Listo de senatanoj de Yvelines

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de la departemento Yvelines en la kvina Respubliko, ekde la balotoj de 1968. La nombro de senatanoj por la eksa departemento Seine-et-Oise estis difinita je 8 elektitoj ekde la kompleta elekto de la Senato en la 26-a de aprilo 1959[1]. Sekve de la reorganizo de la pariza regiono en 1964, ekaplikita la 1-an de januaro 1968, la nombro de la senatanoj Seine kaj de Seine-et-Oise estis altigita de 30 al 39, tiuj seĝoj estis disdonitaj al la novaj departementoj[2]. Yvelines, kaj la tuto de la pariza regiono, apartenas al la serio C. La senatanoj estis elektitaj por 9-jara mandato, la renovigoj okazis en 1977, 1986 kaj 1995.

Post la leĝo n° 2003-697 de la 30-a de julio 2003, la mandato de la senatanoj estis reduktita al 6 jaroj. Tiu nova daŭro ekaplikiĝis en Yvelines okaze de la balotoj de 2004. Ĝi tamen estis plilongigita al sep jaroj, la plilongigo por unu jaro de tiu mandato ŝuldiĝis al decido de la Konstitucia Konsilio de 2004, kiu prokrastis la balotojn antaŭviditaj en 2007 kaj 2010, por eviti tro multajn balotojn en 2007. Yvelines apartenis, ekde la balotoj de 2011, al la serio 1.

La senatanoj estas elektitaj laŭ nerekta universala balotsistemo de la grandaj balotantoj. En 2011, tiuj-ĉi estis 2 772.

Plilongige, la balotsistemo valida en la eksa departemento Seine-et-Oise, la proporcia balotsistemo estis konservita, eĉ se ĝi devus esti ŝanĝita al plimulta dubalotvica balotsistemo. Tiu escepto estis forigita en 2003, okaze de la malaltigo de la limo al kvar senatanoj[3], sed sen konsekvenco por la departemento, kies nombro de elektitoj estis 6 ekde 2004, post altigo por la unua fojo de 4 al 5 okaze de la baloto de 1977.

Mandatperiodo 1968-1977[redakti | redakti fonton]

De la 22-a de septembro 1968 ĝis la 24-a de septembro 1977.

La listo « Unuiĝo de Respublikanoj por la Disradiado de Yvelines » de Édouard Bonnefous (kontraŭ-gaŭlista dekstro kaj Radikala Partio) konkeris du seĝojn per 536 de la 1 418 grandaj balotantoj (37,8 %) kaj superis tiun de « Nacia Unuiĝo por la Defendo de la Respubliko kaj kresko de Yvelines » de Jacques Soufflet (UNR), per 446 voĉoj t.e. 31,5 %.

Nomo Partio Aliaj mandatoj
Brigitte Gros[a 1] PS Urbestro de Meulan-en-Yvelines
Édouard Bonnefous UDSR
André Mignot RI
Jean Bac[a 2] UDR
  1. Ekde la 27-a de septembro 1973, anstataŭ Aimé Bergeal, mortintan.
  2. Ekde la 29-a de junio 1974, por anstataŭi Jacques Soufflet (UNR), nomumitan al la registaro.

Mandatperiodo 1977-1986[redakti | redakti fonton]

De la 25-a de septembro 1977 ĝis la 27-a de septembro 1986.

La listo "Unuiĝo de la Opozicio" ricevis 921 voĉojn de la 2 002 grandaj balotantoj, kio donis al ili tri seĝojn (Bernard Hugo, Philippe Machefer kaj Jean Béranger), kiam la listo "Unuiĝo de la Plimulto" de Édouard Bonnefous gajnis nur unu seĝo per 558 voĉoj. La listo UDF de Brigitte Gros gajnis la 5-an seĝon.

Nomo Partio Aliaj mandatoj
Jean Béranger PRG Urbestro de Marly-le-Roi
Édouard Bonnefous UDR
Louis de Catuélan[b 1] UDF
Bernard Hugo PCF Urbestro de Trappes
René Martin[b 2] PCF
  1. Ekde la 2-a de septembro 1985, por anstataŭi Jacques Toutain, urbestro de Jouy-en-Josas, mortintam, mem anstataŭanto, la 12-an de marto 1985, de Brigitte Gros, mortinta.
  2. Ekde la 16-a de aŭgusto 1982, por anstataŭi Philippe Machefer (PS) mortintan.

Mandatperiodo 1986-1995[redakti | redakti fonton]

De la 28-a de septembro 1986 ĝis la 23-a de septembro 1995.

La listo UDF gajnis unu seĝon per 400 voĉoj el 2 496. La listo RPR gajnis 3 seĝojn.

Nomo Partio Aliaj mandatoj
Jacques Bellanger PS
Louis de Catuélan UDF Regiona konsiliano de Francilio, urbestro de Adainville
Gérard Larcher RPR
Marc Lauriol RPR
Nelly Rodi RPR Departementa konsilianino de Aubergenville kaj urbestro de Aubergenville

Mandatperiodo 1995-2004[redakti | redakti fonton]

De la 24-a de septembro 1995 ĝis la 30-a de septembro 2004.

Nomo Partio Aliaj mandatoj
Nicolas About UDF Urbestro de Montigny-le-Bretonneux
Jacques Bellanger[d 1] PS
Dominique Braye UMP Urbestro de Buchelay
Alain Gournac UMP Urbestro de Pecq
Alain Schmitz[d 2] UMP Departementa konsiliano de Versailles-Nord
  1. Ekde la 19-a de novembro 1997, por anstataŭi Michel Rocard, demisiintan por elekto kiel eŭropa parlamentano.
  2. Ekde la 1-a majo 2004, por anstataŭi Gérard Larcher, nomumitan al la registaro.

Mandatperiodo 2004-2011[redakti | redakti fonton]

De la 26-a de septembro 2004 ĝis la 30-a de septembro 2011.

Nomo Partio Aliaj mandatoj
Roselle Cros[e 1] MoDem Regiona konsiliano de Francilio
Dominique Braye UMP Urbestro de Buchelay
Bernadette Dupont UMP
Alain Gournac UMP Urbestro de Pecq
Gérard Larcher[e 2] UMP Urbestro de Rambouillet, prezidanto de la Senato de 2008 ĝis 2011
Catherine Tasca PS
  1. Ekde la 23-a de januaro 2011, por anstataŭi Nicolas About (UDF), nomumitan al la CSA.
  2. Ekde la 1-a oktobro 2007, anstataŭ Adeline Gousseau, demisiinta.

Mandatperiodo 2011-2017[redakti | redakti fonton]

Ekde la 25-a de septembro 2011.

Nomo Partio Aliaj mandatoj
Marie-Annick Duchêne DVD Vicurbestrino de Versailles de 2008 ĝis 2014
Philippe Esnol PS Urbestro de Conflans-Sainte-Honorine
Alain Gournac UMP Urbestro de Pecq
Gérard Larcher UMP Urbestro de Rambouillet
Sophie Primas UMP Vicurbestrino de Aubergenville
Catherine Tasca PS

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]