Lionel Richie
El Vikipedio
| Lionel Richie | |
|---|---|
Lionel Richie prezentiĝanta en Chumash Casino Resort en Santa Ynez, Kalifornio la 6-an de julio 2006
|
|
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Lionel Brockman Richie, Jr. |
| Naskiĝo | 20-an de junio 1949 |
| Ĝenroj | R&B, soula muziko, popmuziko, soft-rokmuziko, adultmuziko, kontreo |
| Aktivaj jaroj | 1968 – nuntempo |
| Eldoninto | Island, Mercury, Motown |
| Parencaj temoj |
Commodores, Nicole Richie |
| TTT | www.lionelrichie.com |
Lionel Richie, propranome Lionel Brockman Richie, Jr. (naskiĝinta la 20-an de junio, 1949) estas usona kantisto, kantverkisto kaj porokaza aktoro, kiu havas pli ol 100 milionoj da venditaj surdiskigaĵoj. Li estas gajninto de Akademia Premio kaj premio Grammy.
