Linukso-libera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linukso-libera
Freedo, la oficiala simbolbesto de Linukso-libera

Aŭtoro FSF Latin-Ameriko
Lasta stabila versio 6.8.6-gnu
Programlingvo C, asembla lingvo
Programtipo Kerno
Permesilo GPL
Retejo http://linŭ-libre.fsfla.org
vdr

Linukso-libera (hispane, Linux-libre) estas projekto, kiu publikigas kaj konstruadas modifitajn versiojn de la kerno Linukso, al kiuj foriĝis ĉiun programaron, kies fontkodo estas neinkludita, malklarita aŭ mallibera. Tiuj kodpartoj nomiĝas duumaj BLOBoj kaj baze konsistas el integrita programaro (angle, firmware) mallibera, disdonita nur duume.

La oficiala versio de la kerno Linukso enhavas malliberan programaron, forme de duuma integrita programaro malkun sia fontkodo.[1] [2]

Linukso-libera estas subtenata kaj publikigata de la Latin-Amerika Liber-Programara Fondaĵo (FSFLA).

Forigo de nelibera integrita programaro

La forigo de la neliberaj partoj de la kerno Linukso atingiĝas per la uzo de skripto nomita «deblob-main». Ĉi tiu skripto estas inspirita de tiu uzata de gNovaSenso; Jeff Moe malantaŭe modifis ĝin por kovri kelkajn bezonaĵojn por ĝia uzo en la distribuaĵo BLAG.

Estas ankaŭ alia skripto nomita «deblob-check», kiu uziĝas por certigi ĉu fontdosiero, fliko aŭ pakaĵo kernajn, ankoraŭ enhavas fakte aŭ suspektinde malliberan kodon. [3][4][5]

Distribuaĵoj de GNU/Linukso, kiuj uzas Linukson-liberan

La malantaŭaj distribuaĵoj de GNU/Linukso uzas Linukson-liberan kiel kerno:[6]

Krom, la malantaŭaj distribuaĵoj de GNU/Linukso celas inkludi Linukson-liberan kiel sia kerno:[6]

Disponebleco por aliaj distribuaĵoj de GNU/Linukso

La fontkodoj kaj la antaŭkompilitaj pakaĵoj de malsamaj versioj de la purigita kerno, agnoskitaj de la projekto Linukso-libera, disponebliĝas en la respektivaj paĝoj de la diversaj distribuaĵoj aŭ unuopaj programistoj.[6]

Freed-ora estas subprojekto de Linukso-libera, kiu pretigas kaj subtenas pakaĵojn RPM liberaj bazitaj de la kernoj de Fedoro.[7]

Ankaŭ ekzistas antaŭkompilitaj pakaĵoj por Debiano kaj derivitaj distribuaĵoj, kia gNovaSenso kaj Ubuntu.[8][9][10][11][12]

realtime-aj versioj

La liberaj kernoj konstruitaj de Musikso GNU+Linukso, dyne:bolic GNU/Linukso kaj VENENUkso GNU/Linukso propras por esti kompilitaj por labori realtime-e, kio plirendimentigas ilin por plurmedia redakto.[13][14]

Simbolbestoj de Linukso-libera

  • Stux: estis la unua simbolbesto, estas foto de pingveno pura, pendita por ke ĝi sekiĝu post lavado. Fotis ĝin Lewis Laë, kiu permesis al FSFLA uzi ĝin en ĝia TTT-ejo, sed ĝi ne havas liberan permesilon.[15][16]

Fariĝis voko al bildigistoj kaj grafikdesegnistoj, por krei simbolbeston, kiu montru la liberecon ekhavitan per la pingveno. Ĉar Stux, kvankam montriĝas pura, restas enkatenita.[15]

La simbolbestoj, kiuj kreiĝis pro la voko, kaj kiuj montriĝas en la retpaĝaro de la Projekto Linukso-libera estas:

  • Freetz: bildigita de Burnaron, figuras liberan pingvenon, kiu ĵus elduŝejiĝis, per du versioj: rastruma kaj streka.[17][18]
  • Lux: bildigita de Guillaume Pasquet, figuras pingvenon sankte puran, estas pingveno kun anĝelflugiloj kaj sanktaŭreolo, farita baze de Tux, bildigita de Larry Ewing, oficiala simbolbesto de la kerno Linukso defaŭlta. Per du versioj: rastruma kaj vektora.[19]
  • GNU levitanta kaj Lux: estas komponaĵo farita de Alexandre Oliva, de la GNU levitanta, unu el la logotipoj de la projekto GNU, kiu ludas fluton por liberigi al Lux levitiganta ĝin fore de la kaĝo, kie ĝi estis mallibera. Per du versioj: rastruma kaj vektora.[20]
  • Freedo: estas la nuna simbolbesto de la projekto Linukso-libera, estas modifita versio de Freetz, farita de Rubén Rodríguez Pérez. Ekzistas du versioj vectoriales, la alternativa es una versión en gris, para impresión, creada por Fernando.[21][22][23]

Referencoj

  1. Free Software Foundation, Free Software Directory (2008). Linux (BLOB free version). Alirita 1-a de februaro de 2009.
  2. FSFLA (2008). Linux-libre README. Alirita 1-a de februaro de 2009.
  3. Projekto Linukso-libera de FSFLA (2009). How it is done. Alirita 12-a de majo de 2009.
  4. Alexandre Oliva (2009). /software/linux-libre/scripts. Alirita 12-a de majo de 2009.
  5. Alexandre Oliva (2009). scripts/README. Alirita 12-a de majo de 2009.
  6. 6,0 6,1 6,2 Projekto Linukso-libera de FSFLA (2009). Other sources of binaries. Alirita 12-a de majo de 2009.
  7. Projekto Freed-ora de Linukso-libera (2009). Linux-libre's Freed-ora project. Alirita 12-a de majo de 2009.
  8. Ali Gündüz (2009). FREEDOM SHOPPE Linux-libre Installation Packages. Alirita 12-a de majo de 2009.
  9. Robert Millan (2009). Linux-libre for Debian Lenny. Alirita 12-a de majo de 2009.
  10. gNovaSenso (2009). gNewSense Official Website: Free as in freedom. Alirita 12-a de majo de 2009.
  11. Fondaĵo VENENUkso (2009). Repositorio de Linux-libre VENENUx GNU/Linux. Alirita 12-a de majo de 2009.
  12. Triskelo GNU/Linukso (2009). Trisquel GNU/Linux ¡Va por libre!. Alirita 12-a de majo de 2009.
  13. Musikso GNU+Linukso (2009). Linux-libre realtime Musix. Alirita 12-a de majo de 2009.
  14. Jaromil (de dyne:bolic) (2009). hello, dyne:bolic -rt and freeeee. Alirita 12-a de majo de 2009.
  15. 15,0 15,1 Projekto Linukso-libera de FSFLA (2009). Linux-libre Artwork. Alirita 12-a de majo de 2009.
  16. Lewis Laë (2009). Pingouin. Alirita 30-a de majo de 2009.
  17. Burnaron (2009). Mi logo for linux-libre. Alirita 12-a de majo de 2009.
  18. Burnaron (2009). About the logo of linux libre. Alirita 30-a de majo de 2009.
  19. Guillaume Pasquet (2009). Angel penguin in vectorial graphics!. Alirita 12-a de majo de 2009.
  20. Alexandre Oliva (2009). artwork: gnu playing flute to free lux. Alirita 12-a de majo de 2009.
  21. Rubén Rodríguez Pérez (2009). Linux-libre Artwork. Alirita 22-a de majo de 2009.
  22. Rubén Rodríguez Pérez (2009). GNU-linux-libre naming the Linux-libre artwork. Alirita 22-a de majo de 2009.
  23. Fernando (2009). GNU-linux-libre naming the Linux-libre artwork. Alirita 22-a de majo de 2009.

Eksteraj ligiloj

greke Kernel.org: TTT-ejo de la defaŭlta versio de la kerno Linukso. greke Projekto Linukso-libera.

Pakaĵoj

greke Freed-ora: pakaĵoj RPM de Linukso-libera por Fedora. greke Linŭ-libre Installation Packages for general use: pakaĵoj Deb de Linukso-libera por uzi en Debiano GNU/Linukso kaj derivitaj distribuaĵoj. greke Linukso-libera por Debiano Lenny. greke Spegulservilo de Linukso-libera. greke Genfree: pakaĵoj por Gentoo.

Distribuaĵoj

greke Blag kaj Linukso-libera. greke Liberaj distribuaĵoj de GNU/Linukso. greke Oficiala TTT-ejo de gNovaSenso GNU/Linukso. greke Oficiala TTT-ejo de VENENUkso GNU/Linukso. greke Oficiala TTT-ejo de Triskelo GNU/Linukso. greke Oficiala TTT-ejo de Dragoro GNU/Linukso. greke Oficiala TTT-ejo de Ututo GNU/Linukso. greke Oficiala TTT-ejo de Musikso GNU+Linukso. greke Oficiala TTT-ejo de dyne:bolic GNU/Linukso.