Listo de aŭtoroj malpermesataj en Nazia Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Th. Mann, 1937

Jen la listo de aŭtoroj malpermesataj en Nazia Germanio (1933 -1945). La listo - ne kompleta - sekvas la malpermesan edikton,

  • Liste des schädlichen und unerwünschten Schrifttums
    ("Listo de damaĝa kaj maldezirenda verkaro")
    laŭ la eldono de 31-a de decembro 1938
    publikigita de Reichsministerium für Volksaufklärung und Propaganda.

La librobruligado 1933 en Germanio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Librobruligado en Germanio 1933.

En majo kaj junio 1933, tuj post la ekrego de naziismo en Germanio, en multaj germanaj urboj okazis publikaj librobruligadoj organizitaj de studentoj. Kulmino de tiu "Agado kontraŭ la malgermana spirito" estis la librobruligadoj en multaj germanaj universitataj urboj, plej spektakle en Berlino kun ĉeesto de la Imperia Ministro pri propagando Joseph Goebbels.

Jam dum la tago la ŝtiparo estis starigita, post manifestacio en la plej granda salono de la universitato okazis torĉomarŝo al la ŝtiparejo, la bruligado okazis nokte inter la 23-a kaj 24-a horo kaj estis raportita en radio.

La bruligado estis enscenigita kvazaŭ popola tribunalo kun publika ekzekutado de la kondamnindaj verkoj, tiel ankau la deklamataj paroloj ("verdiktoj") en ĉiuj urboj estis identaj.


Listo de damaĝa kaj maldezirenda verkaro[redakti | redakti fonton]

Amasa konfiskado de proskribitaj libroj okazis kaj trafis publikajn bibliotekojn same kiel bibliotekojn de persekutataj organizaĵoj (sindikatoj, partioj, …), librovendejoj kaj privataj bibliotekoj.

La Listo de damaĝa kaj maldezirenda verkaro estis periode eldonita de la propagandministrejo kaj fine entenis 12.400 titolojn kaj la verkaron de 149 aŭtoroj, kiuj estis malpermesitaj pro sia humanisma, demokratema aŭ socialisma sinteno aŭ sia juda deveno.

La nazia publikaĵo "La biblioteko" („Die Bücherei 2:6“) listigis la eligendajn verkojn:

  1. La verkoj de ŝtatperfiduloj, elmigrintoj kaj fremdlandaj aŭtoroj, kiuj pensas kontraŭbatali aŭ humiligi la novan Germanion. (H.G. Wells, Rolland).
  2. La literaturo de marksismo, komunismo, bolŝevismo.
  3. La pacifisma literaturo.
  4. La liberalisma-demokratema literaturo kaj la propagandistoj de la Vajmara Ŝtato (Rathenau, Heinrich Mann).
  5. Ĉiuj verkoj pri historio, kiuj kompromitas la devenon, la esencon kaj kulturon de la germana popolo, malfondas la germanan sistemon laŭspece kaj rase, neas la forton kaj signifon de niaj grandaj gvidantoj favore al la amasoj kaj tiras en la koton ilian grandecon (Emil Ludwig).
  6. Verkoj de ideologia aŭ biologia karaktero, kies enhavo estas la falsa naturscienca klarigo de primitiva darvinismo kaj monismo (Häckel).
  7. Libroj pri artoj, kie reprezentantoj de degenera, anemia, pure konstruktiva "arto" estas taksataj pozitive (Grosz, Dix, Bauhaus, Mendelssohn).
  8. Verkoj de seksologio, seksologia pedagogiko kaj priseksa sciigo, kiuj servas al egoisma ĝuo de individuo kaj tiel efikas plej altgrade detrua por popolo kaj raso (Hirschfeld).
  9. La dekadenta, demoraliza, popoldamaĝa literaturo de "Asfalt- kaj civilizo-literaturumantoj"! (Graf, H. Mann, Stefan Zweig, Wassermann, Franz Blei).
  10. La literaturo de judaj aŭtoroj senrigarde en kiu kampo.
  11. La literaturo pro socio kaj distriĝo, kiu montras la vivon kaj ties celojn surbaze de burĝa aŭ feŭda vivkompreno nur en surfaca, malvera kaj dolĉigita maniero.
  12. La naciisma, patriota kiĉo en literaturo ( P.O. Höcker!).

Libromalpermeso de SS[redakti | redakti fonton]

Plia severiĝo okazis en 1941: la Reichssicherheitshauptamt (la ideologia sekcio de SS), sub gvido de Heinrich Himmler) eldonis ordonon, kiu malpermesis pliajn "verkojn, kiuj ne jam aperis en la listo de damaĝa kaj maldezirenda verkaro". La antaŭparolo montras, ke ne nur Joseph Goebbels kiel prezidanto de la "regna kulturĉambro" malpermesis librojn, sed ankaŭ Heinrich Himmler, la estro de SS, havis kaj aktive uzis sian rajton malpermesi pliajn librojn.

La listo de 1941 enhavis pli ol 300 titolojn, ĉefe religiajn aŭ filozofajn verkojn, sed ankaŭ metafizikajn kaj unuavide banale aperantajn (ekzemple: Kuracplantoj servantaj al beleco). La aŭtoroj sur tiu listo preskaŭ ĉiuj estas forgesitaj.


Malpermesitaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

La listo baziĝas sur

  1. Liste des schädlichen und unerwünschten Schrifttums (Listo de damaĝa kaj maldezirenda verkaro), stato de la 31-a de decembro 1938
  2. Jahreslisten 1939-1941 (Jarlistoj 1939-1941). Eldono Leipzig 1938-1941

Aŭtoroj estis registritaj en la listo, ĉar ili aŭ iliaj antaŭuloj estis judoj; ĉar ili politike kontraŭis la sistemon; ĉar ili publikigis pacifismajnkomunismajn ideojn aŭ estis suspektitaj pro tio. Kelkaj el la aŭtoroj estis jam forpasintaj.

Enhavo
0 - 9 A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z ?

A[redakti | redakti fonton]

B[redakti | redakti fonton]

...[redakti | redakti fonton]

C - D[redakti | redakti fonton]

E[redakti | redakti fonton]

F[redakti | redakti fonton]

G[redakti | redakti fonton]

H[redakti | redakti fonton]

I[redakti | redakti fonton]

J[redakti | redakti fonton]

K[redakti | redakti fonton]

...[redakti | redakti fonton]

L[redakti | redakti fonton]

M[redakti | redakti fonton]

N - P[redakti | redakti fonton]

Q - R[redakti | redakti fonton]

S[redakti | redakti fonton]

T[redakti | redakti fonton]

U - Z[redakti | redakti fonton]

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Hans Benecke: Eine Buchhandlung in Berlin. Erinnerung an eine schwere Zeit., Fischer Taschenbuchverlag, 1995, Frankfurt am Main, ISBN 3-596-12735-1
  • Dietrich Aigner: Die Indizierung „schädlichen und unerwünschten Schrifttums“ im Dritten Reich, Bibliothekar-Lehrinstitut des Landes NRW, 1968
  • Jahreslisten 1939-1941. Unveränderter Neudruck der Ausgabe Leipzig 1938-1941, Vaduz 1979