Pozitiva Slovenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Listo Zoran Janković - Pozitiva Slovenio
Lista Zorana Jankovića - Pozitivna Slovenija
Emblemo de Listo Zoran Janković - Pozitiva Slovenio
partio
Lando  Slovenio
Estro Alenka Bratušek
Fondiĝo la 22-an de oktobro 2011
Ĉefa sidejo Ljubljano
Ideologio modere maldekstra
Retejo http://pozitivnaslovenija.si
vdr

La Listo de Zoran Janković - Pozitiva Slovenio (slovene: Lista Zorana Jankovića - Pozitivna Slovenija) estas politika partio en Slovenio, fondita la 22-an de oktobro 2011, gvidata fare de la urbestro de Ljubljano, Zoran Janković, por subteno de lia kandidatiĝo kiel ĉefministro en antaŭritme okazigita parlamenta baloto de la 4-a de decembro 2011. En la gamo de politikaj partioj la listo Pozitiva Slovenio konsideratas modere maldekstra. La partio en tiu parlamenta baloto iĝis plej forta parlamenta partio, kaj akiris 28,5 procentaĵojn de ĉiuj voĉoj. Ankaŭ Zoran Janković estis rekte elektita membro de la slovenia parlamento. Li laŭ la balota rezulto devintus anstataŭi la ĝisnunan ĉefministron Borut Pahor, respektive la politikiston Danica Simšič kiu provizore intertempe transprenis la postenon, sed ne sukcesis starigi sufiĉe fortan registaran koalicion, kaj tiel ricevis la postenon Janez Janša de la Slovena Demokrata Partio. La 20-an de marto 2013 tamen Alenka Bratušek, membrino de la partio Pozitiva Slovenio, por la partio transprenis la ĉefministran postenon.