Akva rezervujo Lipno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lipno 2)
Akva rezervujo Lipno
ĉeĥe: Vodní nádrž Lipno, ĉeĥe: Údolní nádrž Lipno
rezervujo
Parto de Lipno pli proksime ĉe la digo
Oficiala nomo: Akva rezervujo Lipno
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distriktoj Distrikto Český Krumlov, Distrikto Prachatice
Municipoj
Montaro Šumava
Rivero Vultavo
Situo Akva rezervujo Lipno
 - alteco 729 m s. m.
 - koordinatoj 48° 41′ 10″ N 14° 05′ 07″ O / 48.68611 °N, 14.08528 °O / 48.68611; 14.08528 (mapo)
Longo de rezervujo 42 km (26 mi)
Larĝo de rezervujo km (3 mi)
Maks. profundo 25,0 m
Volumeno 309 502 000,0 m3 (10 929 959 980 cu ft)
Akvokolektejo 950,56 km² (95 056 ha)
Areo 48,7 km² (4 870 ha)
Konstruita 1952 - 1959
Tipo de digo ŝutita
Tipo de rezervujo valbaraĵo
Longo de digo 296 m
Alteco de digo 25 m
Insuloj Tajvano, Kunikla insulo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lipno Reservoir
Portalo pri Ĉeĥio
La akvobaraĵo Lipno.

Akva rezervujo Lipno troviĝas en sudokcidenta parto de Bohemio en la montaro Šumava (Böhmerwald), plejparte en la teritorio de CHKO Šumava (Chráněná krajinná oblast Šumava, PPR Šumava) kaj de Nacia parko Šumava, kiu troviĝas ene de la CHKO. Ĝi estis konstruita sur la supra parto de la rivero Vltava (Vultavo) kiel duŝtupa baraĵo Lipno 1 kaj Lipno 2 en la jaroj 1952-1959 kaj ĝi fariĝis la plej granda valdiga konstruaĵo en Ĉeĥa respubliko kaj samtempe ankaŭ kun la areo de 48,7 km² la plej granda lago. Lipno 1 troviĝas 725 m super la marnivelo kaj Lipno 2, kiu situas laŭflue ĉe Vyšší Brod kaj servas nur kiel reguliga baraĵo havas tre varieblan kuban amplekson kaj la marnivelon 557 m kun pli malpli 5 m.

Lipno[redakti | redakti fonton]

Lipno nun havas signifan rolon inter la turismaj taskoj de la regiono, sed ĉefa restas la produktado de la kurento kaj tute ne lastloke ankaŭ la ŝirmo kontraŭ la inundoj. La akvobaraĵo kapablas enteni tian provizon da akvoj, ke ĝi povas nuligi danĝeron eĉ dum la plej forta inundo minacanta la tutan fluon de Vultavo. La digo estas 25 m alta kaj ĝia longo estas 296 m, kaj la meza profundo de la lago estas 6,5 m. Sed se ni imagos la longecon de la lago 42 km kaj la maksimuman larĝecon 5 km ĉe Ĉerná, ni ekkredos la faktan volumenon de la lago 309.5 milionoj da kubaj metroj. Por neordinaraj kazoj sufiĉus rezervo de uzeblaj 186 milionoj, kiuj estas sufiĉaj por la plej krizaj situacioj. Por normalaj ĉiujaraj inundoj sufiĉas kutime nur rezervo de 12 milionoj da kubaj metroj por plene eviti ĉiujn danĝerojn.

Lipno 1 kaj Lipno 2[redakti | redakti fonton]

Akva elektrejo Lipno 1 uzas du Francis-turbinojn, ĉiu kun la kapacito 60 MW. Kompare kun ĉi tiuj du estas la Kaplan-turbino ĉe Lipno 2 kun sia kapacito de 1,6 MW eta, tamen por reguligi la konstantan elfluon en la riveran valon de Vltava ĉe Vyšší Brod tute optimala. La Francisaj turbinoj estas uzataj kurtlonge por subitaj altkreskoj de la bezonata kurento. La pintotempan alfluon de akvo en la lagon Lipno 2 sufiĉas la Kaplana turbino dum la diurno egaligi.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Se ni fokusiĝos al la problemo de turismo ne nur ĉirkaŭ la akvobaraĵo, uzata por fiŝkaptado kaj akvosportoj, sed konekse al la alfluo de homoj, kiuj venas diverscele por pasigi sian liberan tempon ĉirkaŭ la akvobaraĵo kaj en la Nacia parko kaj entute en la montaro Šumava, ni renkontos diverstendencajn planojn, projektojn kaj klopodojn de institucioj kaj publikaj organoj kun malfacile harmoniigeblaj solvoj. Mi ne sentas min sufiĉe sperta kaj preparita eĉ nur por skizi la nunan objektivan situacion, kiu dirus al la publiko, kiu el la ideoj por taŭga solvo de la jam nun elstarantaj problemoj estus la plej akceptebla kaj tial mi ne rekomendos eĉ la nunajn eblojn por tia restado ĉirkaŭ CHKO Šumava, kiu estus salubra ne nur por allogitaj vizitantoj, sed ankaŭ por la estonteco de la regiono.

Panoramo de lipna pejzaĝo kaj la naturo, vido de Vítkův kámen, 2007
Panoramo de lipna pejzaĝo kaj la naturo, vido de Vítkův kámen, 2007