Listo de familimembroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda familio.

Inter familimembroj (parencoj) estas la jenaj:

Rektaj parencoj[redakti | redakti fonton]

Parencoj, kiuj eblas sen geedziĝo

  • Patro estas la vira generinto de infano.
  • Patrino estas la virina generinto de infano.
  • Filo estas virseksa ido de iu patro aŭ patrino.
  • Filino estas ina ido de iu.
  • Frato estas virseksulo, kiu havas la samajn gepatrojn kiel oni. Tio estas, inter gefiloj de iuj gepatroj, unu filo estas frato al la aliaj.
  • Fratino estas ino, kiu havas la samajn gepatrojn kiel oni.
  • Ĝemeloj estas idoj de la sama akuŝo, plej ofte du (dunaskitoj). Normale ili havas ankaŭ la saman patron, do estas samaĝaj fratoj, fratinoj, aŭ gefratoj unu la alian.
  • Nepo estas filo de ido de iu.
  • Nepino estas filino de ido de iu.
  • Avo estas la patro de la patro (patra avo) aŭ de la patrino (patrina avo) de iu.
  • Avino estas la patrino de la patro (patra avino) aŭ de la patrino (patrina avino) de iu.
    • Praavo estas la patro de av(in)o de iu.
    • Praavino estas la patrino de av(in)o de iu.
  • Onklo estas frato de la patro (patra onklo) aŭ de la patrino (patrina onklo) de iu. Ofte, edzo de onklino ankaŭ nomiĝas onklo.
  • Onklino estas fratino de la patro (patra onklino) aŭ de la patrino (patrina onklino) de iu. Ofte, edzino de onklo ankaŭ nomiĝas onklino.
    • Praonklo estas onklo de la patr(in)o de iu, tio estas, (bo)frato de oniaj avo aŭ avino.
    • Praonklino estas onklino de patr(in)o de iu.
    • Geonkloj duarangaj estas pra-gekuzoj (vidu sube).
  • Nevo estas filo de frato (frata nevo) aŭ de fratino (fratina nevo) de iu.
  • Nevino estas filino de frato (frata nevino) aŭ de fratino (fratina nevino) de iu.
    • Pranevo estas filo de nev(in)o de iu; tio estas, nepo de onia frat(in)o.
    • Pranevino estas filino de nev(in)o de iu.
    • Genevoj duarangaj estas gefiloj de kuzo unuaranga de iu.
    • Pragenevoj duarangaj estas genepoj de kuzo unuaranga de iu.
    • Geparenca nevo estas filo de fratino de viro, aŭ de frato de virino.
    • Geparenca nevino estas filino de fratino de viro, aŭ de frato de virino.
  • Kuzo, aŭ kuzo unuaranga, estas filo de onklo (onkla kuzo) aŭ de onklino (onklina kuzo) de iu, kaj ofte ankaŭ edzo de kuzino. Tio estas, inter genepoj de iuj geavoj, nepo de unuj gepatroj estas kuzo al la gefiloj de la aliaj gepatroj.
  • Kuzino estas filino de onklo (onkla kuzino) aŭ de onklino (onklina kuzino) de iu, kaj ofte ankaŭ edzino de kuzo.
    • Geparenca kuzo estas filo de patra onklino aŭ de patrina onklo de iu. Tio estas, la interparencoj estas geaj.
    • Geparenca kuzino estas la filino de patra onklino aŭ de patrina onklo de iu.
    • Negeparenca kuz(in)o estas fil(in)o de patra onklo aŭ de patrina onklino de iu. Tio estas, la interparencoj estas ambaŭ inaj aŭ ambaŭ virseksaj.
    • Prakuzo kaj prakuzino estas gefiloj de prageonkloj de iu, tio estas, la gekuzoj de onia patr(in)o. Ili nomiĝas ankaŭ geonkloj duarangaj.
    • Kuzo kaj kuzino duarangaj estas genepoj de prageonkloj de iu. Tio estas, inter pragenepoj de iuj prageavoj, unu pranepo estas duaranga kuzo al la aliaj, kiuj ne estas liaj gefratoj aŭ gekuzoj unuarangaj. Simile, estas gekuzoj de tria, kvara, ktp, rangoj.

Boparencoj[redakti | redakti fonton]

Parencoj per unua geedziĝo.

  • Edzo estas viro, kun kiu oni geedziĝis.
  • Edzino estas virino, kun kiu oni geedziĝis.
  • Bofilo estas edzo de onia fil(in)o
  • Bofilino estas edzino de onia fil(in)o
  • Bopatro estas la patro de onia edz(in)o.
  • Bopatrino estas la patrino de onia edz(in)o.
    • Kunbopatro kaj kunbopatrino estas gebopatroj de onia fil(in)o: la gepatroj de onia bofil(in)o. Tio estas, inter geavoj, la avo patra estas kunbopatro al la geavoj patrinaj, kaj la avo patrina estas kunbopatro al la geavoj patraj.
  • Bofrato estas aŭ frato de onia edz(in)o, aŭ edzo de onia frat(in)o.
  • Bofratino estas aŭ fratino de onia edz(in)o, aŭ edzino de onia frat(in)o.
    • Kunbofrato estas (a) aŭ la bofrato de onia edz(in)o, ofte specife edzo de frat(in)o de onia edz(in)o; (b) aŭ frato de onia bofrat(in)o, ofte nur rilate al viro. Tio estas, kunbofratoj estas la edzoj de du frat(in)oj; ankaŭ viroj, kies gefratoj edziĝis (fratoj de geedzoj).
    • Kunbofratino estas (a) aŭ la bofratino de onia edz(in)o, ofte specife edzino de frat(in)o de onia edz(in)o; (b) aŭ fratino de onia bofrat(in)o, ofte nur rilate al virino. Tio estas, kunbofratinoj estas la edzinoj de du frat(in)oj; ankaŭ virinoj, kies gefratoj edziĝis (fratinoj de geedzoj).
  • Boonklo estas onklo de onia edz(in)o, aŭ foje la edzo de onia onkl(in)o.
  • Boonklino estas onklino de onia edz(in)o, aŭ foje la edzino de onia onkl(in)o.
  • Bokuzo kaj bokuzino estas gekuzoj de onia edz(in)o, aŭ foje geedzoj de oniaj gekuzoj.
  • Bonevo estas nevo de edz(in)o, aŭ foje edzo de nev(in)o; simile bonevino.
  • Bonepo estas edzo de nep(in)o; bonepino estas edzino de nep(in)o.
  • Boavo kaj boavino estas la geavoj de onia edz(in)o
    • Kunboavo kaj kunboavino estas geboavoj de onia nep(in)o; tio estas, la geavoj de onia bonep(in)o.

Ktp.

Vic- kaj duon-parencoj[redakti | redakti fonton]

Parencoj per dua geedziĝo.

  • Boedzinokunedzino estas alia edzino de onia edzo. La gefiloj de boedzinoj estas duon-gefratoj.
    • Kromedzino estas malalte ranga boedzino aŭ konkubino; ofte ŝia gefiloj ne heredos de la patro.
  • Duonfrato estas filo de onia patro aŭ patrino, sed ne de ambaŭ.
  • Duonfratino estas filino de onia patro aŭ patrino, sed ne de ambaŭ.
  • Vicpatro, foje duonpatro, estas edzo de onia patrino, kiu pro dua edziĝo ne estas onia patro.
  • Vicpatrino, foje duonpatrino, estas edzino de onia patro, kiu pro dua edziĝo ne estas onia patrino.
  • Vicfrato estas filo de onia vicpatro aŭ vicpatrino.
  • Vicfratino estas filino de onia vicpatro aŭ vicpatrino.
  • Vicfilo, foje duonfilo, estas filo de onia edzo aŭ edzino, kiu per dua edziĝo ne estas onia filo.
  • Vicfilino, foje duonfilino, estas filino de onia edzo aŭ edzino, kiu per dua edziĝo ne estas onia filino.

Kaj simile al vicav(in)o, viconkl(in)o, vicnep(in)o, duonkuz(in)o, duonnev(in)o, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]