Lipót Baumhorn
El Vikipedio
Lipót Baumhorn, laŭ la hungara skribmaniero Baumhorn Lipót estis hungara arkitekto.
Lipót Baumhorn naskiĝis la 28-an de decembro 1860 en Kisbér. Li mortis la 8-an de julio 1932 en Kisbér.
Biografio [redakti]
Lipót Baumhorn devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Vieno. Inter 1883-1894 li laboris ĉe Ödön Lechner, kie li lernis la hungarajn motivojn en la konstruado. Li konstruis proksimume 20 sinagogojn en la tiutempa Hungario, sed li konstruis ankaŭ lernejojn, bankojn, palacojn, ktp. Inter ili la plej elstara estas la nova sinagogo en Szeged. Dum konstruado de sinagogo de Gyöngyös li jam profitis la ferobetonon.
En Szolnok antaŭ sia sinagogo estas videbla lia busto.
Liaj konstruaĵoj (elekto) [redakti]
- sinagogoj en Esztergom (1888), Liberala sinagogo en Timișoara (tiutempa Temesvár) (1888), Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio) (1895), Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio) (1896-1941), Sinagogo en Szolnok (1898), Sinagogo (Brașov) (1901), Kaposvár (1906), Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio) (1910), Gyöngyös (1931)
- preĝejo en Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio) (1909)
- palacoj en Temesvár (nuntempa Timișoara en Rumanio) (1912), en Szeged (1905)
- lernejo en Budapeŝto
- ŝparkaso (banko) en Szeged (1903)