Liptovský Mikuláš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Liptovský Mikuláš
(Liptovský Svätý Mikuláš)
germane: Liptau-Sankt-Nikolaus, hungare: Liptószentmiklós, pole: Liptowski Mikułasz
urbo
LM Namestie1.jpg
Placo en Liptovský Mikuláš nokte
Coat of arms of Liptovský Mikuláš.png
Blazono
Oficiala nomo: Liptovský Mikuláš
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Akva laboraĵo Liptovská Mara
Rivero Váh
Situo Liptovský Mikuláš
 - alteco 577 m s. m.
 - koordinatoj 49°05′03″N 19°36′08″E  /  49.08417°N, 19.60222°O / 49.08417; 19.60222 (Liptovský Mikuláš)
Areo 69,968 km² (6 996,8 ha)
Loĝantaro 32 593 (30.06.2009)
Denseco 465,83 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Liptovská kotlina
Unua skribmencio 1286
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 031 01
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510262
Akvoparko Akvoparko Tatralandio
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Žilina
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Liptovský Mikuláš
Retpaĝo: www.liptovskymikulas.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Liptovský Mikuláš (antaŭe Liptovský Svätý Mikuláš), germane Liptau-Sankt-Nikolaus, hungare Liptószentmiklós, pole Liptowski Mikułasz estas urbo en Slovakio, en la Liptova valkaldrono sub la montaro Tatroj ĉe la rivero Váh. La loĝantaro nombras 33.000.

Piediranta zono en Liptovský Mikuláš
Urba preĝejo de Liptovský Mikuláš

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Ĝi iĝis kampurbo en 1360, havanta tiutempe fortikaĵon kaj preĝejon. La urbonomo devenis el la departemento kaj patrono de la preĝejo. En 1677 la urbo iĝis departementejo de Liptó ĝis Traktato de Trianon. En 1829 la unua slovaka biblioteko, en 1830 la unua slovaka teatro fondiĝis. Oni proklamis postulatojn de la slovakoj en 1848 laŭ la similaj hungaraj postulatoj.

Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprad-Liptovský Mikuláš-Žilina-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 3251 da homoj (1656 slovakoj, 900 hungaroj, 655 germanoj).

Partoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Liptovský Mikuláš estas dividita je 16 urbaj partoj.

Urba parto Nombro de loĝantoj al 30. julio 2009
Andice 145
Benice 155
Bodice 428
Demänová 1 009
Iľanovo 499
Liptovská Ondrašová 1 695
Nábrežie - Vrbica 8 535
Okoličné 1 118
Palúdzka 3 200
Ploštín 481
Podbreziny 9 272
Staré Mesto 5 820
Stošice 104
Vitálišovce 132
Kune 32 593

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kun Liptovský Mikuláš estas Esperanto ligita jam en profunda historio. Ĉi tie agadis Esperantistoj dum la XX-a jarcento. Ili estas organizitaj en rondetoj kaj kluboj. Post "velura revolucio" en la urbo funkcias vigla Liptova Esperanto-klubo, kiu ofte okazigas turismajn, vojaĝajn, literaturajn kaj aliajn Esperanto-aranĝojn. En urbo agadis multaj Esperantaj eminentuloj . Proksime de la urbo, en civito Pribylina, troviĝas la hotelo Esperanto.

De la 27-a de decembro 2008 ĝis la 4-a de januaro 2009 okazis en Liptovský Mikuláš Ago-Semajno (200 aliĝintoj el pluraj landoj) en kunlaboro de la loka klubo, Pola Esperanto-Junularo, Varsovia Vento kaj Slovakia Esperanta Junularo.[1]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Akvoparko Tatralandio

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://pej.aplus.pl/as/2008/