zuriko
- Alteco 406 m
Geografio
Alfluantoj Sernf, Löntsch kaj aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr

Linth (en Esperanto ankaŭ Linto) estas la fontrivero de Limato en Svislando. Ĝi havas longecon de proksimume 60 km. La koordinatoj de ĝia fonto estas 46° 48′ 12″ N 8° 55′ 42″ O / 46.80333 °N, 8.92833 °O / 46.80333; 8.92833 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 12″ N 8° 55′ 42″ O / 46.80333 °N, 8.92833 °O / 46.80333; 8.92833 (mapo).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La fonto de Linth estas Bifertenbach, kiu elfluas el la glaĉero Bifertenfirn ĉe la piedo de la monto Tödi en la komunumo Linthal en Kantono Glaruso, Svislando. La valon de la hodiaŭa Linth grandparte kongruas kun la Kantono Glaruso kaj ĝin fosis dum la lasta malvarmepoko la tiama Linth-Glaĉero. La rivero post Linthal fluas norden tra Rüti, Betschwanden, Luchsingen kaj Haslen. Tiam en Schwanden alfluas al ĝi la rivero Sernf, kiu alfluas de Elm. La rivero poste fluas tra Mitlödi, Ennenda, Glarus, Netstal kaj Näfels. En Netstal alfluas al ĝi Löntsch el norda direkto. La rivero tiam fluas ek de la Linthkorekto en la 19-a jarcento en kanalo al Valenlago kaj poste denove elfluas el Valenlago en la tiel nomita Lint-Kanalo ĉe Schmerikon al la Lago de Zuriko. El la Lago de Zuriko la rivero poste elfluas kiel Limato.

Lintkorekto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Lintkorekto Linth fluis rekte al la Lago de Zuriko. Apud Ziegelbrücke alfluis al ĝi la rivero Maag. La du riveroj regule kaŭzis en la tiel nomita Lint-Ebenaĵo grandajn inundojn, kaj en la marĉoj de la ebenaĵoj vivis multaj kuloj, kiuj estis portantaj de infektmalsanoj kiel malario. En la jaro 1783 la Svisa Dieto decidis pri korektoprojekto, kiu tamen povis esti rekonsiderata nur post la napoleonaj militoj en la jaro 1804. La projekto antaŭvidis la kanaligon de Linth ek de Mollis, ĝian alkondukon al Valenlago kaj rektigon de la riverujo de Maag inter Valenlago kaj Lago de Zuriko. La konstrulaboroj komenciĝis en la jaro 1807 sub la gvido de Hans Conrad Escher von der Linth. La hodiaŭ kiel Escher-Kanalo konata kanalo ek de Mollis estis malfermita en la jaro 1811. En la jaro 1816 estis finitaj ankaŭ la laboroj de la kanalo inter Valenlago kaj Lago de Zuriko. La iama rivero Maag per la korekto malaperis, la akvo de Valenlago nun fluis tra la Linth-Kanalo al la Lago de Zuriko.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

La Lint-Valo apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]