Listo de personoj de Maristo Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La personoj de la mangao kaj anime-serio Maristo Luno estis kreitaj de la mangaverkisto Naoko TAKEUĈI. La ĉefaj personoj estas Maristo Luno, Nokta Masko, Ĉibi-usa kaj kvar Maristo-batalistoj: Maristo Merkuro, Maristo Marso, Maristo Jupitero kaj Maristo Venuso.

La nomoj de la personoj ofte estas elektitaj nehazarde. Ekzemple, la unua ideografiaĵo "月 [cuki]" de la familinomo Cukino (月野) signifas lunon, same kiel la angla "Moon" — la batalnomo de Usagi. La familinomoj de ĉiuj ĉefaj herooj ankaŭ konsistas el du ideografiaĵoj: la dua estas la sama por ĉiuj — "野 [no]" (kampo) kaj la unua estas varia:

"水 [mizu]" (akvo) kaj "火 [hi]" (fajro) por Maristo Merkuro kaj Maristo Marso — tio reflektas iliajn magiajn potencojn. "愛 [ai]" (amo) por Maristo Venuso — reflektas, ke Venuso estas la roma diino de amo; "木" [ki] (arbo) — reflektas verdan vest-koloron de Maristo Jupitero. La persona nomo "Usagi" (うさぎ) signifas leporonkuniklon, tio rememorigas folkloran leporon/kuniklon vivantan sur Luno.[1] Krome, la persona nomo "衛" [Mamoru] de Nokta Masko signifas la verbon "defendi" kaj kutime li ĝuste tion faras, precipe rilate al Maristo Luno.

La nomoj de ĉiuj Maristo-batalistoj estas angla-lingvaj en la japana originalo. La nomoj de iliaj kontraŭuloj ankaŭ venas el la angla aŭ alia eŭropa lingvo. La nomoj aperantaj ĉi tie respondas al la 2022-a Esperanta versio de la mangao.[2]

Ĉefaj herooj[redakti | redakti fonton]

Virino faranta rolkostumadon de Maristo Luno

Maristo Luno / Usagi Cukino[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Luno (セーラームーン [Sērā Mūn], angle: Sailor Moon)
  • Denaska nomo: Usagi Cukino (月野 うさぎ [Cukino Usagi])
  • Antaŭaviva nomo: Princino Sereniti (プリンセス・セレニティ [Purinsesu Sereniti], angle: Princess Serenity)
  • Estonteca nomo: Nov-Reĝino Sereniti (ネオ・クイーン・セレニティ [Neo Kuīn Sereniti], angle: Neo-Queen Serenity)
  • SejuoMicuiŝi Kotono, Abe Kae (44—50 epizodoj de Serio 1)[3]

Ĉefa persono, 14-jaraĝa lernanto, kiu loĝas en centro de Tokio. Ŝi estas bonkora junulino, sed mallaborema kaj plorema. Usagi ŝatas manĝi dolĉaĵojn, ludi videoludojn, legi mangaon, kaj okupiĝi pri ceteraj adoleskaj amuziĝoj. Ŝi malŝatas iri lernejen kaj ofte ricevas malbonajn notojn. Usagi kutime malfacile vekiĝas matene, pro kio ŝi ofte malfruiĝas al la lecionoj, iufoje eĉ ne matenmanĝinte. Per helpo de nigra parolanta katino nome Luno ŝi ricevas magian kapablon transformiĝi al Maristo-batalisto, nomata Maristo Luno. En tiu formo ŝi povas batali kontraŭ malbonuloj atakantaj homojn. Usagi pli ŝatas vivi sian kutiman vivon, sed, kiam iu estas en danĝero, ŝi ne hezitas transformiĝi al Maristo Luno por lukti por bono kaj justeco. En antaŭa vivo ŝi estis princino de la luna reĝlando Arĝenta Milenio, kaj nomiĝis Princino Sereniti. Patrino de la princino, Reĝino Sereniti, mortis uzante la Arĝentan Kristalon kontraŭ malamikoj. Kiam ŝi rememoras sian antaŭan vivon, ŝi malkovras, ke Nokta Masko, al kiu ŝi enamiĝis, estas ŝia reenkarniĝinta amato el antaŭa vivo: Princo Endimiono. En la 30-a jarcento Usagi iĝos reganto de la Tero, nomata Nov-Reĝino Sereniti, kaj vivos en la urbo Kristala Tokio.

La titolo "Maristo" (el la angla Sailor) signifas "mariston" kaj spegulas la vestostilon de Maristo-batalistoj. La familinomo Cukino laŭlitere signifas "Kampo de Luno", kaj fonetike ankaŭ la adjektivon "luna". La nomo "Sereniti" plej verŝajne venas el la nomo de diaĵo Seleno el la helena mitologio. Komence Mamoru nomas ŝin "o-dango atama" (お団子頭) aŭ "bulka kapo" en la Esperanta traduko, pro ŝiaj hartuberoj. Poste li nomas ŝin "Usako", aŭ Esperante "Usanjo".

Nokta Masko / Mamoru Ĉiba[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Nokta Masko (タキシード仮面 [Takiŝīdo Kamen], laŭvorte Smokinga Masko)
  • Denaska nomo: Mamoru Ĉiba (地場 衛 [Ĉiba Mamoru])
  • Antaŭaviva nomo: Princo Endimiono (エンディミオン [Endimion], angle: Endymion)
  • Estonteca nomo: Reĝo Endimion (キング・エンディミオン [Kingu Endimion], angle: King Endymion)
  • SejuoFuruja Toru, Ogata Megumi (infanece en Maristo Luno R: La filmo)

Nokta Masko aperas kiel savanto de Maristo Luno, vestita kiel nokta ĝentlemana rabisto, kun longa mantelo kaj masko. Li savas ŝin en kritikaj momentoj, kaj Usagi enamiĝas al li. Paralele, antaŭ Usagi aperadas malŝatinda stranga junulo, kiu severe kritikas kaj mokas ŝin. Poste ŝi ekscias, ke Mamoru estas Nokta Masko. Mamoru Ĉiba estas studanto en privata lernejo. Liaj gepatroj mortis en aŭto-akcidento, kiam li estis infano. En sia sonĝo li vidas lumantan junulinon, kiu petas lin trovi Arĝentan Kristalon por klarigi, kiu li vere estas. Evidentiĝas, ke tiu estis Princino Sereniti. En la 30-a jarcento Mamoru iĝos edzo de Usagi, reĝo Endimiono. En la komenco de la dua serio, Mamoru denove forgesis sian antaŭan vivon kaj ankaŭ ĉion rilatan al Usagi. Sed subkonscie li ankoraŭ volis defendi ŝin.

La originala pseŭdonimo "タキシード仮面" venas ankaŭ el la vestostilo: "taksido" (タキシード [takiŝīdo], de usonangla tuxedo) signifas smokingon kaj "kamen" (仮面 [Kamen]) signifas maskon. En Esperanto, lia nomo "Nokta Masko" ŝajne devenas de tio, ke smokingo estas vesto ĉefe por noktaj, elegantaj kaj altnivelaj eventoj, sed ne nur. Lia nomo "Mamoru" signifas "defendi". Endimiono estis la amato de diino Seleno en greka mitologio.[4]

Maristo Merkuro / Ami Mizuno[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Merkuro (セーラーマーキュリー [Sērā Mākjurī], angle: Sailor Mercury)
  • Denaska nomo: Ami Mizuno (水野 亜美 [Mizuno Ami])
  • SejuoHisakaŭa Aja

Kvieta kaj ege inteligenta junulino. Ŝi kaj Usagi lernis en la sama lernejo en paralelaj klasoj kaj, kiam ili iras al altlernejo (en la kvina serio), ili trafas la saman klason. Ami estas fama en la lernejo pro ke ŝi akiras la plej altajn notojn. Kiam Usagi amikiĝis kun ŝi, Luno malkovris, ke Ami estas Maristo-batalisto. Ami transformiĝas al Maristo Merkuro, kiu uzas akvon en batalo. Krome, ŝi uzas poŝkomputilon, kiun Luno donis al ŝi, por klarigo de situacioj, analizo de malamikoj kaj simile. En la kutima vivo preskaŭ ĉiam Ami pensas nur pri lernejumado. Ŝi revas iĝi bona kuracisto.

La batalista vesto de Maristo Merkuro havas bluan distingan koloron. En antaŭa vivo, ŝi estis princino de la planedo Merkuro kaj unu el ŝiaj devoj estis defendo de Princino Sereniti.

Virino faranta rolkostumadon de Maristo Marso

Maristo Marso / Rej Hino[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Marso (セーラーマーズ [Sērā Māzu], angle: Sailor Mars)
  • Denaska nomo: Rej Hino (火野 レイ [Hino Rei])
  • SejuoTomizaŭa Miĉie

Ŝi laboras kiel pastro en ŝintoa templo Hikava. Ŝi transformiĝas al Maristo Marso. Rej povas senti ĉeeston de malbono kaj forpeli malicajn spiritojn, eĉ sen transformiĝo. Kiel Maristo Marso ŝi uzas fajran magion. En la templo, Rej havas du korakajn dorlotbestojn, Fobo kaj Dejmo, kiuj ankaŭ estas nomoj de satelitoj de Marso. Ŝia karaktero en ordinara vivo ege diferencas inter la verkoj. En la mangao, Rej estas malvarmsanga, serioza kaj pragmata, ne fidanta la plejmulton de viroj. En la animeo ŝi estas tre emociema, obsedita pri junuloj, ambiciema, deziranta momente iĝi kantisto, modelo kaj voĉaktoro; pri ĉiu eta motivo ŝi incitas Usagi-n per mokaj aludoj, provokante infanecajn interbatalojn, sed profunde Rej multe valoras tiun amikecon.

La distinga koloro de la batalvesto de Maristo Marso estas ruĝo. En antaŭa vivo, ŝi estis princino de Marso kaj devis defendi Princinon Sereniti.

Maristo Jupitero / Makoto Kino[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Jupiero (セーラージュピター Sērā Ĝupitā, angle: Sailor Jupiter)
  • Denaska nomo: Kino Makoto (木野 まこと [Kino Makoto])
  • SejuoŜinohara Emi

Tre alta kaj forta lernanto, scianta luktoartojn, precipe karateon. Pro sia granda sento de justeco, Makoto ofte batas tiujn, kiuj atakas aŭ mokas sendefendajn homojn. En sia antaŭa lernejo ŝi tre forte damaĝis sian kontraŭulon kaj oni forpelis ŝin. Tiel Makoto iris al la lernejo de Usagi kaj Ami. En sia nova lernejo, ŝi konatiĝas kun Usagi, savante ŝin: en la animeo, de huliganoj; en la mangao, de pilko fluganta al la kapo de Usagi. La gepatroj de Makoto pereis en aviadila akcidento antaŭ longe, do ŝi loĝas sole kaj estas lerta pri hejmaj laboroj. Ŝi tre bone kuiras. Makoto transformiĝas al Maristo Jupitero, kiu regas fulmojn.

La vesto de Maristo Jupitero distingiĝas per verda koloro. En la antaŭa vivo ankaŭ ŝi estis princino de Jupitero kaj devis defendi Princinon Sereniti.

Maristo Venuso / Minako Ajno[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Venuso (セーラーヴィーナス [Sērā Vīnasu], angle: Sailor Venus)
  • Denaska nomo: Minako Ajno (愛野 美奈子 [Aino Minako])
  • Antaŭa batalista nomo: Maristo V (セーラーV [Sērā Bui], angle: Sailor V)
  • SejuoFukami Rika

Antaŭ kiam Usagi iĝis Maristo-batalisto, televidilo ofte elsendis la heroaĵojn de enigma Tokia heroo Maristo V, kiu sukcese batalis kontraŭ krimuloj. Poste Maristo V aliĝis al ceteraj Maristo-batalistoj kiel Maristo Venuso, prezentante sin per sia vera nomo — Minako Ajno. Ŝi ricevis sian transformiĝilon ne de Luno, sed de parolanta kato Artemiso. En la ordinara vivo, Minako estas sporta, vigla, gaja kaj revema, ŝi emas fari rilatojn kun belaj junuloj, iufoje eĉ kun du junuloj samtempe. Kiel Usagi, ŝi ne tre bone lernas. Minako revas esti fama pop-idolo. Kiel batalisto de amo, Maristo Venuso ofte uzas atakojn kun formo de koro en ilia aspekto.

Ŝia marista vesto havas oranĝan distingan koloron. En antaŭa vivo, Maristo Venuso estis princino de la planedo Venuso kaj ankaŭ havas devon defendi Princinon Seleniti.

Maristo V estas la ĉefrolulo de la antaŭa mangao de Naoko TAKEUĈI, nomata Koda nomo: Maristo V, kie ŝi sole batalis kontraŭ aliaj malamikoj antaŭ la renkonto kun ceteraj Maristo-batalistoj.

Ĉibi-usa / Maristo Ĉibi Luno[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Ĉibi Luno (セーラーちびムーン [Sērā Ĉibi Mūn], angle: Sailor Chibi Moon)
  • Denaska nomo: Princino Usagi Juna Damo Sereniti (うさぎSLセレニティ [Usagi Sumōru Redī Sereniti], angle: Princess Usagi Small Lady Serenity)
  • Kromnomo: Ĉibi-usa (ちびうさ [Ĉibiusa])
  • Oficiala nomo en la 20-a jarcento: Ĉibiusa Cukino (月野 ちびうさ [Cukino Ĉibiusa])
  • SejuoAbe Kae

Knabino, veninta el la 30-a jarcento, filino de Usagi kaj Mamoru. Aperante en la 20-a jarcento ŝi prezentis sin kiel Usagi Cukino antaŭ Usagi, ne sciante, ke ili ambaŭ havas la saman nomon. Ŝi enloĝiĝas en la domon de Usagi, sub la ekskuzo ke ŝi estas kuzino de Usagi. La knabino aspektas kiel 8-jaraĝa, kaj tial oni nomas ŝin Ĉibi-usa por distingi ŝin de Maristo Luno (la vorto "ちび" [ĉibi] signifas malgrandulon). Ĉibi-usa kaj Usagi ofte reciproke kverelas kaj batalas inter si, sed iom post iom ili eksentas amemon unu al alia. Unuafoje Ĉibi-usa venis en la 20-an jarcenton por savi siajn gepatrojn kaj sian urbon Kristala Tokio de la klano Nigra Luno.

Katoj[redakti | redakti fonton]

Luno[redakti | redakti fonton]

Nigra katino kun krescento sur la frunto. En Arĝenta Milenio ŝi estis servanto de Princino Sereniti, kiu ĵuris neniam lasi ŝin, kaj ankaŭ konsilisto de la reĝino. Kiam la reĝlando estis detruita, Luno kaj Artemiso estis endormigitaj kaj senditaj sur la Teron por gardi la Maristo-batalistojn reenkarniĝontajn tie. Parto de iliaj memoroj estis malŝaltita por faciligi la taskon. Luno nur sciis, ke ŝi devas trovi kaj veki la batalistojn. Maristo Luno estis la unua, kiun Luno trovis, tial ŝi ekloĝas en ŝia hejmo kiel dombesto. Luno donas al Usagi, Ami, Rej kaj Makoto magiajn objektojn. Ŝi informas ilin pri la tasko trovi la perditan princinon.

Artemiso[redakti | redakti fonton]

Blanka kato kun krescento sur la frunto. Li havas pli plenan memoraron pri la Arĝenta Milenio ol Luno. Artemis loĝis kun Minako, trejnis ŝin kiel Maristo V kaj restas kiel ŝia kompaniano post kiam ili aliĝis al ceteraj Maristo-batalistoj. Luno rekonas lin, kiam li aperas kune kun Minako. Sed tiam ŝi ne sciis, ke li estis tiu, kiu estris ŝin pere de videoludilo. Ŝi malkovras tion iomete poste pro subita teknika misfunkciado. Poste Artemis detale klarigis la komision. Li estas pli senzorga ol Luno, sed sufiĉe responsema. Artemiso traktas Minakon kiel pliaĝa frato, kaj li zorgas pri Luno, subtenas ŝin kaj fine evidentiĝas, ke li ŝin amas.

Diano[redakti | redakti fonton]

Griza katidino kun krescento sur la frunto. Ŝi estas filino de Luno kaj Artemiso el la 30-a jarcento, dorlotbesto kaj gardanto de Ĉibi-usa. En la mangao, la Maristo-batalistoj renkontas ŝin en la 30-a jarcento, kaj ŝi sekvas ilin al 20-a jarcento. En la animeo Diana aperas en la kvara serio, subite aperante kaj nomante Artemison "paĉjo". Diano estas scivolema, afabla kaj ĉiam helpema.

Maristo-batalistoj de la ekstera rondo[redakti | redakti fonton]

Maristo-batalistoj de la ekstera rondo de la Sunsistemo (外部太陽系戦士 [gaibu taijōkei senŝi]) estas princinoj de kvar eksteraj planedoj, kies devo estas defendo de la Sunsistemo de ekstera invado. Ili estas ankaŭ nomata Eksteraj Batalistoj (外部戦士 [Gaibu Senŝi]) kontraste al Internaj Batalistoj (内部戦士 [Naibu Senŝi]).

Maristo Plutono / Secuna Mejo[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Plutono (セーラープルート [Sērā Purūto], angle: Sailor Pluto)
  • Oficiala nomo en 20a jarcento: Secuna Mejo (冥王 せつな [Meiō Secuna])
  • SejuoKaŭaŝima Ĉijoko
Virinoj kostumitaj kiel Maristo Plutono, Maristo Neptuno kaj Maristo Urano

Unue ŝi aperis kiel Maristo Plutono, kiu gardas la pordegojn de la tempo kontraŭ nepermesitaj vojaĝantoj. Poste ŝi aperas, kiel studento nomata Secuna Mejo. Secuna havas silentan karakteron, estas amikema kaj helpas la Internajn Batalistojn, sed ŝi povas esti severa kiel aliaj Eksteraj Batalistoj. Pro longa restado ĉe la pordegoj, ŝi suferas profundan senton de soleco.

La fortoj de Maristo Plutono rilatas al tempo kaj al infero. Ŝia ĉefa atako nomiĝas "Krio de morto". La familinomo "冥王 [Meiō]" signifas "reĝo de mallumo".

Maristo Urano / Haruka Teno[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Urano (セーラーウラヌス [Sērā Uranusu], angle: Sailor Uranus)
  • Denaska nomo: Haruka Teno (天王 はるか [Ten-ō Haruka])
  • SejuoOgata Megumi

Junulino, kiu vestiĝas kaj parolas virece. Komence la ĉefaj herooj misrigardas ŝin kiel belaspektan viron. Haruka revis iĝi aŭtovetkuristo antaŭ sia "vekiĝo". Ŝi ofte vetkuras sur la vojoj de Tokio en sia aŭto aŭ sur motorciklo. Haruka estas akra kaj severa, ŝi preferas batali nur apud sia amatino Miĉiru, sed poste ili batalas kune kun ceteraj Eksteraj Batalistoj.

La forto de Maristo Urano baziĝas sur elemento tero. La familinomo "天王 [Ten-ō]" signifas "reĝo de ĉielo".

Maristo Neptuno / Miĉiru Kajo[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Neptuno (セーラーネプチューン [Sērā Nepuĉūn], angle: Sailor Neptune)
  • Denaska nomo: Miĉiru Kajo (海王 みちる [Kaiō Miĉiru])
  • SejuoKacuki Msasako

Koramikino de Haruka, talenta violonisto. Miĉiru estas afabla, agrabla en komunikado kaj ŝi bone rilatas kun homoj. Ŝi amas sian batalan partneron Haruka. Antaŭ la vekiĝo de Maristo Urano, ŝi batalis sole. Miĉiru estas fama kiel violonisto kaj kiel pentristo, sed la devo de Maristo-batalisto estas pli grava por ŝi.

Maristo Neptuno uzas forton de oceano. La familinomo "海王 [Kaiō]" signifas "reĝo de maro".

Maristo Saturno / Hotaru Tomoe[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Maristo Saturno (セーラーサターン [Sērā Satān], angle: Sailor Saturn)
  • Denaska nomo: Hotaru Tomoe (土萠 ほたる [Tomoe Hotaru])
  • SejuoMinaguĉi Jūko

Filino de profesoro Soiĉi Tomoe, sciencisto pri genetiko. Foje, kiam ŝi ludis en lia laboratorio, okazis eksplodo kaj ĉiuj krom la profesoro mortis. Tiam li fordonis sian korpon al demono Germatoid kontraŭ vivo de sia filino Hotaru, sed en ŝia korpo ankaŭ ekloĝis demono. Post tio Hotaru senĉese malsanis kaj ne havis amikojn. Finfine ŝi transformiĝas al Maristo Saturno, batalisto de detruo. En la fino de la tria serio, Hotaru iĝas bebo. Ŝi revenas en la komenco de la kvina serio, kiam ŝi akcelante kreskas ĝis la antaŭa aĝo, prizorgata de la ceteraj Eksteraj Batalistoj.

Ceteraj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Reĝino Sereniti (クィーン・セレニティ [Kuīn Sereniti], angle: Queen Serenity)
SejuoDoi Mika

Patrino de Princino Sereniti kaj reĝino de la Arĝenta Milenio. Dum atako de malicigitaj Teranoj ŝi oferis sian vivon, uzante la Legendan Arĝentan Kristalon, por savi sian filinon kaj ŝian gardantaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://owlcation.com/humanities/moon-rabbit
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-11-26. Alirita 2022-11-10.
  3. Abe Kae estas sejuo de Ĉibiusa, ŝi estis ankaŭ dumtempa sejuo de Maristo Luno, kiam ŝia permanenta voĉaktoro Micuiŝi Kotono malsaniĝis je apendicito.
  4. https://vortaro.net/#endimiono_kd
  5. Sejuo Han Kejko donas voĉon ankaŭ al rolulo Luno (en kata formo) el la doramao pri la mangao.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]