Listo de francaj ministroj pri cifereca ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni povas konsideri ke la unua franca ministro komisiita pri cifereca ekonomio estis François Fillon, ministro pri informteknologioj kaj poŝtoj en la 1-a registaro de Alain Juppé, kies atribua dekreto tekstas : « difinas kaj efektivigas la registaran politikon pri evoluigo de la informsocio kaj modernigo de la teknologioj, rimedoj kaj retoj uzataj per la komunikaj servoj »[1]. François Fillon konservis tiujn atribuojn en la 2-a registaro de Alain Juppé, eĉ se la esprimaĵo « informteknologioj » ne plu aperis en la titolo de lia ministerio.

La registaro de Lionel Jospin ne havis ministron eksplicite komisiitan pri informteknologioj, informsocio aŭ cifereca ekonomio ; sed ministron nur pri la tradicioj funkcioj de la ministro komisiita pri telekomunikadoj kaj de la ministro komisiita pri aŭvida komunikado.

En la 1-a registaro de Jean-Pierre Raffarin, aperis ministra funkcio por la novaj informteknologioj kaj komunikado, asociita al tiu por esplorado. Nur en 2008 eksplicite aperis la esprimaĵo « cifereca ekonomio » en la titolo de ministerio kaj la atribuoj de ministroj, kun la kreo, ĉe la ĉefministro, de posteno de subministro komisiita pri prospektivo, taksado de publikaj politikoj kaj evoluigo de cifereca ekonomio. Notindas ke la atribua dekreto por la ministro komisiita pri esplorado ne estis modifita tiuokaze. La franca registaro do enhavas kaj ministron komisiitan pri cifereca ekonomio kaj ministron komisiitan pri novaj informteknologioj kaj komunikado, aldone al ministroj komisiitaj pri telekomunikadoj kaj aŭdivida komunikado. Nur okaze de la kreo de la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault la atribuoj de la ministro pri esplorado estis modifitraj por precizigi ke tiu lasta « partoprenas » en la preparo kaj efektivigo de la politiko de la regiustaro pri la uzo kaj la disvastiĝo de la novaj informteknologioj kaj komunikado kaj ne plu « preparas » tiun politikon[2].

Listo de ministroj pri cifereca ekonomio
Nomo Komenciĝo de mandato Finiĝo de mandato Partio Notoj
François Fillon 18-a de majo 1995 7-a de novembro 1995
  •  Kuniĝo por la Respubliko (RPR)
  • Ministro pri informteknologioj kaj poŝto
    François Fillon 7-a de novembro 1995 2-a de junio 1997
  •  Kuniĝo por la Respubliko (RPR)
  • Ministro delegita komisiita pri poŝtoj, telekomunikadoj kaj spaco ĉe la ministro pri industrio
    Claudie Haigneré 17-a de junio 2002 30-a de marto 2004
  •  Sendependa
  • Ministro delegita al esplorado kaj novaj teknologioj ĉe la ministro pri junularo, nacia edukado kaj esplorado[3],[4]
    François d’Aubert 1er-a de aprilo 2004 31-a de majo 2005
  •  Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
  • Ministro delegita al esplorado ĉe la ministro nacia edukado, supera instruado kaj esplorado[5],[6]
    François Goulard 2-a de junio 2005 15-a de majo 2007
  •  Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
  • Ministro delegita al supera instruado kaj esplorado ĉe la ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado[5],[7]
    Valérie Pécresse 18-a de majo 2007 29-a de junio 2011[8]
  •  Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
  • Ministro pri supera instruado kaj esplorado[9]
    Éric Besson 18-a de marto 2008 14-a de januaro 2009
  •  Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
  • Subministro ĉe la ĉefministro komisiita pri prospektivo, taksado de publikaj politikoj kaj evoluigo de la cifereca ekonomio[10]
    Nathalie Kosciusko-Morizet 15-a de januaro 2009 13-a de novembro 2010
  •  Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
  • Subministro komisiita pri prospektivo kaj evoluigo de cifereca ekonomio
    Éric Besson 14-a de novembro 2010 10-a de majo 2012
  •  Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
  • Ministro ĉe la ministro pri ekonomio, financoj kaj industrio, komisiita pri industrio, energio kaj cifereca ekonomio [11]
    Fleur Pellerin 15-a de majo 2012 31-a de marto 2014
  •  Socialisma Partio (PS)
  • Ministro delegita al etaj kaj mezaj entreprenoj, inovado kaj cifereca ekonomio ĉe la ministro pri produkta reprogreso[12]
    Axelle Lemaire 9-a de aprilo 2014
  •  Socialisma Partio (PS)
  • Subministro komisiita pri cifereca ekonomio ĉe la ministro pri ekonomio, produkta reprogreso kaj cifereca ekonomio

    Referencoj

    1. Dekreto n° 95-760 de la 1-a de junio 1995 pri atribuoj de la ministro pri informteknologioj kaj poŝtoj. “Kun la koncernataj ministroj, la ministro pri informteknologioj kaj poŝto difinas kaj efektivigas la registran politikon pri evoluigo de la informsocio kaj modernigo de la teknologioj, portiloj kaj retoj uzataj per la komunikservoj; li zorgas pri la kohereco de la agoj de malsamaj ministeriojsur tiu kampo (artikolo 1-a)”.
    2. Dekreto n° 2012-777 de la 24-a de majo 2012 pri atribuoj de la ministro pri supera instruado kaj esplorado.
    3. Dekreto n° 2002-959 de la 4-a de julio 2002 pri la atribuoj de la ministro pri junularo, nacia edukado kaj esplorado. “Li preparas kaj, kune kun la aliaj koncernataj ministroj, efektivigas la registaran politikon pri la uzo kaj disvastiĝo de la novaj informaj kaj komunikaj teknologioj (artikolo 2-a)”.
    4. Dekreto n° 2002-981 de la 12-a de julio 2002 pri la atribuoj delegitaj al la ministro delegita pri esplorado kaj novaj teknologioj. “S-ino Claudie Haigneré, ministro delegita al esplorado kaj novaj teknologioj, plenumas, per delegado de la ministro pri junularo, nacia edukado kaj esplorado, la atribuojn de tiu ĉi pri esplorado kaj novaj teknologioj (artikolo 1-a)”.
    5. 5,0 5,1 Dekreto n° 2004-317 de la 8-a de aprilo 2004 pri la atribuoj de la ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado. “Li preparas kaj, kune kun la aliaj koncernataj ministroj, efektivigas la registaran politikon pri la uzo kaj disvastiĝo de la novaj informaj kaj komunikaj teknologioj (artikolo 2-a)”.
    6. Dekreto n° 2004-373 de la 29-a de aprilo 2004 pri atribuoj delegitaj al la ministro delegita pri esplorado. “S-ro François d’Aubert, ministro delegita al esplorado, plenumas, per delegado de la ministro pri nacia edukado kaj esplorado, la atribuojn de tiu ĉi pri esplorado, novaj informaj kaj komunikaj teknologioj kaj pri spaca politiko (artikolo 1-a)”.
    7. Dekreto n° 2005-696 de la 23-a de junio 2005 pri la atribuoj delegitaj al la ministro delegita al supera instruado kaj esplorado. “S-ro François Goulard, ministro delegita al supera instruado kaj esplorado, plenumas, per delegado de la ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado, la atribuojn de tiu ĉi pri supera instruado kaj esplorado, novaj informaj kaj komunikaj teknologioj kaj pri spaca politiko (artikolo 1-a)”.
    8. Ŝi konservis siajn atribuojn pri novaj informaj kaj komunikaj teknologioj post la nomumo de ministro komisiita pri cifereca ekonomio.
    9. Dekreto n° 2007-1001 de la 31-a de majo 2007 pri la atribuoj de la ministro pri supera instruado kaj esplorado. “Li preparas kaj, kune kun la aliaj koncernataj ministroj, efektivigas la registaran politikon pri la uzo kaj disvastiĝo de la novaj informaj kaj komunikaj teknologioj (artikolo 1-a)”.
    10. Dekreto n° 2008-313 de la 4-a de aprilo 2008 pri la atribuoj delegitaj al la subministro ĉe la ĉefministro komisiita pri prospektivo, taksado de publikaj politikoj kaj evoluigo de cifereca ekonomio. “Por la ĉefministro kaj kun la koncernataj ministroj, la subministro preparas la registaran politikon pri evoluigo de la cifereca ekonomio, ktp. (artikolo 1-a)”.
    11. Dekreto n° 2010-1499 de la 7-a de decembro 2010 pri la atribuoj de la ministro ĉe la ministro pri ekonomio, financoj kaj industrio, komisiita industrio, energio kaj cifereca ekonomio. “Li preparas kaj efektivigas la politikon pri evoluigo de la cifereca ekonomio, kiu inkluzivas la retojn, aparatojn, uzmanierojn kaj ciferecajn enhavojn. Aparte, li proponas agojn por faciligi la disvastiĝon de la interretaj servoj, aparte pri la aliro al tiuj servoj, uzo kaj enhavoj. (artikolo 1-a)”.
    12. Dekreto n° 2012-806 de la 9-a de junio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri produkta reprogreso, komisiita pri etaj kaj mezaj entreprenoj, inovado kaj cifereca ekonomio.