Liparaj insuloj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arkipelago de la Liparaj insuloj.
Rigardo de Vulcano: Lipari meze, Salina maldekstre, Panarea dekstre.

La Liparaj Insuloj estas arkipelago de sep vulkanaj insuloj en la Tirena Maro en Mediteraneo norde de Sicilio.
Sinonimoj: Liparoj, Eolaj Insuloj
Per sia nomo (it. Isole Eolie) ili omaĝas al Eolo, la greka dio de la vento. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 38°32′N 14°54′O  /  38.533°N, 14.9°O / 38.533; 14.9 (Liparaj insuloj)Koordinatoj: 38°32′N 14°54′O  /  38.533°N, 14.9°O / 38.533; 14.9 (Liparaj insuloj).

La insularo allogas 200.000 vizitantojn ĉiujare, kiuj venas pro la belega naturo aŭ pro sanigo. La plej granda insulo estas Lipari, pro tio la tuta arkipelago estas konata en turismo kiel Liparaj insuloj. La aliaj - laŭ grandeco estas: Salina, Vulcano, Stromboli, Filicudi, Alicudi kaj Panarea. Vulkano estas fama pro siaj fango-banoj (nur rande rimarkita: fango en la itala signifas koto).

En 2000 UNESKO deklaris la vulkanan insularon Monda Naturheredaĵo de Unesko.

[redakti] ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj