Lipót Schulhof
| Lipót Schulhof | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Lipót Schulhof | |
| Dato de naskiĝo | 12-a de marto 1847 | |
| Loko de naskiĝo | Baja | |
| Dato de morto | 10-a de oktobro 1921 | |
| Loko de morto | Parizo | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 74 | |
Lipót Schulhof (naskiĝis la 12-an de marto 1847 en Baja, mortis la 10-an de oktobro 1921 en Parizo) estis hungara astronomo Lia nomo estas SCHULHOF Lipót laŭ la hungara skribmaniero.
Li estas ankaŭ konata kiel Leopold Schulhof (aŭ Schulhoff), ĉar la germana estis la ĉeflingvo de la Aŭstrio-Hungario.
Li komence lernis pri medicino, sed tre rapide interesiĝis pri astronomio kaj eniris en 1869 kiel lernanto en la observatorio de Vieno, kie li fariĝis rapide ĉefhelpanto (1873). Tie li malkovris la asteroidon 147 Protogenio la 10-an de julio 1875.
Sed lia vido malboniĝis (li estis miopulo), kaj li sindevontigis al la kalkuloj de orbitoj. La 1-an de novembro 1875 li eniris en la buroo pri longitudoj en Francio, kie li atingi plej altan rangon, tiu de ĉefa kalkulisto. Li ricevis la francan ŝtatanecon per la dekreto de 12-a de decembro 1884.
Li eltrovis metodon por retrovi perditajn asteroidojn, kalkulante la momenton, kiam la perturboj de iliaj orbitoj nuligas unu la aliajn. Tiel li ritrovis 66 Majon, 107 Kamilon kaj 125 Liberatrikson.
Honoroj [redakti]
Li ricevis;
- La premion Lalande en 1893;
- La medalon de la Honora Legio en 1914.
Oni donis lian nomon al la asteroido 2384 Schulhof[1]