Listo de prezidantoj de la Franca Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu artikolo listigas personojn, kiuj oficis kiel ŝtatestro de Francio.

5-a Respubliko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kvina Respubliko de Francio.
Rango de prezidanto Bildo Nomo Komenciĝo Finiĝo Partio Notoj
18 Charles de Gaulle Charles de Gaulle
(22-a de novembro 1890 – 9-a de novembro 1970)
8-a de januaro
1959
28-a de aprilo
1969
Unuiĝo por la Nova Respubliko (UNR), Unuiĝo por la Defendo de la Respubliko (UDR) Prezidanto de la Provizora Registaro de la Franca Respubliko (GPRF) de 1944 ĝis 1946, li estis nomumita prezidanto de la Konsilio fare de René Coty en majo 1958, por solvi la krizon de la alĝeria Milito. Li adoptigis novan konstitucion, kiu fondis la 5-an respublikon. Elektita prezidanto en decembro 1958 per balota elektantaro, li ekoficis la sekvantan monaton. Post modifigo de la konstitucio en 1962 por ebligi elekton de la prezidanto de la Respubliko per universala voĉdonado, li estis reelektita per rekta universala voĉdonado en 1965. Sur la internacia kampo, en lia prezidanteco, Francio markis sian diferencon al Usono por iri propran vojon inter la du blokoj de la malvarma milito kaj eliras el la integrita komandado de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) en 1966. Rifuzinte eksiĝi en la krizo de majo 1968, li fine demisiis post malsukceso en la refrendumo pri senata reformo kaj regionigo en aprilo 1969.
Konforme al la konstitucio, la prezidanto de la Senato Alain Poher oficis pro manko de elektita prezidanto.
19 Georges Pompidou Georges Pompidou
(5-a de julio 1911 – 2-a de aprilo 1974)
20-a de junio
1969
2-a de aprilo
1974
Unuiĝo por la Defendo de la Respubliko (UDR) Ĉefministro de Charles de Gaulle de 1962 ĝis 1968, li estis elektita prezidanto fronte al la centristo Alain Poher. Li redinamikigis la eŭropan konstruadon kaj komencis politikon je nacia nivelo de ekonomia modernigo kaj industriado. Li mortis pro malsano de Waldenstrom en sia hejmo la 2-an de aprilo 1974, du jarojn antaŭ la fino de sia mandato.
Konforme al la konstitucio, la prezidanto de la Senato Alain Poher oficis pro manko de elektita prezidanto.
20 Valéry Giscard d'Estaing Valéry Giscard d'Estaing
(naskiĝinta la 2-an de februaro 1926)
27-a de majo
1974
21-a de majo
1981
Sendependaj Respublikanoj (FNRI), Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF) Malfacile elektita fronte al la socialisto François Mitterrand, li ekigis multajn sociajn reformojn, el kiuj la malaltigo de la adolteco de 21 al 18 jaroj, la senpunigo de memvola abortigo aŭ la starigo de divorco kun duflanka konsento. Li frontis la pligraviĝon de la ekonomia krizo kaj la dividojn de sia majoritat, kiu malfacile venkis en la deputitaj balotoj de 1978. Kandidato por reofici, li estis venkita de François Mitterrand. Poste li fariĝis plenrajta membro de la konstitucia Konsilio kaj de la franca Akademio.
21 François Mitterrand François Mitterrand
(26-a de oktobro 1916 – 8-a de januaro 1996)
21-a de majo
1981
17-a de majo
1995
Socialisma Partio (PS) Elektita en 1981 post malvenkoj en 1965 kaj 1974, realiganta la unuan alternon de la 5-a Respubliko. Li estas je la origino de la abolico de mortpuno. Sekve de la venko de la dekstro en la deputitaj balotoj de 1986, li nomumis Jacques Chirac ĉefministro, tiel inaŭgurante la unuan kunregadon de la 5-a Respubliko. Reelektita en 1988 fronte al tiu lasta, lia dua sepjara mandato finiĝis per la dua kunregado kun Édouard Balladur ĉefministro, nomumita sekve de la deputitaj balotoj de marto 1993. Li estas la unua prezidanto dufoje elektita per universala voĉdonado, kaj restas la prezidanto, kiu oficis plej longtempe en ĉiuj respublikoj.
22 Jacques Chirac Jacques Chirac
(naskiĝinta la 29-an de novembro 1932)
17-a de majo
1995
16-a de majo
2007
Kuniĝo por la Respubliko (RPR), Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Ĉefministro de Valery Giscard d'Estaing de la 27-a de majo 1974 ĝis la 25-a de aŭgusto 1976 kaj ĉefministro de François Mitterrand de la 20-a de marto 1986 ĝis la 11-a de majo 1988, li estis elektita prezidanto de la Respubliko en 1995 post malsukcesoj en 1981 kaj 1988. Li provis efektivigi gravajn ekonomiajn reformojn, sed malsukcesis trudi ilin. En 1997, li dissolvis la nacian Asembleon. La maldekstro venkis en la deputitaj balotoj, kio devigis lin nomumi Lionel Jospin ĉefministro por kvinjara kunregado. Dum sia unua mandato, la prezidenta jarkvino estis aprobita per referendumo. En 2002, li estis reelektita fronte al Jean-Marie Le Pen. Sur la internacia kampo, li oponis al la milito en Irako. Post sia prezidanteco, li fariĝis plenrajta membro de la konstitucia Konsilio.
23 Nicolas Sarkozy Nicolas Sarkozy
(naskiĝinta la 28-an de januaro 1955)
16-a de majo
2007
15-a de majo
2012
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Elektita en 2007 fronte al la socialistino Ségolène Royal. Lia mandato estis markita per la monda ekonomia krizo, per lia prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio en la dua jarduono de 2008 kaj la reintegriĝo de Francio en la integrita komandado de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). Sekve de leĝo pri konstitucia revizio, li estis la unua prezidanto post Louis-Napoléon Bonaparte por paroli antaŭ la Kongreso de la Franca Parlamentoçais en Versajlo. Li voĉdonigis reformon de la universitatoj kaj de pensioj. Li estis la unua prezidanto de la 5-a Respublique, kiu havis nur unu ĉefministron dum sia mandato : François Fillon. Venkita en 2012, li fariĝis plenrajta membro de la konstitucia Konsilio.
24 François Hollande François Hollande
(naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1954)
15-a de majo
2012
Socialisma Partio (PS) Elektita en 2012 fronte al Nicolas Sarkozy. Por batali kontraŭ la ekonomia krizo kaj la senlaboreco, li starigis diversajn rimedojn. En 2013, li decidis intervenon de francaj trupoj en Malio, poste li lanĉis operacon Sangaris en Centr-Afrika Respubliko kaj voĉdonigis la samseksan geedziĝon.

Daŭro[redakti | redakti fonton]

Daŭro de la prezidoj de la Franca Respubliko (je la 15-a de majo 2012), la blua koloro indikas la periodon de iliaj mandatoj kaj la flava koloro la periodon ekster prezidanta ofico

Origina profesio[redakti | redakti fonton]

El la dudek kvar prezidantoj de la Respubliko, estis dek unu advokatoj
Pluraj estis ankaŭ ĵurnalistoj
Tre superaj ŝtatoficistoj
Du industriistoj
Tri lernintoj de altlernejo "Ecole Polytechnique"
Du profesoroj
Du militistoj

kaj Louis-Napoléon Bonaparte (bonapartisma postulanto)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thiers estis 73-a jara en februaro 1871 kiam li ekoficis kiel « estro de la plenuma povo », li fariĝis « prezidanto de la Respubliko » nur en aŭgusto de la sama jaro

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]