Lipecka provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lipecka provinco (ruse Липецкая область) estas provinco en meza Eŭropa parto de Rusio. La provinco etendiĝas sur deklivoj kaj ebenaĵo. La plej malalta punkto estas 90 m, la plej alta ĉirkaŭe 260 m.

Lipecka provinco en Rusio
Blazono de Lipecka provinco
Flago de Lipecka provinco

Historio

La provinco en 1954 formiĝis (pli frue la tereno apartenis al la najbaraj provincoj). Slavoj loĝadis tie ekde la 9-a jarcento. En la 13-a jarcento invado de la tataroj okazis. En la 16-a jarcento la provinco estis limgarda zono de rusoj.

Ekde 2006 en la provinco funkcias 331 municipoj (2 urbegaj municipoj, 18 distrikta municipo, 6 urbaj municipoj, 305 vilaĝaj municipoj).

La plej gravaj urboj (en mil) estas: Lipeck 503 (maŝinindustrio); Jelec 115 (industriejo); Grjazi 47; Dankov 23; Lebedjanj 22; Ĉapligin 13.

Katedralo de Lipeck