Listo de drakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de drako ekster la Nibelungenhalle (Königswinter) ĉe la vojo al la pinto de la drakoroko, Franz Josef Krings, 1933

Ĉi tiu listo de drakoj entenas legendojn kaj lokojn, kie laŭdire vivis, estis vidata aŭ venkita iu drako.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Aŭstrujo[redakti | redakti fonton]

  • En Hochfilden ungegvermego atakus en la jaro 1921 ŝtelĉasiston.[1]
  • Hommanĝanta drako loĝus en Klagenfurt ĝis kiam la loĝantoj perruze kaptis kaj mortigis lin. Memoras pri tio la urba blazono kaj la draka puto (Lindwurmbrunnen).
  • En Vieno en la Schönlaterngasse (strateto de la belaj laternoj) numero 7, loĝus en la jaro 1212 bazilisko en la doma puto. Juna panisthelpanto ŝanĝus ĝin laŭdire en ŝtonon pere de spegulo.

Belgujo[redakti | redakti fonton]

La drako de Mons kaj la Hommes Blancs (blankaj homoj)
  • En la ĉiujara urbofesto de Mons Ducasse de Mons (nemateria mondokulturheredaĵo de UNESKO) luktas sankta Georgo kontraŭ drako.

Britujo[redakti | redakti fonton]

Anglujo[redakti | redakti fonton]

„The Flying Serpent, Or: Strange News out of Essex“. Flugfolio pri la Drako de Henham.
  • La legendo pri Beowulf.
  • En la marĉoj de SedgemoorAthelney vivus drako, kiun trapikis vilaĝano per lanco.
  • Sub drakoforma ŝtono ĉe Anwick drako kolektiĝus trezorojn. La vilaĝanoj frakasis la ŝtonon kaj portis la erojn al la preĝejo, kie ili videblas nuntempe, nomataj drakoŝtono (angle: Drake Stone).
  • Ĉe Carhampton sankta Karantok malsovaĝigis drakon per surmeto de sia stolo, venigis ĝin al la reĝo Arturo kaj poste liberigis ĝin.
  • Sir Hugh Bardolph mortfrapis helpe de sankta Gutlak unuokulan drakon ĉe Castle Carlton.
  • Ĉe Churchstanton kavaliro mortigis drakon, kies piedspuroj videblus ankoraŭ nuntempe en kampo.
  • En Bamburgh reĝidino estis ŝanĝita de sia bopatrino al drako, kiu fantomis ĉe la marbordo de Northumberland ĝis la frato de la princino liberigis ŝin.
  • Ĉe Bignor montetoĉeno laŭdire devenis de korpo de drako.
  • La kavaliro Pollard ricevis pro la mortigo de drako de la episkopo de Durham terenon ĉe Bishop Auckland. El la korpo de la drako Pollard farigis kaskon, kiu videblas sur la familia blazono.[2]
  • En la okcidenta Hampshire ĉe Bisterne kaj Sir Maurice Berkeley kaj Sir Macdonie de Berkeley mortigus drakon.
  • Ĉe Brent Pelham: Lord Piers Shonkes mortfrapis drakon kaj mortis. Sekve la diablo postulis lian animon, sed la vilaĝanoj malhelpis tion entombigante lin ekster la preĝejo. La tombo videblas ankoraŭ nuntempe.
  • Drako loĝanta en puto estis mortigita de sankta Georgo en Brinsop. En la vilaĝa preĝejo troveblas tamburo kun gravuraĵo montranta la eventon.
  • Ĉe Bures en Suffolk drako estis pelita de vilaxanoj en proksiman marĉon.
  • Drako loĝanta en marĉo proksima al Deerhurst estis mortfrapita de la forĝisto John Smith. Laŭdire ĝi estis transformita al gargojlo ĉe la preĝejo de Deerhurst.
  • Ĉe Exe Valley drako gardostarus ĉe trezoro sub la monteto Dolbury aŭ en Cadbury Castle.[2]
  • La vilaĝanoj de Filey mortigis drakon, kiu loĝis en terfaldo.
  • Drako, kiu vivis en fosaĵo sub ponto estus mortigita en Grimesditch.[2]
  • En la arbaro de Handale loĝis drako, kiu postĉasis la vilaĝaninojn.
  • Henham: Flugfolio el la jaro 1669 raportas pri "fluganta serpento" (la drako de Henham) kaj bazilisko.
  • Drako estis mortigita ĉe Kingston St Mary per manĝigo de roko.
  • Ĉe Lambton misagis la drako de Lambton, kiu loĝis en Wear.[3]
  • Nevidebla drako vivis ĉe kuracputo en Longwitton, kie li resaniĝis kaze de vundiĝo. Kavaliro mortfrapis ĝin helpe de magia okulŝmiraĵo post tritaga lukto.
  • En forlasita monaĥejo kaj en tertruo ĉe Ludham loĝis drako.
  • Akvomonstro estis aŭ mortigita ĉe Lyminster aŭ de kavaliro aŭ de putrinta pudingo kaj la sekva senkapigo.
  • Ĉe Mordiford kampara knabino nomata Maud bredus vivernon, kiu poste terurigis la vilaĝon kaj estis mortigita de kavaliro. Pentraĵo ĉe la vilaĝa preĝejo memorigis ĝis ĉirkaŭ 1811 pri la legendo, antaŭ ol la pastro detruigis ĝin. La legendo ege varias pri detaloj.[4]
  • Ĉe Moston Sir Thomas Venables mortigis laŭlegende drakon, kion atestas ankoraŭ nuntempe la blazono de la familio Venables.[2]
  • Ĉe Norton Fitzwarren estis mortigita de Fulke Fitzwarrine drako, kiu elrampis la korpojn de mortigitaj soldatoj. La lukto videblas sur ĥorbarilo. Iuj branĉoj de la familio Fitzwarrine portas drakon en la blazono.
  • Sir Peter Loschy kaj lia hundo mortigis venenan drakon ĉe Nunnington, sed mortis farante tion.
  • Ĉe Shervage Wood drako estis erare dissegita kaj tiel mortigita de arbohakisto.
  • Sir John Conyers mortigis drakon kaj ricevis de episkopo de Durham Sockburnon, kiel feŭdon. Ankaŭ li farintus kaskon el la drako, kiu estis montrita al la episkopo.[2]

Ĵerzeo[redakti | redakti fonton]

Skotlando[redakti | redakti fonton]

Kimrujo[redakti | redakti fonton]

  • La Kimria drako bildigita sur la flago de Kimrujo.
  • Penmynedd: heredinto de la familio de Penhesgyn mortis kiel profeciita per drako, kiam li ludis kun ĝiaj ostoj.
  • Llanrhaedr-ym-Mochant: menhiro atestas la mortigon de fluganta drako pere de la vilaĝanoj, kiuj volvis la ŝtonegon en ruĝan ŝtofon, kaj aldonis dornojn sur kiuj palisumiĝis la drako.
  • Llandeilo Graban: ankaŭ ĉi tie oni mortigis flugantan drakon, kiu vivis en preĝejturo, per dornita tentaĵo.

Ĉeĥujo[redakti | redakti fonton]

La drako de Brünn

Francujo[redakti | redakti fonton]

Germanujo[redakti | redakti fonton]

Pollando[redakti | redakti fonton]

La Vavel-drako, lignogravuraĵo ĉirkaŭ 1544.
  • La Vavel-drako loĝis sub la Vavel-monteto ĉe Krakovo antaŭ ol la ŝafisto Skuba Dratewka mortigis ĝin per venenigita ŝafido.

Slovenujo[redakti | redakti fonton]

  • Drako estas populara simbolo en ĉefurbo Ljubljano. Tie laŭ la legendo de la Argonaŭtoj Jazono mortigis drakon, kiu nuntempe ornamas la urban blazonon kaj nomigis la ponton Zmajski most (drakoponto).

Svislando[redakti | redakti fonton]

Azio[redakti | redakti fonton]

Libano[redakti | redakti fonton]

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Kanado[redakti | redakti fonton]

  • La lago Okanagan ĉe Kelowna estas la hejmo de la legenda lagomonstro Ogopogo, kiu en sia moderna adaptiĝo havas la aspekton de drako.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Shuker: Drachen. Mythologie − Symbolik − Geschichte. Bechtermünz-Verlag, Augsburg 1997. ISBN 3-86047-689-0, p. 56.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Jacqueline Simpson: Fifty British Dragon Tales: An Analysis. En: Folklore, Vol. 89, No. 1 (1978), p. 79−93.
  3. Karl Shuker: Drachen. Mythologie − Symbolik − Geschichte. Bechtermünz-Verlag, Augsburg 1997. ISBN 3-86047-689-0, p. 12−15.
  4. Karl Shuker: Drachen. Mythologie − Symbolik − Geschichte. Bechtermünz-Verlag, Augsburg 1997. ISBN 3-86047-689-0, p. 48−51.
  5. S. Baring-Gould, John Fisher: The Lives of the British Saints: The Saints of Wales, Cornwall and Irish Saints. Kessinger Publishing, 2005, p. 337.
  6. TTT-ejo pri la drako Graoully (france). Arkivita el la originalo je 2008-10-06. Alirita 2010-07-02.
  7. Christine Rauer: Beowulf and the dragon: parallels and analogues. Boydell & Brewer, 2000, p. 58.
  8. Mallonga priskribo de la Gargouille (france)
  9. TTT-ejo de la urbo Tarascon (france)[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]