Lipovník (distrikto Rožňava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipovník
Lipovník situas en la plej griza regiono

Lipovník, hungare Hárskút (hArŝkUt) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo

Lipovník situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Košice-Rožňava. La lasta troviĝas 8 km-ojn.

Historio

La abatejo estis unue menciita en la jaro 1243, la vilaĝo en 1364 en formo "Korna Lypa". En 1828 oni nombris tie 109 domojn kaj 876 homojn. En 1910 loĝis en Hárskút 540 da homoj, (hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Hárskút apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Lipovník 540 da homoj, (462 hungaroj, 73 slovakoj, 2 ukrainoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj