Lipót Árpád Várady

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÁRADY L.(ipót) Árpád [va:radi] estis hungara romia katolika episkopo, arkiepiskopo de Kalocsa naskita en Temesvár la 18-an de junio 1865 kaj mortinta en Kalocsa la 18-an de februaro 1923.

Lipót Árpád Várady pentrita de Gyula Éder

Kariero[redakti | redakti fonton]

Várady studis teologion en Budapeŝto kaj Vieno, poste li instruis en porpastra edukejo de Temeŝvaro. En 1890 li doktoriĝis el teologio. De 1897 li estis sekcikonsilanto de Ministerio por Religi- kaj Publikedukafero, aganto por aferoj de naciaj eklezioj, de 1902 ministerikonsilanto, unu el direktintoj de la registarakcio por elmigrintoj. De 1911 li estis episkopo de Győr, de 1914 arkiepiskopo de Kalocsa.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]