Lipogramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lipogramo estas literatura teksto en kiu oni komplete evitas unu specifan literon, ekz-e iu teksto en kiu aperas neniu "R". Lipogramoj estas konataj jam ekde la antikvo ĝis nun. La angla romano Gadsby de Ernest Vincent Wright el 1939 enhavas neniun literon "E", same la franca romano La Disparition de Georges Perec el 1969.

Pli ekstremaj formoj de lipogramoj evitas plurajn literojn samtempe, ekz-e en Unuvokalismo oni uzas nur unu solan vokalon.

Unuvokalismo[redakti | redakti fonton]

Unuvokalismoj ekzistas en multaj lingvoj. Ekz-e jena angla duverso de C. C. Bombaugh:

Citaĵo
 No cool monsoons blow soft on Oxford dons, Orthodox, jog-trot, bookworm Solomons! 

Vaste konata kaj profunde analizita estas la germana poemo "ottos mops" (la mopso de Otto) de Ernst Jandl, kiu uzas nur "o".

Eszperente[redakti | redakti fonton]

Eszperente (el la hungara: eszperente, prononcu: esperente) estas tipa hungara lingva ludo, en kiu oni devas formi sencohavajn frazojn, sed uzante nur la vokalon „e”. (Kompreneble tiu lingva ludo ne estas limigita al la hungara lingvo.)

Eszperente aperas ofte por difini konatajn konceptojn. Ekz.:

  • Étterem = Kellemetes hely, melyben kedvedre ehetsz eleget, ellenben e nevezetes helyen teljes keresetedet elverheted.
    Laŭvorta traduko: Restoracio = Agrabla loko, en kiu vi povas manĝi sufiĉe laŭ via plaĉo, sed en tiu fama loko vi povas elspezi vian tutan salajron.
  • Boci, boci tarka, se füle, se farka (komenco de infankanto) / "Bovido, bovido bunta, [havas] nek orelon, nek voston" = Tehenek gyermeke, tehenek gyermeke fekete pettyes, se szerve, mellyel zengezeteket fejbe vehetne, se szerve, mellyel legyeket elhessegethetne.
    Laŭvorta traduko: Infanoj de bovinoj, infano de bovinoj kun nigraj punktoj, havas nek organon, per kiu ĝi povus preni en kapon sonoraĵojn, nek organon, per kiu ĝi povus forpeladi muŝojn.

Unu el la plej riĉaj kolektoj de eszperente-difinoj troveblas en la libro "Sicc – Szórakoztató időtöltések, cseles csalafintaságok" verkita de József Grätzer (kiu cetere estis persona sekretario de la lanĉinto de la lingvo, Frigyes Karinthy).

Frigyes Karinthy kreis la lingvon Eszperente , surbaze de Esperanto, kun kiu lingvo kaj movado li simpatiis. Li estis prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo ekde 1932. Pluraj el liaj verkoj estas tradukitaj al Esperanto.

Kiel variaĵoj de la ludo estas konataj ankaŭ „aszparanta” kaj „oszporonto”, en kiuj oni rajtas uzi nur la nomdonantajn vokalojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]