Lipót Molnos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lipót Molnos
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1897 (1897-06-16)
en Leș
Morto 16-an de oktobro 1982 (1982-10-16) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
vdr

Molnos Lipót, molnoŝ, Müller; Molnosy Müller estis hungara literaturhistoriisto. Li naskiĝis Váradles la 16-an de junio 1897 kaj mortinta Budapest la 16-an de oktobro 1982.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1915 Molnos studis en la Universitato de Budapeŝto kiel kolegiano Eötvös. En 1921 li doktoriĝis, en 1922 li havigis diplomon de mezlerneja instruisto pri hungara-franca lingvoj. Inter 1921 kaj 1924 li estis instruisto de la ŝtata ĉefreala gimnazio en Székesfehérvár. Inter 1924-1930 li laboris en biblioteko en la universitato de Pécs kaj li estis samtempe lektoro de la franca lingvo. En 1927 li organizis la Hungaran Studcentron en Parizo, la pli postan Hungaran Instituton, kies inter 1930-1944 li estis direktoro. Ekde 1930 ĝis 1944 li estis hungara lektoro de la École Nationale de Langues Vivantes Orientales, poste ĝia lekciisto. Li instruis ankaŭ en la universitatoj de Parizo kaj Lille. Li havigis en 1937 kvalifikon de privatprofesoro en Pécs. Post sia reveno (1944) ĝis 1948 li estis franca raportanto pri kulturaj rilatoj de kulturafera ministerio. En 1948-1950 li estis ĉefbibliotekisto de la Muzeo pri Naturscienco. Oni pensiumis lin en 1950. Inter 1951 kaj 1965 li estis tradukisto kaj bibliotekisto de la Instrumentindustria Esplorinstituto. Inter 1933-1944 li redaktis kun Géza Bárczi, poste kun János Hankiss la revuon Revue des Études Hongroises, li eldonis en franca lingvo la poemojn de László Mécs (Parizo, 1938; kun antaŭparolo de Paul Valéry, Parizo, 1942). Li havis gravajn meritojn en la konatigo de hungara kulturo en Francujo. Li havis personajn kontaktojn dum sia pariza restado kun elstaraj personoj de la franca kulturo (P. Valéry, Arthur Honegger, Paul Claudel, Henri Montherlant, Jean Cocteau, P. Hazard ktp.).

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Petőfi politikai költészete és Béranger (Bp., 1924);
  • II. Rákóczi Ferenc a korabeli francia irodalomban (Rákóczi Memorlibro, II., Bp., 1935);
  • Anthologie de la prose hongroise (kunmetis kun János Hankiss , Párizs, 1938);
  • A műszeripari dokumentáció és tájékoztatás forrásai (kun Pál Györe, Bp., 1961).

Fonto[redakti | redakti fonton]