Listo de sciencoj
El Vikipedio
Ĉisube troviĝas listo da sciencoj kun grekbazataj sciencnomoj kaj esperantigataj sciencnomoj.
| Nomo de scienco | Ĉefa studobjekto | Postafikso | Pura Esperanto |
|---|---|---|---|
| Agronomio | agrokulturo kaj hortikulturo | nomio | |
| Akustiko | sonoj | iko | sonscienco |
| Algebro | operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo | ||
| Anatomio | strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj | ||
| Anestezologio | senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj | logio | |
| Antropologio | evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj | logio | homoscienco |
| Antroponimio | propraj nomoj de homoj | nimio | homnomscienco |
| Aritmetiko | nombroj kaj kalkulado per ili | iko | |
| Arkeologio | monumentoj kaj artoj de antikva epoko | logio | |
| Astronomio | astroj kaj kosmaj fenomenoj | nomio | astroscienco |
| Asiriologio | antikvaj civilizoj de Mezopotamio | logio | |
| Atomiko | kerna fiziko | iko / istiko | atomscienco |
| Bakteriologio | bakterioj | logio | bakterioscienco |
| Bibliotekonomio | bibliotekoj | bibliotekscienco | |
| Biologio | studado kaj teoriado pri la biosfero | logio | vivoscienco |
| Botaniko | plantoj | iko | plantoscienco, fitologio |
| Cibernetiko | aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj | iko | |
| Citologio | strukturo kaj funkcioj de la ĉelo | logio | ĉelscienco |
| Daktiloskopio | identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto | skopio | |
| Dendrologio | arboj kaj arbedoj | logio | arboscienco |
| Dendrokronologio | datadmetodo pere de arbringoj | logio | |
| Dermatologio | haŭtmalsanoj | logio | haŭtmedicino |
| Diplomatiko | malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto | iko | diplomologio |
| Ekologio | influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio | logio | |
| Ekonomiko | mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj | iko | ekonomiko |
| Embriologio | embrio | logio | embrioscienco |
| Endokrinologio | endokrinaj glandoj | logio | |
| Entomologio | insektoj | logio | insektoscienco |
| Epidemiologio | epidemio | logio | epidemiscienco |
| Epigrafiko | antikvaj epigrafoj | iko / grafiko | |
| Ergonomio | mezuro de laboro per ergoj | nomio | |
| Estetiko | belo en la naturo kaj en la artoj | iko | |
| Etnografio | historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj | grafio | etnoscienco |
| Etologio | kondutoj de la bestoj | logio | kondutoscienco |
| Etimologio | origino de la vortoj | logio | vortdevenscienco |
| Faleristiko | insignoj | iko / istiko | |
| Farmacio | preparado de medikamentoj | ||
| Farmakologio | kuraciloj kaj iliaj efikoj | logio | |
| Filologio | esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio | logio | |
| Filozofio | esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado | ||
| Fitogeografio | geografio de plantoj | grafio | |
| Fitonimio | nomoj de plantoj | nimio | |
| Fitopatologio | malsanoj de plantoj | logio | |
| Fiziko | propreco de korpoj kaj fenomenoj | iko | |
| Fiziologio | histoj kaj organoj de la vivantaj estaĵoj | logio | |
| Folkloristiko | tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj | iko / istiko | |
| Fonetiko | sonoj de la lingvo | iko | |
| Fonologio | fonemoj de la lingvo | logio | |
| Fora perceptado | observi surfacaĵojn sen fakte kontaktigi | ||
| Frazeologio | frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto | logio | |
| Ftizologio | tuberkulozo kaj ĝia kuracado | logio | |
| Futurologio | esplorado kaj prognozado pri la venonta tempo de la homaro | logio | |
| Genealogio | deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj | logio | |
| Genetiko | fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco | iko | genscienco |
| Geodezio | formo aŭ kurbeco de la Tero | tergeometrio | |
| Geografio | regionoj de la Tero | grafio | |
| Geologio | solida ŝelo de la tero | logio | terscienco |
| Geometrio | linioj, surfacoj kaj solidoj | ||
| Germanistiko | germana lingvo | iko / istiko | |
| Gerontologio | maljunaj homoj | logio | maljunecoscienco |
| Ginekologio | virina organismo kaj ŝia naskaparato | logio | inseksorganoscienco |
| Grafologio | karaktero de homo per esplorado de lia skribo | logio | |
| Gramatiko | lingvaj reguloj | iko | |
| Hematologio | sango | logio | sangoscienco |
| Heraldiko | blazonoj | iko | |
| Heŭristiko | metodoj de esplorado en la scienco | iko / istiko | |
| Hidrologio | akvo | logio | akvoscienco |
| Hidronimio | nomoj de riveroj, lagoj, maroj | nimio | akvonomscienco |
| Histologio | ĉeloj de homa organismo | logio | histoscienco |
| Historio | kronologio pri pasinta tempo de la homaro kaj sociaj faktoj | ||
| Historiografio | verkado historion de difinita tempo | grafio | |
| Iktiologio | fiŝoj | logio | fiŝscienco |
| Imunologio | imuneco (medicino) | logio | |
| Informadiko | informado per aŭtomataj maŝinoj | iko | |
| Kardiologio | kormalsanoj | logio | kormedicino |
| Kartografio | desegnado de mapoj | grafio | |
| Kemio/Ĥemio | analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj | ||
| Kinologio | hundoj | logio | hundoscienco |
| Klimatologio | priskribo kaj esplorado de klimatoj | logio | klimatscienco |
| Komputiko | komputiloj kaj komputillingvoj | iko | komputoscienco |
| Kosmologio | origino kaj formiĝo de la universo | logio | kosmoscienco |
| Kosmografio | movoj de la astroj | grafio | |
| Kriminologio | krimoj | logio | krimscienco |
| Kristalografio | esploro de kristaloj | grafio | kristalscienco |
| Kronologio | fiksado de datoj de la historiaj eventoj | logio | |
| Leksikografio | farado de vortaroj | grafio | |
| Leksikologio | etimologio, signifo kaj uzo de vortoj | logio | |
| Lingvistiko | teoriado pri lingvaj fenomenoj | iko / istiko | lingvoscienco |
| Logiko | formoj kaj leĝoj de la pensado | iko | |
| Matematiko | kvantoj, formoj kaj aranĝoj | iko | |
| Mekaniko | ekvilibro kaj movo de la korpoj | iko | |
| Metalurgio | industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj | ||
| Meteologio | atmosferaj fenomenoj | logio | veterscienco |
| Metodologio | sciencaj metodoj | logio | |
| Metrologio | mezuroj | logio | mezurscienco |
| Mikologio | fungoj | logio | fungoscienco |
| Mikrobologio | mikroboj kaj ilia agado | logio | mikroboscienco |
| Mineralogio | mineraloj | logio | mineraloscienco |
| Mitologio | mitoj de unu lando aŭ religio | logio | |
| Morfologio | formoj de la materio | logio | |
| Muzeologio | muzeoj | logio | |
| Muzikologio | muziko | logio | muzikscienco |
| Nefrologio | renoj | logio | renscienco |
| Noetiko | eblecoj de la homa sciado | iko | |
| Numismatiko | antikvaj moneroj kaj medaloj | iko | |
| Oceanografio | maraj fenomenoj | grafio | |
| Oceanologio | oceanoj | logio | oceanoscienco |
| Oftalmologio | okuloj | logio | okulkuracado, okulmedicino |
| Onomastiko | propraj nomoj | iko | nomscienco |
| Optiko | lumaj fenomenoj | iko | lumscienco |
| Orientalistiko | popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento | iko / istiko | |
| Ornitologio | birdoj | logio | birdoscienco |
| Ortografio | korekta skribo de vortoj en unu lingvo | grafio | |
| Ortopedio | deformiĝo de la korpo | ||
| Ostologio | ostoj | logio | ostoscienco |
| Paleontologio | elfositaj restaĵoj | logio | |
| Paleografio | deĉifrado de malnovaj skribaĵoj | grafio | |
| Papirologio | deĉifrado de antikvaj papiroj | logio | papirscienco |
| Parazitologio | animalaj kaj vegetaraj parazitoj | logio | parazitoscienco |
| Patologio | malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado | logio | malsanoscienco |
| Pedagogiko | instruado kaj edukado | iko | |
| Pediatrio | infanmalsanoj | iatrio | infanmedicino |
| Pedologio | grundoj | logio | grundoscienco |
| infanoj | logio | infanscienco | |
| Petrografio | rokspecoj | grafio | rokscienco |
| Pomologio | fruktoj kaj fruktarboj | logio | fruktoscienco |
| Psikiatrio | studo pri mensaj malsanoj kaj ties kuracado | iatrio | |
| Psikologio | studo pri psikaj fenomenoj | logio | psikoscienco |
| Radiologio | aplikado de radiokrea energio | logio | radiscienco, radikuracado |
| Radioterapio | terapio per radioj | radimedicino, radikuracado | |
| Reologio | fluado de likvaĵoj | logio | fluaĵoscienco |
| Rinologio | nazo | logio | nazmedicino, nazstudo |
| Romanistiko | latinidaj lingvoj kaj kulturoj | iko / istiko | |
| Semantiko | studo kaj teoriado pri la signifo de lingvaj esprimoj | iko | |
| Serologio | modifo de la sero sub la influo de malsanoj | logio | seroscienco |
| Seksologio | seksaj problemoj de la homo | logio | seksomedicino |
| Sinologio | ĉina lingvo kaj kulturo | logio | |
| Sismologio | kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj | logio | tertremscienco |
| Slavistiko | slavaj lingvoj kaj kulturo | iko / istiko | |
| Sociologio | fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo | logio | sociscienco |
| Spektroskopio | spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo | skopio | spektroscienco |
| Speleologio | kavernoj kaj subteraj akvofluoj | logio | kavernoscienco |
| Statiko | ekvilibro de la fortoj | iko | maldinamiko |
| Statistiko | metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj | iko / istiko | |
| Stomatologio | buŝo kaj dentoj | logio | buŝologio |
| Stratigrafio | tavoloj de la Tero (parto de geologio) | grafio | tavolscienco |
| Sintakso | branĉo de lingvoscienco kiu studas la rilaton inter vortoj de la frazo kaj ilia funkcio en la frazo | ||
| Teatrologio | teatro | logio | |
| Termiko | varmo | iko | varmoscienco |
| Terminologio | terminoj | logio | |
| Termodinamiko | rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj | iko | varmodinamiko |
| Toponimio | nomoj de geografiaj objektoj | nimio | loknomscienco |
| Topografio | grafika desegnado de la tereno | grafio | |
| Toksologio | toksoj kaj kontraŭvenenoj | logio | venenoscienco |
| Traŭmatologio | vundoj kaj traŭmatoj | logio | traŭmatomedicino |
| Trigonometrio | funkcioj de pluranguloj | ||
| Tjurkologio | lingvoj kaj kulturoj tjurkaj | logio | |
| Turkologio | lingvo kaj kulturo turka | logio | |
| Venerologio | veneraj malsanoj | logio | |
| Virusologio | virusoj | logio | virusscienco |
| Vulkanologio | vulkanoj | logio | vulkanoscienco |
| Zoogeografio | geografia distribuo de animaloj | grafio | bestogeografio |
| Zoologio | animaloj | logio | bestoscienco |
| Zoonimio | nomoj de animaloj | nimio |
Referencoj [redakti]
- (2002) The Logic of Scientific Discovery. New York, NY: Routledge Classics. ISBN 0-415-27844-9. OCLC 59377149.