Listo de francaj ministroj pri sociala kaj solidara ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sekvanta tabelo listigas la ministrojn kaj subministrojn de francaj registaroj respondecajn pri sociala kaj solidara ekonomio.

Listo de ministroj, delegitaj ministroj kaj subministroj komisiitaj pri "sociala kaj solidara ekonomio"[redakti | redakti fonton]

La indikitaj datoj de komenciĝo kaj finiĝo de mandatoj, estas kutime la antaŭa tago de la dato de la Oficiala gazeto en kiu aperas la dekreto pri nomumo.

4-a Respubliko[redakti | redakti fonton]

Ministro Titolo registaro Komenciĝo Finiĝo Ŝtatestro
André Philip Ministro pri familia ekonomio kaj financoj 3-a Blum 16-a de decembro 1946 22-a de januaro 1947 Léon Blum

5-a Respubliko[redakti | redakti fonton]

Delegita ministro aŭ subministro Titolo Supera ministro Titolo de la supera ministro Registaro Komenciĝo Finiĝo Ŝtatestro
Jean Gatel Subministro komisiita pri sociala ekonomio Georgina Dufoix Ministro pri socialaj aferoj kaj nacia solidareco Fabius 19-a de julio 1984 7-a de decembro 1984 François Mitterrand
Ministro pri socialaj aferoj kaj nacia solidareco, proparolanto de la registaro 7-a de decembro 1984 20-a de marto 1986
Guy Hascoët Subministro komisiita pri solidara ekonomio Martine Aubry Ministro pri dungado kaj solidareco Jospin 27-a de marto 2000 18-a de oktobro 2000 Jacques Chirac
Élisabeth Guigou 18-a de oktobro 2000 7-a de majo 2002
Benoît Hamon Ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio Pierre Moscovici Ministro pri ekonomio, financoj kaj eksterlanda komerco 1-a Ayrault 16-a de majo 2012 21-a de junio 2012 François Hollande
Ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado Ministro pri ekonomio kaj financoj 2-a Ayrault 21-a de junio 2012 2-a de aprilo 2014
Valérie Fourneyron Subministro pri komerco, manmetiaro, konsumado kaj sociala kaj solidara ekonomio Arnaud Montebourg Ministro pri ekonomio, produkta reprogreso kaj cifereco Valls 9-a de aprilo 2014 oficanta

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]