Listo de francaj ministroj pri supera instruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ministraroj de Francio kaj Ministerio pri supera instruado kaj esplorado (Francio).

La sekvanta tabelo listigas la ministrojn kaj subministrojn de francaj registaroj respondecajn pri supera instruado, kaj pli precize en la registaroj de la prezidento Giscard d'Estaing, pri universitatoj. Ekster tiuj periodoj, tiuj funkcioj estis atribuitaj al la ministerio pri nacia edukado sed ne ĉiam kun indiko en la titolo, plej ofte asociitaj al esplorado, vidi Listo de francaj ministroj pri esplorado kaj teknologioj.

La indikitaj datoj de komenciĝo kaj finiĝo de mandatoj, estas kutime la antaŭa tago de la dato de la Oficiala gazeto en kiu aperas la dekreto pri nomumo.

Listo de ministroj, delegitaj ministroj kaj subministroj komisiitaj pri "supera instruado" aŭ "universitatoj" en la 5-a Respubliko[1]
Datoj de mandato Registaro Nomo Posteno
27-a de majo 1974 - 12-a de januaro 1976 1-a Chirac Jean-Pierre Soisson Aŭtonoma subministro pri universitatoj
12-a de januaro 1976 - 25-a de aŭgusto 1976 1-a Chirac Alice Saunier-Seïté Aŭtonoma subministro pri universitatoj
20-a de decembro 1976 - 10-a de januaro 1978 1-a Barre kaj 2-a Barre Alice Saunier-Seïté Aŭtonoma subministro pri universitatoj
10-a de januaro 1978 - 13-a de majo 1981 2-a Barre kaj 3-a Barre Alice Saunier-Seïté Ministro pri universitatoj
20-a de marto 1986 - 8-a de decembro 1986 2-a Chirac Alain Devaquet Ministro delegita ĉe la ministro pri nacia edukado, komisiita pri esplorado kaj supera instruado
20-a de januaro 1987 - 10-a de majo 1988 2-a Chirac Jacques Valade Ministro delegita ĉe la ministro pri nacia edukado, komisiita esplorado kaj supera instruado
29-a de marto 1993 - 11-a de majo 1995 Balladur François Fillon Ministre supera instruado kaj esplorado
17-a de majo 1995 - 7-a de novembro 1995 1-a Juppé François Bayrou Ministro pri nacia edukado, supera instruado, esplorado kaj profesia integriĝo
17-a de majo 1995 - 7-a de novembro 1995 1-a Juppé Jean de Boishue Subministro ĉe la ministro pri nacia edukado, supera instruado, esplorado kaj profesia integriĝo, komisiita pri supera instruado
7-a de novembro 1995 - 2-a de junio 1997 2-a Juppé François Bayrou Ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado
6-a de majo 2002 - 17-a de junio 2002 1-a Raffarin François Loos Ministro delegita al supera instruado kaj esplorado, ĉe la ministro pri junularo, nacia edukado kaj esplorado
30-a de marto 2004 - 31-a de majo 2005 3-a Raffarin François Fillon Ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado
2-a de junio 2005 - 15-a de majo 2007 Villepin Gilles de Robien Ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado
2-a de junio 2005 - 15-a de majo 2007 Villepin François Goulard Ministro delegita al supera instruado kaj esplorado, ĉe la ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado
18-a de majo 2007 - 29-a de junio 2011 1-a Fillon, 2-a Fillon kaj 3-a Fillon Valérie Pécresse Ministro pri supera instruado kaj esplorado
29-a de junio 2011 - 10-a de majo 2012 3-a Fillon Laurent Wauquiez Ministro pri supera instruado kaj esplorado
16-a de majo 2012 - 31-a de marto 2014 1-a Ayrault, 2-a Ayrault Geneviève Fioraso Ministro pri supera instruado kaj esplorado
9-a de aprilo 2014 Valls Geneviève Fioraso Subministro ĉe la ministro pri nacia edukado, supera instruado, esplorado, komisiita pri supera instruado kaj esplorado

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]