Liptornis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Liptornis hesternus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: PelikanedojSuledoj
Genro: Liptornis
Liptornis hesternus
(Ameghino, 1894)
Konserva statuso
Fosilio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Liptornis hesternus estas fosilia birdo de necerta atribuo. Ĝi estis priskribata de la argentina paleontologo Florentino Ameghino en 1894 el granda kolvertebro el meza Mioceno de Patagonio. Tiam ĝi estis referencita al la Pelikanedoj, kvankam tio estas pridisputata. En sia paleornitologia revizio de 1933, Lambrecht kondukis ĝin al la superfamilio de Suledoj sen meti ĝin en iu familio.[1]

La supozata pelikano de Mioceno nome Liptornis el Patagonio estas nomen dubium (de dubinda valido), baze sur fragmentoj havigantaj nesufiĉan pruvaron por subteni validan priskribon.[2]

References[redakti | redakti fonton]

  1. Olson, Storrs L.. (1985) The fossil record of birds, Chapter 2 of "Avian Biology", vol.VIII, eds: Donald S. Farner, James R. King, & Kenneth C. Parkes. Academic Press, p. 201. ISBN 0-12-249408-3.
  2. Olson, Storrs L. (1985). “Faunal Turnover in South American Fossil Avifaunas: the Insufficiencies of the Fossil Record”, Evolution 39 (5), p. 1174–77. doi:10.2307/2408747.