Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en Pollando.

Se vi konas ne registritajn ZEO-jn, bonvolu kompletigi la artikolon.

Listo[redakti | redakti fonton]

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
pl-001 (d) Bjalistoko Strato kaj tabulo Strato Ludoviko Zamenhof (Ulica Ludwika Zamenhofa), ekde la 17-a de aprilo 1919)[1] Antaŭa nomo : Ulica Zielona

Komenco kaj fino : Rynek Kościuszki. - Ĉe la strato Piłsudski.
Je numero 26: apud loko, kie iam staris la naskiĝdomo de Ludoviko Zamenhof, nun troviĝas dulingva (pola kaj E-a) tabulo kun jena teksto: ĈI TIE STARIS LA DOMO EN KIU 15 DE DECEMBRO 1859 JARO NASKIĜIS KREINTO DE INTERNACIA LINGVO ESPERANTO DR LUDOVIKO ZAMENHOF

pl-002 (d) Bjalistoko Murpentraĵo kaj tabulo La naskiĝloko de Zamenhof- murpentraĵo (Mural Zamenhofa w Białymstoku) kaj memortabulo ĉe la loko de la naskiĝdomo de Zamenhof pentraĵo sur la tuta alteco de la konstruaĵo. Ĉe la dua etaĝo videblas Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar, ĉe la tria etaĝo staras LLZ. Sub ĝi pendas marmora memortabulo, kiu informas pri la naskiĝdomo de L. L. Zamenhof
pl-003 (d) Bjalistoko Placo Placo (aŭ Skvaro) Ludoviko Zamenhof (Plac (Skwer) Ludwika Zamenhofa)
pl-004 (d) Bjalistoko Monumento Monumento al L. L. Zamenhof en Bjalistoko (Pomnik Ludwika Zamenhofa) Vidu la artikolon: Monumento al L. L. Zamenhof en Bjalistoko
pl-005 (d) Bjalistoko Konstruaĵo Universitata porinfana klinika hospitalo Ludoviko Zamenhof (Uniwersytecki Dziecięcy Szpital Kliniczny im. L. Zamenhofa w Białymstoku)
pl-006 (d) Bjalistoko Salono Salono Esperanto (Sala Esperanto) Konferenca salono en la universitata porinfana kliniko Ludoviko Zamenhof
pl-007 (d) Bjalistoko Salono Salono Lidja Zamenhof (Sala im. Lidii Zamenhof) Ekzerca salono en la universitata porinfana kliniko Ludoviko Zamenhof en la rehabilita fako, sponsorita de Bahaa Esperanto-Ligo
pl-008 Bjalistoko Domo Esperanto-centro (Centrum Esperanto) La sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondumo Zamenhof
pl-009 Bjalistoko Memorŝtono Monda Esperanto-Centro (Światowe Centrum Esperanto) Fondoŝtono informanta pri konstruota (neniam efektivigita) Monda Esperanto-Centro
pl-010 (d) Bjalistoko Memortabulo Memortabulo al Jakobo Ŝapiro (Tablica upamiętniająca Jakuba Szapiro) Laŭ Esperanto en Bjalistoko Arkivigite je 2015-02-07 per la retarkivo Wayback Machine :

La 10-an de julio 2009 la urbestro de Bjalistoko kaj esperantistoj invitas partopreni solenan inaŭguron de la nova tabulo dediĉita al la plej granda bjalistoka esperantisto de la intermilita periodo - Jakobo Ŝapiro. La teksto diras en la pola kaj en esperanto : En tiu ĉi domo loĝis dum la jaroj 1919-1941 Eminenta esperantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj instruisto. Murdita de germanoj (nazioj) la 12-an de julio 1941. Aliaj bildoj : Arkivigite je 2015-02-07 per la retarkivo Wayback Machine. Esperanto w Białymstoku 53° 08′ 01″ N 23° 09′ 03″ O / 53.133693 °N, 23.150792 °O / 53.133693; 23.150792 (mapo) Adreso : str. Lipowa 31/33

pl-011 (d) Bjalistoko Memortabulo Memortabulo al Ludoviko Zamenhof sur lia lernejo (Tablica upamiętniająca Ludwika Zamenhofa) Ĝi pendas de 1987 sur muro de la 6-a liceo en Bjalistoko, iama reala gimnazio, en kiu LLZ lernis.
pl-012 (d) Bjalistoko Lernejo 51-a bazlernejo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko (Szkoła Podstawowa nr 51 im. Ludwika Zamenhofa w Białymstoku) ĉe la strato J. K. Kluka 11A
pl-0013 (d) Bjalistoko Konstruaĵo Centro Ludoviko Zamenhof Konstruita okaze de la 94-a UK
pl-0014 (d) Bjalistoko Biblioteko Esperanto-libraro La unua en Pollando publika Esperanto-biblioteko, filio de Podlaĥia Libraro
pl-0015 (d) Bjalistoko Itinero Itinero de Esperanto kaj pluraj kulturoj (Szlak esperanto i wielu kultur) Establita antaŭ la 94-a UK
pl-016 (d) Bjalistoko Kafejo Esperanto Cafe adreso : rynek Kościuszki 10 ; retadreso : esperanto-cafe.pl 53° 07′ 57″ N 23° 09′ 31″ O / 53.132383 °N, 23.158546 °O / 53.132383; 23.158546 (mapo)
pl-017 (d) Bjalistoko Strato strato de esperantistoj (ul. Esperantystów)
pl-018 (d) Bjalistoko Strato strato Antoni Grabowski (ul. Antoniego Grabowskiego)
pl-019 (d) Bjalistoko Strato strato Jakobo Ŝapiro (ul. Jakuba Szapiro)

situo

pl-020 (d) Bjalistoko Hotelo Hotelo Esperanto (Hotel Esperanto) Malfermita la 8-an de novembro 2012[2] je la adreso: ul. Legionowa 10. Oficiala retejo (esperante, angle, pole, ruse)
pl-021 (d) Bjalistoko Statuo Monumento al juna Zamenhof (Pomnik młodego Ludwika Zamenhofa) Inaŭgurita dum la 102-a datreveno de la morto de Zamenhof (14-04-2019). Inaŭguris Tadeusz Truskolaski, prezidanto de la urbo. La statuo troviĝas inter la stratoj ul. L. Zamenhofa kaj ul. Dr. I. Białówna.
pl-022 (d) Bjalistoko Murpentraĵo Liberecon por la mondo Pentraĵo kreita de Maciej Szupica ĉe la strato Broniewskiego 23 en Bjalistoko[3]
pl-023 Bydgoszcz Du monumentoj kaj skvaro Ludoviko Zamenhof Informoj kaj foto : La Ondo de Esperanto. 2004: 1
pl-024 Bydgoszcz Strato Bulwar Esperanto (2007) Ekde 2007 maldekstra bordo de rivero Brda nomiĝas Bulvardo Esperanto
pl-025 Bydgoszcz Ponto Most Esperanto (2012) Okaze de 125-a datreveno de Esperanto, Konsilio de la Urbo Bydgoszcz decidis honorigi la gravan jubileon per donado de la nomo "Most Esperanto" por la ponto-konstruaĵo ĉe la rivero Brda. La 27-an de oktobro 2012 okazis oficiala malkovro de du tabuloj kun surskribo "Most Esperanto" en ambaŭ flankoj de la ponto.[4][5][6]
pl-026 Bydgoszcz Domo Esperanto-domo (14.4.2016) Inaŭgurita okaze de la 99-a datreveno de morto de Ludoviko Zamenhof.
pl-027 Dancigo (Gdansko) Memorŝtono Esperanto-ŝtono (1029/1959) Informoj troveblaj ĉe ESPERANTO - BONA IDEO POR VI !
Teksto :
1.8.1927 dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto


ĉi tie estis plantita JUBILEA KVERKO kiun poste germanoj (faŝista reĝimo) detruis
kverko replantita dum la 15-a Internacia Junulara Kunveno de T.E.J.O. 26.7.1959

pl-028 Duszniki-Zdrój (Bad Reinerz) Monumento Z-memorŝtono (9-a de aŭgusto 1931) Silezia Ligo Esperantista (SILEO) starigis en 1931 Zamenhof-memorŝtonon en Bad Reinerz kaj alkroĉis Zamenhof-memortabulon al la vilao, kiu intertempe nomiĝis Villa Métropole. Iniciatis kaj plej aktive laboris por starigo de la ŝtono la kasisto de SILEO Karl Kliem el la proksima urbo Löwenberg, kiu depost 1945 estis pole renomita Lwówek Śląski).

La memorŝtono estis inaŭgurita la unuan dimanĉon post la 23-a UK en Krakovo. Inaŭguran parolon faris prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Arnold Behrendt el Berlino. Bernhard Zenker tradukis oficialajn paroladojn de la urbestro, faritajn ĉe la memorŝtono kaj en salono de kuracloko. Surskribo sur memorŝtono tekstas:

Dr. L.L. Samenhof, dem Schöpfer des Esperanto [traduko: Al Dr. L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto] (bildo).

Skvaro de Ludoviko Zamenhof en Elblongo, la unua ZEO en la urbo, ĝi estis inaŭgurita la 24-an de novembro 2014 dum la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio organizita de EDE-Pollando
pl-029 Gdansko Strato 1. Strato Ludwika Zamenhofa - Ludoviko Zamenhof Strato
*Stratvidajo
pl-030 Sopot (Zoppot) Arbo 31 julio 1927 En urbo SOPOT apud Gdansko trovigas Jubilea kverko plantita de la partoprenantoj de la 19a Universala Kongreso de Esperanto en Gdansko kaj Sopot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la Internacia Lingvo Esperanto 31 julio 1927.

La radikoj de la kverko estis dum plantado superŝutitaj per tereroj el ĉiuj landoj. Speciale tiajn alsendis la E-istaro. - La strato kaj la placeto situas en la fama Schmierauertal. Apud la kverko staras grando ŝtono kun ĉizita teksto.

pl-031 Gdynia Strato Strato Ludwika Zamenhofa 54° 32′ 11″ N 18° 29′ 00″ O / 54.536472 °N, 18.483282 °O / 54.536472; 18.483282 (mapo)
pl-032 Gliwice Stratoj 1.Esperantystów
2.Ludowika Zamenhofa
1.50° 19′ 06″ N 18° 41′ 38″ O / 50.318285 °N, 18.694007 °O / 50.318285; 18.694007 (mapo)
2. 50° 19′ 05″ N 18° 41′ 43″ O / 50.317942 °N, 18.695208 °O / 50.317942; 18.695208 (mapo)
pl-033 Jelenia Góra Ŝtono Zamenhof-ŝtono
pl-034 Kłodzko Parko kaj memorŝtono Park Esperanto 50° 26′ 10″ N 16° 39′ 10″ O / 50.43611 °N, 16.65278 °O / 50.43611; 16.65278 (mapo)
pl-035 Koszalin 1.Ŝtono
2.Strato
3.Arbo kaj ŝtono
1.Zamenhof memorŝtono (1969)
2.Zamenhof-strato (1976?)
3.Kverko de paco (1978)
1. Bildo : 1 kaj 2
2. Laŭ POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN, Kadre de la dua ĈEP (Ĉebalta Esperantista Printempo) unu strato en Koszalin ricevis nomon de Ludoviko Zamenhof.. 54° 11′ 28″ N 16° 13′ 05″ O / 54.19123 °N, 16.21798 °O / 54.19123; 16.21798 (mapo)

3. Partoprenantoj de la tria Ĉebalta Esperantista Printempo plantis en la centra parto de Koszalin “KVERKON de PACO” kaj Koŝalina Filio de PEA starigis antaŭ la plantita arbeto ŝtonan memortabulon. Fotoj : 1 Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine

pl-036 Krakovo Strato Ulica Dr.Ludwika Zamenhofa (2 aŭgusto 1931) Antaŭa nomo : Ul. Niecala

Komenco kaj fino ĉe : Ul. A Potockiego N-ro 6 - Ĉe la fervojo
Sub la strata tabuleto (en la komenco de la strato) troviĝas tabulo kun pollingva teksto: „Na Pamiatkę Światowego Zjazdu Esperantystów Rada Miasta Krakowa uczciła twórcę Esperanta, oznaczajac tę ulice jego nazwiskiem. Sierpień 1931.“ Tio signifas: Je memoro pri la UK de Esperanto. La konsilantaro de la urbo Krakovo honoris la kreinton de Esperanto, signante tiun ĉi straton per lia nomo. Aŭgusto 1931.)
Foto

pl-037 Leszno Strato Zamenhofa-strato 51° 50′ 02″ N 16° 35′ 55″ O / 51.83377 °N, 16.59849 °O / 51.83377; 16.59849 (Ulica Zamenhofa) (mapo)
pl-038 Lodzo Strato Ulica Ludwika Zamenhofa (18 majo 1920) Antaŭa nomo : Ul. Rozwadowska Zeromskiego 86

Komenco ĉe : Ul. Piotrkowska 127
Sur la angula domo de la str. Zamenhofa n-ro 1/3 troviĝis ekde septembro 1930 jam tri memortabuloj La unua estis dulingva (pola kaj E-a) kun la jena teksto: AL Dr L. L. Zamenhof, AŬTORO DE ESPERANTO, NASK. EN BIALYSTOK EN 1859 J. MORTIS EN WARSZAWA EN 1917 J. IV TUTPOLA KONGRESO DE ESPERANTISTOJ EN LODZ, SEPTEMBRO 1930. Nun de 1974 tie jaro pendas bronza memortabulo kun portreto de Ludoviko Zamnehhof. Unua kaj dua memortabulo estas en Muzeo de Urba Historio En sama domo malantaǔ tabulo troviĝas apoteko je la nomo d-ro Ludoviko Zamenhof Ĉe la strato Piotrkowska 75, ĉe trapasejo je la nomo Artura Rubinsteina sur alta flanka dommuro troviĝas murpentraĵo kiu montras meritajn personoj por urbo Lodzo. Inter ili estas pentrita en fenestro, portreto de Ludoviko Zamenhof. Ĉe la strato Piotrkowska nr 116, antaŭ arbo kaj baro MC DONALDS sur strato oni povas trovi ŝtonan pavimeron kun metala tabuleto kaj surskribo "Lodza Filo de Pola Esperanto-Asocio" Ĉe la strato Kruczkowskiego 4 en kvartalo Dąbrowa troviĝas Liceo nr 31 je la nomo Ludwika Zamenhofa< Sur katolika tombejo ĉe la strato Ogrodowa troviĝas tombo de fama esperantisto Kazimierz Bein - KABE. Sur tombejo Doly ĉe la strato Smutna, troviĝas tombo de alia fama loka esperantisto, poeto Stanisław Karolczyk. En urba tombejo Zarzew ĉe la strato Przybyszewskiego troviĝas tombo de esperantistino Liliana Palczewska. Sur ĉiuj tomboj oni povas trovi informoj pri esperanta agado de mortintoj kaj esperantaj simboloj
Foto :

pl-039 Lodzo Epitafo Epitafo en Esperanto sur la tombe de Kabe La Ondo de Esperanto. 2000: 11 (esperante). La Ondo de Esperanto (novembro 2000). Arkivita el la originalo je 2023-06-06. Alirita 2024-03-27.
pl-040 Lubań Strato Esperantystów Situo : 51° 07′ 20″ N 15° 16′ 27″ O / 51.122166 °N, 15.274208 °O / 51.122166; 15.274208 (mapo)
pl-041 Malbork Pluraj Parko de la Mondo, 43 ZEO-j ; interalie kvar omaĝe al eminentaj esperantistoj: Ludoviko Zamenhof - kreinto de Esperanto, Antoni Grabowski - Patro de Esperanta Poezio, papo kiu estis esperantisto Johano Paŭlo la 2-a kaj la kvara al japano, Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi La informilo de Ekumena Esperanto-Kongreso en Pelplin parolas pri 35 ZEO-j.
Vidu la Vikipedia artikolo pri Malbork.

El Eventoj n°193 :

En la ĉebaltmara pola urbo Malbork / Malborko konata pro la plej granda brika kastelo en Eŭropo oni inaŭguris novan ZEO-on. En junio estis inaŭgurita monumento pri la iniciatinto de la internacia lingvo - d-ro Ludoviko Zamenhof. Post la Zamenhof-placo, skvaro (Skwer Esperanto), kverko "Esperanto" kun la memorŝtono ĝi estas la kvara ZEO en tiu urbo. Ĉio estis realigebla danke al bona aktivado de lokaj esperantistoj kun Prezidanto de la E-rondo "Kastelo" Eduardo Kozyra kaj Vicurbestrino de Malborko, esperantistino d-rino Danuta Stanek-Gutowska.

Malkovron de la monumento plenumis Urbestro de la Urbo Malborko mag. Mieczysław Roeding kaj Vicurbestrino de Malborko d-rino Danuta Stanek-Gutowska (esperantistino). La solenaĵon partoprenis ankaŭ kaj ornamis ĝin la folklora grupo el Hispanio "Aragon" gvidita de konata hispana esperantisto Augusto Casquero. Gratulmesaĝoj bonvenas ĉe la Urba Estraro de Malborko. Krome en Malborko estas la Zamenhof-strato kaj la Skvaro "Esperanto".

Fotoj troveblaj ĉe ipernity :

pl-042 Olsztyn Strato Ulica Zamenhofa Strato en la urba kvartalo Zatorze.53° 47′ 28″ N 20° 29′ 58″ O / 53.791094 °N, 20.499394 °O / 53.791094; 20.499394 (Ulica Zamenhofa) (mapo)
pl-043 Olsztyn Arbeto Lariko "Ludoviko" Arbeto (lariko) kreskanta en la apudolŝtina arbarĝardeno en Kudypy. Arbeto plantita dum la esperanta aranĝo FREŜO en la jaro 2009 okaze de 150. naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.
pl-044 Police Strato Ulica Zamenhofa 53° 32′ 23″ N 14° 33′ 10″ O / 53.539683 °N, 14.552871 °O / 53.539683; 14.552871 (Ulica Zamenhofa) (mapo)
pl-045 Radom Stratoj Esperanto-stato kaj Ludwika Zamenhofa-strato 51° 26′ 06″ N 21° 14′ 23″ O / 51.434869 °N, 21.239855 °O / 51.434869; 21.239855 (mapo)
pl-046 Słupsk (Stolp) 1.Memorŝtono
2.Strato
3.Arbo
1.Al Zamenhof (1960)
2.Zamenhofa
3.Zamenhof (2017)
1. Trovita en ipernity : foto ; situo : 54° 27′ 53″ N 17° 01′ 43″ O / 54.46475 °N, 17.02855 °O / 54.46475; 17.02855 (mapo)

2. situo : 54° 28′ 03″ N 17° 01′ 48″ O / 54.4675547 °N, 17.0301224 °O / 54.4675547; 17.0301224 (mapo)[7]

3. La tria ZEO: Karpeno Zamenhof plantita apude de la Urbodomo en Słupsk - fare de Senatano Kazimierz Kleina la 25a de aprilo 2017 okaze de E-konferenco en la Urbodomo organizitan de Urbestro Robert Biedroń (esperantisto) okaze de la proklamita de li "2017 Zamenhofa Jaro en Słupsk", apude staras memor-tabulo kun la teksto: "GRAB ZAMENHOFA KARPENO".[8]

pl-047 Sródborów Strato Ulica Zamenhofa (1931) Komenco kaj fino ĉe stratoj : Ul. Narutowicza - Ul. Krasinskiego
pl-048 (d) Świdnica 1.Strato
2.Hotelo
1.Esperantystów
2.Esperanto
1.50° 51′ 11″ N 16° 29′ 30″ O / 50.853073 °N, 16.491717 °O / 50.853073; 16.491717 (mapo)
2. Proksime de la strato de Esperantistoj. Adreso : Bogusza Stęczyńskiego 18 58-100 Świdnica ; ret-adreso :hotel-esperanto.pl ; situo : 50° 51′ 16″ N 16° 29′ 47″ O / 50.854509 °N, 16.496523 °O / 50.854509; 16.496523 (mapo)
pl-049 Szczawno-Zdrój (Bad Salzbrunn) Memortabulo Zamenhof (05/08/2012) Anonco de Pola Esperanto-Asocio:
Ĉijare en malnova kuracloko en Malsupra Silezio, Szczawno Zdrój aperis nova ZEO -Zamenhof/Esperanto-Objekto. Antaŭ cent jaroj al kuracloko Bad Salzbrunn venis Ludoviko Zamenhof. Lia sanstato jam ne estis tro bona kaj li decidis veni al fama kuracloko. Li ekloĝis kun edzino en vilao „Franciszek” ĉe la strato Spacerowa 1.
Varsovia ĵurnalisto kaj filmisto Roman Dobrzyński en 2011a jaro, vizitante Szczawno helpe de leteroj de LZ, malnovaj dokumentoj kaj planoj el la loka biblioteko trovis la ĝustan domon. Silezia Esperanto Asocio kiu en Szczawno organizas ĉiujare esperantan feriadon decidis en 2012a j. omaĝi la jubileon per speciala memortabulo. La 5an de aŭgusto kun ĉeesto de partoprenantoj de la feriado kaj urbesto oni feste pendigis sur muro de la vilao dulingvan tabulon kun jena teksto: “En tiu ĉi domo en junio 1912 loĝis Ludwik Zamenhof la kreinto de interanacia lingvo Esperanto” En la kuracloko jam egzistas du aliaj objektoj. En apuda “Parko Szwedzki” troviĝas ŝtono kun tabulo al L. Zamenhof kaj sur mineralakva sanigejo pendas tabulo kun nomoj de famaj kuracintoj. Inter famaj politikstoj, poetoj, sciencistoj, komponistoj ktp. videblas ankaŭ nomo de Ludoviko Zamenhof.

Fotoj ; vidu ankaŭ la Revuo Esperanto, Novembro 2012.

pl-050 Szczecin Placo Plac Zamenhofa En la centro de la urbo Stratvidaĵo 53° 25′ 52″ N 14° 32′ 41″ O / 53.431112 °N, 14.5447500 °O / 53.431112; 14.5447500 (mapo)
pl-051 Tarnów Strato 1.Esperantystów 1.49° 59′ 57″ N 20° 59′ 48″ O / 49.99905 °N, 20.996737 °O / 49.99905; 20.996737 (mapo)
pl-052 Tarnów Stratoj Ludowika Zamenhofa 2. 49° 59′ 55″ N 20° 59′ 44″ O / 49.998733 °N, 20.995556 °O / 49.998733; 20.995556 (mapo)
pl-053 Tczew/Rokitki Strato strato Leśna 11 E-memorŝtono pri inaŭguro de "LAS-ESPERANTO-ARBARO", t.e. apudurba parko (la 21an de julio 2005 - inaŭguris la ZEO-n eŭropdeputitino M.Handzlik /Pollando/ kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi /Japanio/ kun la urbaj, komunumaj kaj distriktaj aŭtoritatoj de la Urbo, Komunumo kaj distrikto Tczewski)
pl-054 Toruń Strato Antoniego Grabowskiego 53° 01′ 48″ N 18° 35′ 56″ O / 53.0299315 °N, 18.5987748 °O / 53.0299315; 18.5987748 (mapo) ; foto de la strato en 1961
pl-055 Tykocin Tabulo Tabulo memore al Marko Zamenhof (1999) La tabulo diras pri naskiĝinta en Tykocin Markon Zamenhof, la patro de Ludoviko (la informo estas erara, ĉar la vera naskiĝurbo de Marko estis Suwałki.
pl-056 Unieście Strato Esperanto-stato (1975?) Laŭ POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN, En 1974 jaro, kadre de Zamenhof-vespero, estis solenata la 15-a Jubileo de E-movado en Koszalin. La solenaĵon partoprenis multaj gastoj, ankaŭ germanaj amikoj.

En 1975 jaro la prezidantecon de E-Filio transprenis energia kaj iniciatema esperantistino Ewa Kuligowska. Komenciĝis vigla kunlaborado kun la Urba Kulturcentro kaj kun Koŝalina Socikultura Societo. Tiam naskiĝis koncepto de internaciaj E-aranĝoj ĉe la Balta Maro. Kadre de la unua Ĉebalta Esperantista Printempo unu strato en Mielno ricevis nomon de ESPERANTO. 54° 16′ 03″ N 16° 05′ 22″ O / 54.267618 °N, 16.089349 °O / 54.267618; 16.089349 (mapo)

pl-057 (d) Varsovio Strato Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa (24 februaro 1931) Antaŭa nomo : Ul. Dzika

Komenco kaj fino ĉe : Ul. Nowolipki 6 - Ul. Nizka 29
Sur la domo Nr 9, angule de str. Pawia [kie Zamenhofo loĝis dum 17 jaroj - v. Dzika 9) troviĝas blank-marmora tabulo (1 m x 70 cm) kun la jena pola teksto: W TYM DOMU MIESZKAL Dr LUDWIK ZAMENHOF UR. 1859 ZM. 1917 TWORCA MIEDZYNARODOWEGO JEZYKA ESPERANTO. Internacia Esperanta Postkongreso Varsovio 9 aŭgusto 1931 (Tio signifas: En tiu ĉi domo loĝis d-ro L. Zamenhofo nask. 1859, mort. 1917. Kreinto de internacia lingvo Esperanto - Intern. E. Postkongr. ktp.)[9]
Ne la tuta strato Dzika estas alinomita je Z-a, nur ĝia unua duono. La resto portas ĝis nun la nomon Dzika kun ŝanĝitaj numeroj.
Vidu ankaŭ : Dzika 9.

pl-058 (d) Varsovio Tombo Hebrea tombejo (Okopowa strato) Tombo de Zamenhof
pl-059 (d) Varsovio Strato Ulica Esperanto 52° 14′ 47″ N 20° 58′ 50″ O / 52.246472 °N, 20.980561 °O / 52.246472; 20.980561 (mapo)
pl-060 Varsovio Memortabulo Al Antoni Grabowski kaj Esperanto Adreso : ul. Hożej 42 w Warszawie 52° 13′ 35″ N 21° 00′ 53″ O / 52.22652 °N, 21.01472 °O / 52.22652; 21.01472 (mapo)
pl-061 (d) Varsovio Sistemo de urbaj bicikloj Veturilo En 2012, kiam post reta voĉdonado estis elektita la nomo, la sistemo konsistis el 125 luo-stacioj kun 2100 bicikloj.[10][11] Oficiala retejo angle germane pole ruse
pl-062 (d) Vroclavo Placo pl. Ludwika Zamenhofa Foto trovebla ĉe Ipernity.

La placo estas trafik-trejnejo por infanoj.

pl-063 Vroclavo Memortabulo Al Antoni Grabowski Adreso : ul. Kuźniczej 43/45 51° 06′ 47″ N 17° 02′ 04″ O / 51.11296 °N, 17.03435 °O / 51.11296; 17.03435 (mapo)
pl-064 Wieluń Strato Ulica Zamenhofa 51° 13′ 20″ N 18° 34′ 05″ O / 51.2223 °N, 18.568157 °O / 51.2223; 18.568157 (Ulica Zamenhofa) (mapo)

Iamaj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝipo "Zamenhof" (vidu foton
  • Bjalistoko : Trajno Zamenhof (1-an de junio 2008)
Laŭ esperanto.es :
Dank'al la afabla helpo de la Direkcio de la Regiona Trajna Kompanio en Bjalistoko, laŭ la propono de ties Urbestro, kun la financa subteno de la Marŝalo de la Podlaĥia Vojevodio, en la somera horaro ekestos la trajno ZAMENHOF. La 1-an de junio 2008 ĝi startis la unuan fojon longan vojon de Bjalistoko al Bielsko-Biała. Sur la kajo, apud la trajno, je la 06.05h. okazis solena "bapto" kaj poste la adiaŭo de la trajno kaj de geaktoroj rolantaj kiel Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvojaĝas "al akvoj".
Survoje, ĉe la Centra Stacidomo de Varsovio kaj en Katovice salutis la Familion Zamenhof esperantistoj atendantaj sur kajoj. Surloke, en Bielsko-Biała, gesinjoroj Zamenhof renkontiĝis kun la honora komitato, kiu sub la gvido de eŭrodeputitino Margerita Handzlik atendis ilian alvenon. Posttagmeze ĉiuj partoprenis la feston okaze de Internacia Tago de Infano, kaj reklamis Esperanton kaj la naskiĝurbon de Ludoviko Zamenhof. Pri la vestaĵo el la epoko por la Familio Zamenhof zorgas la Dramteatro en Bjalistoko. En la trajno estos disdonitaj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko. Per la trajna mikrofono Ludoviko rakontos al vojaĝantoj pri la ideo kaj la lingvo universala. La evento okazos sub la media protekto de la TV Bialystok kaj la televidkanalo TVN.
Vidu ankaŭ : artikolo[rompita ligilo] ĉe la reto de VEA
Fotoj : 1, 2 ĉe Ipernity.
Filmeto : pole Arkivigite je 2015-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
Laŭ RET-Info: Ekde la 2013-06-09 ne plu ekzistas la trajno Esperanto, veturinta inter la urbo Białystok kaj la stacidomo Zachodnia en Varsovio. Post 3,5 jaroj da veturado ĝi estis ĉesigita, ĉar laŭ la Ferovojista Oficejo per tiu ĉi trajno veturadis tro malmulte da pasaĝeroj. Inter la du urboj daŭre trafikos 9 aliaj trajnoj, estas ĉesigita nur tiu unu, kiu havis la apartan nomon "Esperanto".

Libroj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

 
Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj
emblemo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de stratoj kaj placoj de la urbo Bjalistoko laŭ novaj kaj malnovaj nomoj, p. 10.
  2. Hotelo “Esperanto” en Bjalistoko (esperante). La Balta Ondo (2012-11-14). Alirita 2012-11-13.
  3. Liberecon por la Mondo ĉe la retpaĝo de Centro Ludoviko Zamenhof
  4. Esperanto-Ponto en Bydgoszcz (esperante). Libera Folio (2012-11-07). Alirita 2012-11-15.
  5. Adrian Kilan (2012-10-27). Most w Bydgoszczy otrzymał imię Esperanto (pole). TVP.PL. Alirita 2012-11-15.
  6. Vidu artikolon en Esperanto de decembro 2012.
  7. Eduardo Kozyra (2017-02-03). Oto ulica Dr Ludwika Zamenhofa w Słupsku / Jen la foto de la strato de d-ro Ludoviko Zamenhof en Slupsko (esperante, pole). Facebook. Arkivita el la originalo je 2024-03-27. Alirita 2024-03-27. “Jen la foto de la strato de d-ro Ludoviko Zamenhof en Slupsko”.
  8. La lingvo Esperanto estis la diskuttemo en la Urbodomo de Słupsk Urbański, Jakub. Język esperanto był tematem rozważań w słupskim Ratuszu - GazetaKaszubska.pl (pole). Gazetaka Szubska (2017-04-25). Arkivita el la originalo je 2024-03-27. Alirita 2024-03-27.
  9. detaloj
  10. Bicikla “Veturilo” en Varsovio (esperante). Pola Esperanto-Junularo (2012-5-29). Alirita 2012-11-13.
  11. Veturilo – ponad ćwierć miliona wypożyczeń (pole). Zarząd Transportu Miejskiego m.st. Warszawy (2012-10-22). Arkivita el la originalo je 2015-02-07. Alirita 2012-11-13.