Lisarnja
Lisarnja, ukraine, rutene kaj ruse Лісарня, slovake Lesárna, hungare Erdőpatak estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en municipo de Verĥnja Viznicja.
Bazaj informoj
- 48° 34′ 36″ N 22° 42′ 38″ O / 48.57667 °N, 22.71056 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 34′ 36″ N 22° 42′ 38″ O / 48.57667 °N, 22.71056 °O (mapo)
- Areo: 0.5 km²
- Alto super marnivelo: 253 m
- Loĝantaro: 260
- Poŝtkodo: 89644
- Telefonprefikso: +380 3131
- Aŭtokodo: AO
Situo
Historio
La historia hungara loknomo estis "Liszárnya", kiu pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis al Erdőpatak. En 1910 loĝis tie 605 rutenoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Lisarnja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.