Linus Torvalds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torvalds en 2002

Linus Benedict TORVALDS [LInus BEnedikt TURvalds] (naskiĝis 1969) estas svedlingva finnlandana komputilsciencisto loĝanta en Usono. Li estas fama unuarange pro tio, ke li iniciatis la kernon de la mastruma sistemo Linukso (Linux), kiun li kreis en 1991 kiel studanto ĉe la Universitato de Helsinko. Li magistriĝis en 1996 en la sama universitato, kiu jam en 2000 atribuis al li honoran doktorecon.

Li ankoraŭ gvidas kaj ordigas la laboron pri Linukso (kiel "bonvola diktatoro"), sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno.

En 1997 Torvalds transloĝiĝis al Silicia Valo en Kalifornio, Usono, kie li eklaboris ĉe la kompanio Transmeta. En 2003 li forlasis Transmeta-n por dediĉi sian tempon plene al la Linuksa kerno.

Kvankam Torvalds estas de Finnlando, kaj rigardas sin kiel finnon, lia denaska lingvo estas la sveda.

La persona bonŝanco-pupo de Torvalds estas la pingveno Tux, kiu estas modelo por la vaste uzata simbolo de Linukso en ties uzanto-komunumo.

Libroj

En la angla lingvo:

  • Linus Torvalds, David Diamond: "Just for Fun : The Story of an Accidental Revolutionary, New York, HarperBusiness", 2001, ISBN 0-06-662072-4

Franca traduko:

  • Linus Torvalds kun David Diamond: "Il était une fois Linux: L'extraordinaire histoire d'une révolution accidentelle" , OEM, 2001, ISBN 2-7464-0321-8

Alilingvaj tradukoj (almenaŭ sveda, finna, germana kaj itala) ekzistas.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.cs.helsinki.fi/u/torvalds Malnova hejmpaĝo de Linus Torvalds (angle) greke http://catb.org/~esr/faqs/linus "La senbrida respondaro pri Linus Torvalds" (angle kaj en kelkaj aliaj lingvo) greke http://www2.educ.umu.se/~bjorn/mhonarc-files/obsolete/msg00000.html La fama mesaĝo "Linux estas arkaika" de Andy Tanenbaum, januaro 1992 (angle).

Ŝablono:LigoLeginda