Listo de norvegaj reĝoj
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Kronologia listo de reĝoj de Norvegio.
Tiu ĉi listo estas tre nekompleta. Kompleta listo de norvegaj regantoj streĉiĝas pli ol 1000 jarojn, de la vikinga tempo ĝis hodiaŭ, kaj estas trovebla, ekzemple, en la koresponda paĝo de la norvega Vikipedio.
Enhavo |
Frua tempo [redakti]
Kelkaj unuopaj regantoj en frua tempo.
- 1103–1130 Sigurdo la 1-a, alinome Sigurður Jorsalafari ("Sigurdo Jerusalemo-vojaĝanto")
(kompletigenda...)
Listo de regantoj de la Kalmara unio [redakti]
| Nomo | Regado Danio | Regado Norvegio | Regado Svedio | Rimarkoj |
|---|---|---|---|---|
| Margareta la 1-a | 1387–1412 | 1388–1412 | 1389–1412 | Regentino |
| Eriko de Pomerio | 1412–1439 | 1412–1441 | 1412–1442 | Dinastio Greifen. Pranevo de la antaŭa |
| Kristoforo de Bavario | 1439–1448 | 1441–1448 | 1442–1448 | Dinastio Vitelsbaĥoj. Nevo de la antaŭa |
| Karolo la 1-a / 8-a | — | 1449–1450 | 1448–1470 | Dinastio Bonde |
| Kristiano la 1-a | 1448–1481 | 1450–1481 | 1457–1464 | Oldenburga dinastio |
| Johano la 1-a | 1481–1513 | 1481–1513 | 1497–1501 | Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa |
| Kristiano la 2-a | 1513–1523 | 1513–1523 | 1520–1521 | Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa. Lia posteulo estis Frederiko la 1-a por Danio-Norvegio kaj Gustavo Vasa por Svedio. |
Danio-Norvegio ekde 1448 (dinastio Oldenburg) [redakti]
| Nomo | Jaroj | Rimarkoj |
|---|---|---|
| Kristiano la 1-a | 1448 - 1481 | reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio |
| Johano la 1-a, Hans | 1481 - 1513 | reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio |
| Kristiano la 2-a | 1513 - 1523 | reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio |
| Frederiko la 1-a | 1523 - 1533 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Kristiano la 3-a | 1534 - 1559 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Frederiko la 2-a | 1559 - 1588 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Kristiano la 4-a | 1588 - 1648 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Frederiko la 3-a | 1648 - 1670 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Kristiano la 5-a | 1670 - 1699 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Frederiko la 4-a | 1699 - 1730 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Kristiano la 6-a | 1730 - 1746 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Frederiko la 5-a | 1746 - 1766 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Kristiano la 7-a | 1766 - 1808 | reĝo de Danio kaj Norvegio |
| Frederiko la 6-a | 1808 - 1814 | reĝo de Danio ĝis 1839, kaj ĝis 1814 de Norvegio |
| Kristiano Frederiko | 1814 | en 1814 mallongtempe reĝo de Norvegio; poste (1839 - 1848) kiel Kristiano la 8-a reĝo de Danio |
Unio Svedio-Norvegio ekde 1814 [redakti]
Dum la tempo de la unio Svedio-Norvegio, 1814–1905, la reĝo de Svedio estis samtempe ankaŭ reĝo de Norvegio.
| Nomo | Jaroj | Rimarkoj |
|---|---|---|
| Karolo la 2-a | 1814–1818 | Ekde 1809 reĝo Karolo la 13-a de Svedio. Ekde 1814 unio Svedio-Norvegio. |
| Karolo la 3-a Johano | 1818–1844 | Reĝo Karolo la 14-a Johano de Svedio. Unua reĝo de dinastio Bernadotte |
| Oskaro la 1-a | 1844–1859 | |
| Karolo la 4-a | 1859–1872 | Reĝo Karolo la 15-a de Svedio. |
| Oskaro la 2-a | 1872–1905 | Ĝis 1905 unio Svedio-Norvegio Ĝis 1907 plu reĝo de Svedio. |
Norvegio memstara ekde 1905 [redakti]
Dinastio Holstein-Sonderburg-Glücksburg.
| Nomo | Jaroj | Rimarkoj |
|---|---|---|
| Haakon la 7-a | 1905–1957 | |
| Olavo la 5-a | 1957–1991 | |
| Haroldo la 5-a | ekde 1991 |

