Liro (arĉinstrumento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la moderna greka popolmuzika arĉinstrumento liro. Aparte de tio ekzistas antikva plukinstrumento, kiu ankaŭ nomatas Liro, kaj krome ekzistas kromaj signifoj de la vorto Liro.
La liro-muzikisto Psarandonis kun sia muzikilo

La liro (greke λύρα) estas arĉinstrumento de la moderna popola muziko de Grekio kaj Dalmatio. Ĝi iusence evoluis el la antikva plukinstrumento liro, iom similas al violino kaj havas 3 aŭ 4 kordojn. Dum la muzikado la instrumento ne teniĝas kiel violino inter mandiblo, ŝultro kaj mano: aŭ la sonkorpo de la moderna liro ripozas sur la femuroj de la sidanta muzikisto, dum la instrumenta "kolo" troviĝas apud la kolo de la muzikisto, aŭ la instrumento kuŝas sur la femuroj kaj la instrumenta "kolo" montras flanken. Dum la antikvan liron oni sonigis per plukado de la kordoj, la modernan nomparencon - kiel klare indikas la kategorio arĉinstrumento - oni sonigas per muzikila arĉo.

La moderna liro aparte ofte uziĝas sur la insuloj de la insularo Dodekanoj kaj sur la insulo Kreto; tie ĝi kaj la liuto konsideriĝas la bazaj tradiciaj folkloraj muzikiloj. La arĉinstrumenta liro plej ofte ludiĝas de la muzikgrupa kantisto, ĉar ĝi ofte ludas la gvidan muzikan voĉon en interludoj (do kiam la kantisto ne kantas) kaj tiam akompaniĝas de la liuto.

La moderna liro kutime havas tri kordojn, kies bazaj sonoj diferencas je po kvinto, kaj la muzikila "kolo" ne estas interdividita, sed la muzikisto mem devas scii kie ekzakte premi la kordojn al la muzikila "kolo" por ŝanĝi la longecon de la libere vibranta kordoparto tiel ke ekestu harmoniaj sonoj kaj melodioj. La aparte rondeca korpo de la arĉinstrumenta liro el Kreto similas al tio de mandolino.

La korpo de la arĉinstrumenta liro el norda Malgrandazio, nomata ankaŭ kementces (greke κεμεντζές), kontraste estas kompare svelta kaj botelosimila. Tiu instrumento el la regionoj sude de la Nigra Maro havas du formojn, kiuj nomatas kapan kaj sil. La Kapan-liro havas pli longajn, basajn kordojn, la sil-liro kontraste kompare mallongajn kordojn de altaj sonoj. Tiuj kulture grekaj instrumentoj de la teritorio nun apartenanta al Turkio korespondas al la kulture turka muzikilo Kemençe.