Lipo
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Lipo (apartigilo) |
| Lipoj | |
|---|---|
| Lipoj | |
| latine | labia oris |
Lipo estas ĉiu el la du moveblaj karnorandoj de la buŝaperturo, kiu kovras la dentojn kaj helpas la homan parolon.
Fari diklipon signifas montri malkontentiĝon, antaŭenigante la lipojn (buŝpintigi, lipmieni).
La virinoj ofte farbigas la lipojn por akiri belecon.
Kelkaj riĉaj virinoj eĉ dikigas, operacias la lipojn por altiri pli grandan seksan atenton.
Enhavo |
Botaniko [redakti]
Lipo estas la supra aŭ la suba malsupren-kliniĝanta parto de gamopetala korolo, precipe labiacoj (nomata ankaŭ lipacoj) kaj skrofulacoj. (labio estas la suba lipo de labiata korolo)
Esprimo [redakti]
Leporlipo aŭ fendlipo estas denaska misformiĝo, ĉe kiu la supra lipo estas fendita.
Vidu ankaŭ [redakti]
Proverbo [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri lipo/j en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Bruligi al si la lipharojn. » -

« De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis. » -

« La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo. »