Listo de reĝoj de Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unua Dinastio – Domo de BurgonjoAfonsidoj[redakti | redakti fonton]

# Nomo Komenco de regado Fino de regado kromnomo(j) Notoj
1 Afonso la 1-a 27-a de julio de 1139 6-a de decembro de 1185 La Konkeranto
La Fondinto
La Granda
Ankaŭ nomata Afonso Henriques, t. e, Afonso (filo) de Henriko; la maŭroj nomis lin, Ibn-Arrik - «filo de Henriko»).
2 Sanĉo la 1-a 6-a de decembro de 1185 27-a de marto de 1211 La Popoliganto
3 Afonso la 2-a 27-a de marto de 1211 25-a de marto de 1223 La Dika
4 Sanĉo la 2-a 25-a de marto de 1223 1247 La Pia
La Kompata
Detronigita de Papo Inocento la 4-a dum la Unua Koncilio de Liono, 1245, per akuzado de «rex innutilis» (senutila reĝo), rezignis en 1247, ekziliĝis en Toledo, kaj mortis en 1248.
5 Afonso la 3-a 3-a de januaro de 1248 16-a de februaro de 1279 La Bolonja Regento kun titolo Procuroro kaj Defendanto de l' Regno ekde 21-a de septembro de 1245, ĝis la morto de sia frato, kiam iĝis reĝo.
6 Denizo 16-a de februaro de 1279 7-a de januaro de 1325 La Terkultivanto
La Poeta Reĝo
La Reĝo Trobadoro
7 Afonso la 4-a 7-a de januaro de 1325 28-a de majo de 1357 La Brava
8 Petro la 1-a 28-a de majo de 1357 18-a de januaro de 1367 La Justecfaranto
La Krudela
La Sanga
La Venĝema
La Pasia ĝis la Fina Juĝo
9 Fernando la 1-a 18-a de januaro de 1367 22-a de oktobro de 1383 La Belega
La Bela
La Ŝanĝanima
10 Beatriz 22-a de oktobro de 1383 6-a de aprilo de 1385 (vidu noton 1)

Interregno (1383 - 1385)[redakti | redakti fonton]

Oficiala nomo de periodo inter la morto de reĝo Fernando kaj la surtronigo de lia duon-frato (kromfilo de lia patro Petro la 1-a kun laktovendistino) Johano la 1-a. Dum tiu periodo estis regentoj la reĝedzino Leonor Teles de Menezes kaj Johano mem, kaj la pretendo de reĝino Beatriz, laŭleĝa heredantino de krono.


# Nomo Komenco de regado Fino de regado Notoj
Reĝedzino Leonor 22-a de oktobro de 1383 16-a de decembro de 1383 regentino anstataŭ sia filino Beatriz
Johano de Avis 16-a de decembro de 1383 6-a de aprilo de 1385

Dua Dinastio – Domo de AvisJohanidoj[redakti | redakti fonton]

# Nomo Komenco de regado Fino de regado Kromnomo Notoj
11 Johano la 1-a 6-a de aprilo de 1385 14-a de aŭgusto de 1433 La Majstro de Avis
La Bona
La Amata
La Granda
12 Duarto la 1-a 14-a de aŭgusto de 1433 9-a de septembro de 1438 La Elokventa
La Filozofo
13 Afonso la 5-a 9-a de septembro de 1438 11-a de novembro de 1477 La Afrika Rezignis favore filon, kiu jam estis reganto
14 Johano la 2-a 11-a de novembro de 1477 15-a de novembro de 1477 La Perfekta
La Tirano
Li estis aklamata reĝon en la nobelkunveno de Santarém en 1477; rezignis favore al lia patro
13 Afonso la 5-a 15-a de novembro de 1477 28-a de aŭgusto de 1481 La Afrika Restarigita.
14 Johano la 2-a 28-a de aŭgusto de 1481 25-a de oktobro de 1495 La Perfekta
La Tirano

Duon-Dinastio - Domo de Avis-Beja[redakti | redakti fonton]

# Nomo Komenco de regado Fino de regado Kromnomo(j) Notoj
15 Manuelo la 1-a 25-a de oktobro de 1495 13-a de decembro de 1521 La Feliĉega
La Tre Feliĉega
La Riĉa kaj Feliĉega
(vidu noton 2)
16 Johano la 3-a 13-a de decembro de 1521 11-a de junio de 1557 La Kompata
La Pia
17 Sebastiano la 1-a 11-a de junio de 1557 27-a de aŭgusto de 1578 La Dezirata
La Aspirata
La Venonta
La Kaŝa
La Dormanta
portugale Sebastião
18 Henriko la 1-a 27-a de aŭgusto de 1578 31-a de januaro de 1580 La Ĉasta
La Reĝo Kardinalo
el Evora
# Konsilo
de Regentoj
de l' Regno de
Portugalio
31-a de januaro de 1580 24-a de julio de 1580
19 Antonio la 1-a 24-a de julio de 1580 25-a de aŭgusto de 1580
(en Kontinenta Portugalio)
1583 (en Insulo Terceira)
Ĉefmonaĥo do Crato
La Determinata
La Batalanto
La Sendependentisto
(vidu noton 3)

Tria dinastio – Domo de HabsburgoFilipidoj, Kastilia, aŭ Aŭstria[redakti | redakti fonton]

La reĝoj de tiu dinastio ankaŭ estis reĝoj de Kastilio, Nederlando, Napolo, Sicilio, Leono, Aragono, Valencio, Galegio, Granado, ktp.

# Nomo Komenco de Regado Fino de Regado Kromnomo(j) Notoj
20 Filipo la 1-a 1581 13-a de septembro de 1598 La Saĝa Ankaŭ Filipo la 2-a (Hispanio) (1556-1598) (vidu noton 4)
21 Filipo la 2-a 13-a de septembro de 1598 31-a de marto de 1621 La Pia Filipo la 3-a (Hispanio) (1598-1621)
22 Filipo la 3-a 31-a de marto de 1621 1-a de decembro de 1640 La Granda Filipo la 4-a (Hispanio) (1621-1665)

Okazis tiam la Milito de Aklamo, kiu forigis tiun fremdan dinastion.

Kvara Dinastio – Domo de Bragança[redakti | redakti fonton]

# Nomo Komenco de regado Fino de Regado Kromonomoj Notoj
23 Johano la 4-a 15-a de decembro de 1640 6-a de novembro de 1656 La Restariganto
La Fortuna
24 Afonso la 6-a 6-a de novembro de 1656 12-a de septembro de 1683 La Venkanto Regentoj: Luísa de Gusmão (6-a de novembro de 165623-a de junio de 1662) kaj Reĝido Petro (23-a de novembro de 166812-a de septembro de 1683)
25 Petro la 2-a 12-a de septembro de 1683 9-a de decembro de 1706 La Pacema
26 Johano la 5-a 1-a de januaro de 1707 31-a de julio de 1750 La Grandanima
La Granda
La Portugala Suna Reĝo
La Amanto de l' Monaĥinoj
27 Jozefo la 1-a 31-a de julio de 1750 24-a de februaro de 1777 La Reformanto
28 Maria la 1-a 24-a de februaro de 1777 20-a de marto de 1816 La Pia
(en Portugalio)
La Freneza
(en Brazilo)
Regento Princo Johano (provizora regento: 17921799; regento: 15-a de julio de 179920-a de marto de 1816)
# Petro la 3-a 24-a de februaro de 1777 5-a de marto de 1786 La Stulta Reĝinedzo de Maria la 1-a
29 Johano la 6-a 20-a de marto de 1816 10-a de marto de 1826 La Pardonema Regento dum tuta la regnperiodo de lia patrino, kiu estis freneza; Reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo (1816-1825); Honora Imperiestro de Brazilo (1825-1826). Fakte, dum la plejparto de lia reĝperiodo li estis nur reĝo de Brazilo.
30 Petro la 4-a 26-a de aprilo de 1826 2-a de majo de 1826 La Reĝo Soldato
La Reĝo-Imperiestro
La Liberiganto
ankaŭ imperiestro de Brazilo (1-a de decembro de 18227-a de aprilo de 1831); regento de Portugalio (18311834)
31 Maria la 2-a 2-a de majo de 1826 11-a de julio de 1828 La Instruistino
La Bona Patrino
32 Mikaelo la 1-a 11-a de julio de 1828 26-a de majo de 1834 La Absoluta
La Absolutisma
La Tradiciema
La Uzurpanto
Regento en nomo de Maria la 2-a (2-a de majo de 182611-a de julio de 1828)
31 Maria la 2-a 20-a de septembro de 1834 15-a de novembro de 1853 La Instruistino
La Bona Patrino
Regento: Petro (18311834)
# Fernando la 2-a 16-a de septembro de 1837 15-a de novembro de 1853 La Artisto Edzo de Maria la 2-a; el la Domo de Saksio-Koburgo kaj Gotao
(vidu noton 5)

Duon-Dinastio - Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha (aŭ Bragança-Wettin)[redakti | redakti fonton]

# Nomo Komenco de Regado Fino de Regado Kromnomo(j) Notoj
33 Petro la 5-a 15-a de novembro de 1853 11-a de novembro de 1861 La Esperanto
La Amata
La Tre Amata
Regento: Fernando (15-a de novembro de 1853 - 16-a de septembro de 1855)
34 Ludoviko la 1-a 11-a de novembro de 1861 19-a de oktobro de 1889 La Populara
La Bona
35 Karlo la 1-a 19-a de oktobro de 1889 1-a de februaro de 1908 La Diplomato
La Martiro
La Oceanografo
36 Emanuelo la 2-a 1-a de februaro de 1908 5-a de oktobro de 1910 La Naciisto
La Senfortuna
La Studanto
La Reĝo Sopiro
Respubliko

Notoj[redakti | redakti fonton]

(1) Laŭleĝa reĝino, sed en la komenco de ŝia regado, kelkaj vilaĝoj kaj urboj ribelis ĉar la popolo timis perdi la sendependon kaj apogis la kromfilon de reĝo Petro.

(2) Post la morto de Johano la 2-a sen filoj aŭ fratoj, la portugalia krono pasis al lia kuzo Emanuelo la 1-a, Duko de Beja. Pro tio oni nomas Dinastio Avis-Beja.

(3) Antonio estis reĝo ĝis la batalo de Alcântara, kiam li estis detronigita.

(4) Filipo la 2-a komencis regi en 1580 parton de Portugalio, nur en 1581, li estis kronita reĝo de jure, sed dum multaj jaroj oni rezistis al li.

(5) Tiu dinastia nomo ne estas oficiala en Portugalio, ĝi estis kreita de francoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]