Linus Pauling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pauling.jpg

Linus Carl PAULING (naskiĝis la 28-an de februaro 1901 en Portland, mortis la 19-an de aŭgusto 1994 en Big Sur en Kalifornio) estis usona kemiisto. En 1954 li ricevis la Nobel-premion pri kemio.

En 1962 li estis distingita per la Nobel-premio pri paco, pro kampanjo kontraŭ eksperimentoj pri nukleaj eksplodoj - kaj tiel fariĝis unu el la tre malmultaj homoj, kiuj ricevis eĉ du Nobel-premiojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Linus Pauling eklernis Esperanton kiel 15-jarulo kaj laŭ letero sendita en 1991 li tiutempe ankoraŭ senĝene sciis legi ĝin[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revuo Esperanto, aprilo 1998 (n-ro 1102), p. 78


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]