Listo de juraj terminoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen listo de juraj terminoj.

La listo baziĝas esence sur la juraj terminoj el ReVo, interrete legebla ĉe reta-vortaro.de. La „ReVaj“ terminoj estas transprenataj kun klarigetoj en la sekcio laŭ fonto - ReVo.

En la posta faka sekcio - kontraŭe - vi trovas nur la „nudajn“ terminojn, sen iuj klarigoj.

Laŭ fonto[redakti | redakti fonton]

ReVo[redakti | redakti fonton]

(mallongigoj: ARK / EVI / SIN / VD / ekz-e) [1]

—— A abandoni, abandono (pri asekurita objekto) — aboli/abolicii (nuligi leĝon) — absoluta, absolutismo (ekz-e: absoluta reĝo, potenco) — absolvi, absolvo (malkondamni) — adjudiki, adjudiko (… VD: aljuĝi. >>de:Ausschreibung) — advokato (jura defendisto) — afero (juĝa kazo) — agnato, agnateco (parenco el la vira linio) — akordo (SIN: interakordo. VD:interkonsento, kontrakto, traktato) — akto (oficiala dokumento. VD: protokolo) — alkado (hist: juĝisto en Hispanio. VD: kadio) — amendo, amendi (ŝanĝo de leĝo; ARK: amendamento) — amnestio (ĝenerala punliberigo) — antecedento (antaŭa juĝa kazo, modela proceduro) — aparta opinio (minoritata opinio) — apelacio, apelacii (EVI: apeli) (peti revizion de verdikto ĉe supera tribunalo) — arbitracio (decido pri juĝa afero antaŭ juĝa proceso) — aresto, aresti, arestito, arestejo (kapti iun por lin malliberigi) — asembleo (Interkonsiliĝa aŭ leĝofaranta kunvenantaro) — asesoro (juĝista asistanto, VD: ĵuriano) — asigni (oficiale alvoki antaŭ tribunalon) — asizo (kunsido de kriminala tribunalo) — atesto, atesti (certigi fakton mem spertitan) — aŭtorrajtoazilrajto —— B bebmurdo (VD: murdo) — bienetato (SIN: teren-registro) — bigamio (samtempa geedzeco kun du virinoj, respektive du viroj) — blanketo (subskribo sur blanka papero) —— C civitanigo (doni plenrajtan civitanecon) — ĉantaĝo, ĉantaĝi (trudpostuli de iu monon aŭ favoron per skandalminaco) — ĉarto —— D dekretodelikto (krimeto) — demarŝo (diplomata ago por atingi iun difinitan celon) — denunco (indiki al tribunalo ies misfaron kontraŭ la indikinto) — depozicio (oficiala atesto en jurafero) — direktorio (direktora konsilantaro) — dispozicio (klaŭzo; leĝa/kontrakta paragrafo pri speciala kondiĉo, rezervo) — divorco (divorco) — domicilo (laŭleĝa restadejo) — dumpingo (vendo sub akir-kosto por ruinigi konkurajn kompaniojn) — dungito (laborprenanto, laboristo), samorigine: dungi, dunganto (SIN: labordonanto), dungitaro, dungiteco, dungokontrakto —— E edikto (ordono de regnestro) — edz/in/murdo (VD: murdo) — ekscepcio (~ fr:Voie d'exception ??) — ekspansio (plivastiĝo, plietendiĝo) — eksproprietigi (senigi iun je lia proprietaĵo) — ekstradicio (Transdono de homo al alia ŝtato, kiu riproĉas krimon al li) — ekzekuti (leĝe mortigi krimulon) — elektroekzekuti (ekzekuti per elektro) — emancipi (liberigi el la patra aŭ kuratora povo) — embargo, embargi (malpermeso al ŝipo elveturi) — evikcii (senigi je la posedo de bonafide akirita havo) —— F federacio (unuiĝo de memstaraj ŝtatoj) — fidenunco (indiki al tribunalo ies misfaron - eble nur imagitan - por damaĝi lin) — fingropremaĵo (fingrospuro) — fizika persono (SIN: natura persono, kontraŭe al jura persono) — fraŭdo, fraŭdi (trompado pri kvantoj por ŝtelakiri, ekz-e pri imposto, dogano) +defraŭdi (alproprigi ion al si per fraŭdo) — fruktuzo (utiligo de io sen posedi ĝin) —— G galerogalero (pri punlaboro) — garantio (+ garantiaĵo (VD: kaŭcio), garantiulo (homo kiel garantiaĵo), garantianto) — genocido (SIN: gentomurdo) — gilotino, gilotini —— H hered(aĵ)o, heredi —— I identeco (memeco. VD: legitimado) — imuneco, imuna (jur,pol: ne tuŝebla per jura proceso) — incesto (SIN: sangadulto. seksrilato inter familianoj) — infanmurdo (VD: murdo) — instanco (grado de juĝa povo) — interezo —— J juĝi (laŭleĝe kaj jure decidi, VD: arbitracii) + juĝa afero (juĝa kazo)— juĝejo (SIN: tribunalo) + juĝisto + juĝokostoj (kostoj de proceso) — juro, jura + juristo + jura persono (jura kontraŭo: natura persono) + jurosciencojurisdikcio (ĉiuj juraj instancoj de iu ŝtato) — jurisprudenco (1. modelaj antaŭaj juĝoj. 2. EVI: juroscienco.) — justico (sistemo kaj reguligo de juĝaj proceduroj) — ĵurio (ne-profesiaj juĝistoj) + ĵuriano —— K kaduka (JUR: senvalidiĝinta) — kartelo (kunagantaj instancaj, entreprenoj) — kasacio, kasacii (leĝe nuligi) — katastro (SIN: teren-registro) — kateno (JUR: ĉeno por ligi malliberulojn) — kaŭcio (garantiaĵa monsumo) — kidnapo (kontraŭvola forkapto de homo) — klaŭzo (SIN: dispozicio) — kodekso (leĝaro) — kodicilo (modifa paragrafo) + kodigikodo (EVI!, uzu: kodekso) + kodigi (EVI!, uzu: kodeksigi, leĝigi) — kompanio + kompaniano (JUR: ano de kompanio) — komplico (krimhelpanto) — koncesio (rajto por ekspluati ion, permesilo) + koncesii (doni k.) + koncesiulo (ricevinto de k.) — kondamno, kondamni (JUR: SIN: verdikti) — konfirmi (JUR: oficiale validigi ion) — konfiski (forpreni la propraĵon de iu, por lin puni) — konfronto, konfronti (kunvenigo de oponaj partioj antaŭ juĝisto) — kontrabando (sekreta importado) — kontrakto, kontrakti (skribita interkonsento; VD: traktato) — kontraŭleĝa (-/- laŭleĝa) — konvencio (SIN: traktato)— konzerno (SIN: kartelo, trusto) — korporacio (societo de samprofesianoj. SIN: gildo, hanso, sindikato) — kortumo (juĝinstancoj. VD:tribunalo) — kriminala (koncernanta la juron pri krimoj) + kriminalisto (juristo, fakulo pri krimjuro) — krimo + krimeto (SIN: delikto) + krimego + krimulokrimologio (SIN: krimoscienco) + krimologokuratoro (jure nomita zorganto) — kvaranteno (deviga izoligo) — kvoto (proporcia parto por doni aŭ ricevi) —— L leĝo + leĝaro + leĝisto + leĝoscienco + laŭleĝa (-/- kontraŭleĝa) — legala (=laŭleĝa) + legalecolegitimaĵo (pruvo de identeco) — linĉi (grupe punmortigi iun sen juĝista regula verdikto) — lokaŭto (neenlaso de laboristoj al siaj laborlokoj; kontraŭo: striko) —— M mafiomaldungi (ĉesigi ies dungitecon) — malkondamni (juĝe deklari iun senkulpa. SIN: absolvi) — maltusianismomalversacio (ŝtelado de komuna propraĵo pro propra profito) — mankateno (polica kateno por ligi la du manojn) — mediacio, mediacii, mediaciisto (peri pacon inter du kverelantaj homoj, ŝtatoj, partioj) — mediatoro (Syn: mediaciisto) — memorando (diplomata noteto) — merkantilismomonarĥio, monarĥomonogamio (geedzedco inter ne pli ol du homoj) — monpuno = monpuno (Puno konsistanta en pago de mono) — moveblaĵo (posedeblaĵoj moveblaj. Kontraŭo: nemoveblaĵo, ekz-e grundo, domo) — murdo (intenca mortigo de alia homo) —— N nacio + nacianigi (SIN: civitanigi) — natura persono (SIN: fizika persono) — notario —— O okazo (difinita aparta cirkonstanco) —— P paktopartiopersekuti (JUR: fari proceson kontraŭ iu) + persekutisto (oficisto komisiita por plenumi la decidojn de tribunalo) — plagiato (prezenti verkon kvazaŭ ĝi estus la propra) — pledi (defendi antaŭ tribunalo) — pleno (JUR: kunsido kun ĉiuj membroj, SIN: plenkunsido) — poligamio (geedziĝo kun pluraj edz/in/oj) — poliso (kontrakto pri asekuro) — potencopreskripto (rajtperdo per tempopaso; VD:uzukapo) — pretoro (administro-juĝisto en Romio) — prizono (malliberejo) — procesoprokuro (prizorgorajto por firmao aŭ persono. VD: mandato) — prokuroro (akuzisto en la nomo de la ŝtato) — propraĵo, propra, proprumi (apartenaĵo, posedaĵo) — proprieto (propraĵaro, posedaĵaro) + proprietaĵo, proprietulo, proprieti) — proskribo, proskribi (senjuĝa ekziligo), proskripcio (SIN: proskribo) — protesto, protesti (fari formalan deklaron kontraŭ io) — punlaboro (deviga laboro kiel puno por farita krimo) + punlaborejo —— R rabomurdo (murdo farita okaze de rabado) — rajto, rajti, rajtigiratifo, ratifi (konfirmo de farita interŝtata kontrakto, kutime per parlamento) = ratifiko, ratifikireferendumo (tutpopola voĉdonado pri specifa demando) — regio (ŝtata administrado de bieno, entrepreno aŭ monopolo) — reklamacio (postulo de kompenso) — reprezalio, reprezaliirepudio, repudii (unuflanka nuligo de geedziĝo, fr:répudiation) — respubliko, respublikanoriĉaĵetato (inventaro de posedaĵoj) —— S senatoseparo (izoligo de geedzoj) — simuli, simulado (trompe ŝajnigi) — sindiko (rajtigita prizorganto de korporacio, aparte post bankrotiĝo) — societo (ekz-e: akcia societo) — statusosubskribo, subskribisuperforto (nekontraŭstareblaj cirkonstancoj, kiuj malebligas plenumon de kontrakto; de:Höhere Gewalt) — suspendi (portempe senfunkciigi) — suvereno (plej supera povo en regno) —— T terenregistro (SIN: bienetato, katastro) — testamento (JUR: lasta volo pri postlasota heredaĵo) — torturo (kruela turmentego por puni aŭ konfesigi) — traktato (interregna kontrakto) — translacio (transigo de rajto) — tribunalo —— U uzukapo, uzukapi (akiri per daŭra uzo. pt:Usucapião) — uzurpo, uzurpi, uzurpulo (kontraŭleĝe arogi al si propraĵon, titolon, povon. de:Usurpation) —— V valida, validi (valori. ekz-e: la vizo de la pasporto validos por 60-taga restado) — venĝomurdo (VD: murdo, Sanga venĝo) — verdikto (decido de tribunalo) — vetoo (kontraŭvoto kun prokrasta efiko. de:Veto)

Glosaro el Ĉu nur-angla Eŭropo?[redakti | redakti fonton]

La libro entenas liston de ne-NPIVaj terminoj, kompilita de István Ertl. Vidu: Ĉu nur-angla Eŭropo?. Juran gravecon havas jenaj:

—— D deskribi = akcepti ke monsumo estas perdita aŭ ŝuldo ne repagota; (metafore) opinii ion neatentinda, neutila. —— G governanco ([eŭropa] estrado) = "reguloj, procezoj kaj kondutoj kiuj efikas sur la potenc-praktikadon je eŭropa nivelo, specife rilate al malfermiteco, partopreno, respondecigeblo, efikeco kaj kohhereco" - laŭ la difino en la Gviddokumento pri Eŭropa Estrado, publikigita en 2001. —— H habilitigi = rekoni al iu ties atingon de scienca grado (habilitiĝi troviĝas en Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro, Koutny, 2002) —— K konciliacio = proceduro por atingi interkompreniĝon de malsamopiniantoj aŭ de homoj kun malsamaj interesoj (Ĉarto de UN, trad. Ralph Harry) —— L legitima = (pri politika strukturo aŭ aferstato) havanta subtenon de sia reprezentataro, kutime sankciita per la voĉoj de demokratia plimulto. — lobii = provi persvadi politikistojn, registaron k.s. pri la okazigindeco aŭ malhelpindeco de io, pri ŝaĝindeco de leĝo k.s. (vaste uzata sed ne-NPIV-a) —— M manaĝero = gvidanto, direktoro. —— P preamblo = solena enkonduko al konstitucio, internacia akto ktp ("Deklingva manlibro pri politiko, red. Stefan Maul, 1994) —— S sankcio = "puno aŭ rekompenco sekvanta ian moralan aŭ socian agon" (Reta Vortaro, <http:www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo>; ne registrita ĉi-sence en NPIV). — subsidiareco = "la principo laŭ kiu centra aŭtoritato devus havi nur akcesoran (subsidiaran) funkcion, plenumante nur tiujn taskojn kiuj ne povas esti efike plenumataj ĉe pli rekta aŭ loka nivelo".

Laŭ fako[redakti | redakti fonton]

Ŝtata konstitucio, interŝtataj rilatoj[redakti | redakti fonton]

—— absoluta, absolutismo · azilrajto · civitanigi · ĉarto · dekreto · demarŝo · direktorio · edikto · ekstradicio · embargo, embargi · federacio · genocido · identeco · imuneco, imuna · juro, jura, juristo, jura persono, juroscienco · jurisdikcio · jurisprudenco · justico · konvencio · legitimaĵo · memorando · merkantilismo · monarĥio, monarĥo · nacio, nacianigi · pakto · potenco · ratifo, ratifi = ratifiko, ratifiki · referendumo · regio · reprezalio, reprezalii · respubliko, respublikano · senato · traktato · uzurpo, uzurpi, uzurpulo · vetoo

Financoj, asekuro, entreprenoj, laboro[redakti | redakti fonton]

—— abandono, abandoni · adjudiko, adjudiki · bienetato · direktorio · dumpingo · dungi, dungito, dunganto dungitaro, dungiteco, dungokontrakto, maldungi · ekspansio · eksproprietigo · interezo · kartelo · katastro · kaŭcio · kompanio, kompaniano · koncesio · konzerno · korporacio · kvoto · lokaŭto · mandato · pleno · poliso · privatigo · prokuro · reklamacio · riĉaĵetato · sindiko · societo · striko · terenregistro

Privataj rilatoj[redakti | redakti fonton]

—— akordo · aŭtorrajto · blanketo · emancipi · fruktuzo · garantio · garantiulo · hered(aĵ)o, heredi · kontrakto, kontrakti · moveblaĵo / nemoveblaĵo · plagiato · posedaĵo · propraĵo, propra, proprumi · proprieto · subskribo, subskribi · testamento · uzukapo, uzukapi

Leĝfarado[redakti | redakti fonton]

—— aboli/abolicii · amendo, amendi · amnestio · asembleo · dispozicio · fizika persono · kaduka · kasacio, kasacii · klaŭzo · kodekso · kodicilo · kontraŭleĝa · leĝo, leĝaro · leĝisto · leĝoscienco · laŭleĝa · legaleco, legala · natura persono · preskripto · rajto, rajti, rajtigi · statuso · superforto · suspendi · suvereneco · translacio · valida, validi

Tribunalo, profesioj[redakti | redakti fonton]

—— advokato · aktuaro · arbitraciulo · asesoro · asizo · ekzekutisto · instanco · ĵuriano · kortumo · kriminalisto · krimologo · kuratoro · mediatoro · notario · persekutisto · prokuroro · tribunalo

Tribunalo, proceduro[redakti | redakti fonton]

—— absolvi, absolvo · afero · akto · antecedento · aparta opinio · apelacio, apelacii · arbitracio · aresto, aresti, arestito, arestejo · asigni · asizo · atesto, atesti · denunco · depozicio · ekscepcio · evikcii · juĝi · juĝa afero · juĝejo · juĝisto · juĝokostoj · ĵuro · ĵurio · kondamno, kondamni · konfeso · konfirmi · konfronto, konfronti · krucekzameno (en:Cross-examination) · malkondamni · mediacio, mediacii, mediaciisto · mediatoro · okazo · partio · persekuti · persekutisto · pledi · proceso · protesto, protesti · pruvo · verdikto
Punoj[redakti | redakti fonton]
—— ekzekuti · elektroekzekuti · gilotino, gilotini · hejmaresto · kalumnio · kateno · kaŭcio · konfiski · mankateno · monpuno · mortpuno · prizono · punlaboro, punlaborejo · punmono ·

Krimoj, deliktoj, krimologio[redakti | redakti fonton]

—— aborto · avantaĝigo · ĉantaĝo · delikto · dombruligo · Falsa ĵuro · fingropremaĵo · fraŭdo, fraŭdi, defraŭdi · forkapto de homo) · incesto · kidnapo · komplico · kontrabando · kriminala · kriminalisto · krimo, krimeto (= delikto), krimego, krimulo · krimologio · krimoscienco · krimologo · linĉi · mafio · malversacio · ostaĝo · monfalsado · murdo: bebmurdo, edz/in/murdo, infanmurdo, venĝomurdo (Sanga venĝo) · pedofilio · proskribo, proskribi · proskripcio · rabo · rabomurdo · simuli, simulado · seksperforto

Familio[redakti | redakti fonton]

—— agnato, agnateco · bigamio · divorco · domicilo · divorco · monogamio · poligamio · repudio, repudii · separo

Historio de juro[redakti | redakti fonton]

—— alkado · galero · kadio · maltusianismo · pretoro · torturo

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mallongigoj uzataj ĉi-tie:
    · ARK: arkaismo · EVI: evitinde · SIN: sinonimo · VD: vidu similan esprimon kun alia nuanco · ekz-e: ekzemple, apliko de la vorto en kunteksto · hist: historia termino · JUR: jura signifo de termino, kiu havas ankaŭ ne-jurajn nociojn