Listo de estroj de Unuiĝo por Popola Movado (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo listigas personojn, kiujn estis estraranoj de Union pour un Mouvement Populaire (esperantlingve "Unuiĝo por Popola Movado") de la fondiĝo de la partio en 2002. La ofico de partiestro estas prezidanto, escepte de la periodo 2007-2012, en kiu la ĉefsekretario regis la partion.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Datoj de mandato Notoj
Alain Juppé 17-a de novembro 2002 16-a de julio 2004 Elektita en la kongreso de 2002 kiel la unua estro de la partio. Li devis fronti la malbonajn rezultojn de UMP en la regionaj balotoj (la dekstro konservis nur du regionojn el dudek ses) kaj eŭropaj de 2004. La deklaro de lia neelektebleco en 2004 kondukis lin al eksiĝo. Jean-Claude Gaudin provizore anstataŭas lin de la 16-a de julio 2004 ĝis la 28-a de novembro 2004.
Nicolas Sarkozy 28-a de novembro 2004 14-a de majo 2007 La 1-an de septembro 2004, Nicolas Sarkozy oficiale deklaris sian kandidatecon por la prezideco de UMP sekve de la demisio de Alain Juppé. Jacques Chirac tamen devigis Nicolas Sarkozy elekti inter tiu lasta posteno kaj tiu de ministro. Post decido fariĝi estro de UMP, Nicolas Sarkozy tamen revenis en la registaron en 2005, kvankam li konservis la prezidecon de la partio. Li forlasis tiun postenon la 14-an de majo 2007, la antaŭan tagon de la enoficiĝo kiel prezidanto de la Respubliko. Jean-Claude Gaudin por la dua fojo provizore enoficiĝas ĝis la 7-a de julio 2007. Ne estos rekta posteulo, Nicolas Sarkozy ĉar li volis ke la ofico estu rezervita dum sia mandato de prezidento.
Vakeco de la prezideco de UMP de 2007 ĝis 2012
(la ĉefsekretario estras la partion)
Jean-François Copé 19-a de novembro 2012 15-a de junio 2014 Sekve de la malvenko de Nicolas Sarkozy en la prezidenta baloto de 2012, la elekto de la nova prezidanto de UMP okazis la 18-an de novembro 2012 ; la partianoj povas tiel elekti sian prezidanton, la lasta baloto por tiu posteno okazis en 2004. Jean-François Copé estis elektita kun malgranda plimulto fronte al la antaŭa ĉefministro François Fillon. Tiu lasta kaj ties favorantoj kontestis la balotrezultojn kaj kreis parlamentan frakcion apartan de la grupo UMP en la Nacia Asembleo. Fine interkonsento sukcesis la sekvantan monaton kaj Jean-François Copé restis kiel estro de la partio. Li demisiis en junio 2014, sekve de skandalo pri la financado de UMP okaze de la prezidenta baloto de 2012.
Pluropa estrado de UMP de junio ĝis oktobro 2014
(Alain Juppé, Jean-Pierre Raffarin, François Fillon)

Vicprezidantoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Datoj de mandato Notoj
Jean-Claude Gaudin 17-a de novembro 2002 14-a de majo 2007 Elektita en la kongreso de 2002 vicprezidanto de Alain Juppé, restis en tiu posteno kiam Nicolas Sarkozy fariĝis prezidanto. Provizora prezidanto en 2004, poste en 2007, ĝis kiam la prezideco estis interrompita.
Vakeco de la plenuma vicprezideco de 2007 ĝis 2012
(Jean-Pierre Raffarin, Jean-Claude Gaudin kaj Pierre Méhaignerie estas vicprezidantoj de nacia Konsilio de la partio)
Luc Chatel 19-a de novembro 2012 15-a de junio 2014 Elektita okze de la kongreso de 2012 sur la sama kanditatgrupo kun Jean-François Copé kaj Michèle Tabarot. Sekve de la interkonsento inter François Fillon kaj Jean-François Copé, li fariĝis delegita vicprezidanto la 15-an de januaro 2013. « Vicprezidantoj » estas tiam nomumitaj.
Vicprezidantoj nomumitaj en januaro 2013 :
Laurent Wauquiez, Jean-Claude Gaudin, Christian Estrosi, Brice Hortefeŭ, Roger Karoutchi, Gérard Longuet kaj Henri de Raincourt.
Vicprezidantoj nomumitaj en februaro 2013 :
Hubert Falco, Rachida Dati, Hervé Gaymard, Christian Kert, Jean-François Lamour, Jean-Paul Fournier, Jean-Pierre Audy, Guillaume Peltier, Jean Leonetti, Thierry Mariani, Patrick Ollier kaj Bernard Perrut.

Cefsekretarioj[redakti | redakti fonton]

Nomo Datoj de ofico Notoj
Philippe Douste-Blazy 17-a de novembro 2002 28-a de novembro 2004 Elektita kun Alain Juppé en la kongreso de 2002, li estis anstataŭita kiam Nicolas Sarkozy fariĝis prezidanto de la partio.
Pierre Méhaignerie 28-a de novembro 2004 25-a de septembro 2007 La 7-an de julio 2007, la posteno prezidanto de UMP estinta interrompita, la ĉefsekretaro fariĝis la nova estro de la partio.
Patrick Devedjian 25-a de septembro 2007 5-a de decembro 2008 Unue vica ĉefsekretario, Patrick Devedjian fariĝis ĉefsekretario de UMP en 2007 ĝis sia nomumo la 5-an de decembro 2008 al la ministerio komisiita pri efektivigo de la relanĉa plano.
Xavier Bertrand 8-a de decembro 2008 17-a de novembro 2010 Post al eniro de Patrick Devedjian en la registaron, li estis nomumita provizora ĉefsekretario de UMP, la 8-an de decembro 2008. Li forlasis la registaron Fillon okaze de ties modifo la 15-an de januaro 2009, kaj prenis la kapan postenon de UMP la sekvanta 24-an de januaro. Okaze de la kreo de la 3-a registaro Fillon, la 14-an de novembro 2010, li fariĝis ministro pri laboro, dungado kaj sano, kaj demisiis kiel ĉefsekretario de UMP tri tagojn poste.
Jean-François Copé 17-a de novembro 2010 19-a de novembro 2012 La 17-an de novembro 2010, Jean-François Copé fariĝis ĉefsekretario de UMP anstataŭ Xavier Bertrand, nomumita al la registaro.
Michèle Tabarot 19-a de novembro 2012 15-a de junio 2014 Elektita okaze de la kongreso de 2012 sur la balotilo kun Jean-François Copé kaj Luc Chatel. La 15-an de januaro 2013, Valérie Pécresse estis nomumita delegita ĉefsekretariino kaj Marc-Philippe Daubresse vicĉefsekretario.
Luc Chatel 15-a de junio 2014 Nomumita la 10-an de junio 2014, laŭ propono de Alain Juppé, François Fillon kaj Jean-Pierre Raffarin.