Listo de regantoj de Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la epokoj, la « suverenoj de Bretonio » estis reĝoj, poste dukoj de Bretonio kaj pajroj de Francio. Ĝis 1297 kaj la starigo de Bretonio kiel duklando-pajrlando, la reĝoj de Francio konsideris Bretonion kiel simplan graflandon kaj nomis la suverenon de Bretonio laŭ la titolo de "grafo de Bretonio", samtempe la reĝoj de Anglio kaj la papoj nomin lin laŭ la titolo de "duko de Bretonio".

Listo de la suverenoj de Bretonio

  • ĉ 500 : Budic [budik]
  • ĉ 520 : Conoo [konoo]
  • ĉ 630 : Judicaël [ĵudikael]
  • X - 818: Morvan.
  • 822 - 825 : Wiomarc’h [viomarĥ]
  • 830 - 851 : Nominoé [nominoe], grafo de Vannes, duko de la bretonoj.
  • 851 - 857 : Erispoé [erispoe], filo de Nominoé, grafo de Vannes, Rennes kaj Nantes, duko de la bretonoj kaj poste reĝo de Bretonio. Murdita.
  • 857 - 874 : Sankta Salomono la 3-a, duko de la bretonoj [857-868] kaj poste reĝo de Bretonio [868-874]. Murdita.
  • 874 - 876 : Pascweten [pasketen], edzo de Prostlon (filino de sankta Salomono), venenita en 876 kaj Gurvant [gurvan], edzo de la filino de Erispoé, grafo de Rennes. Murdita.
  • 876 - 888 : Judicaël [ĵudikael], filo de Gurvant, grafo de Rennes. Murdita.
  • 888 - 907 : Alano la 1-a la Granda, grafo de Vannes, duko de la Bretonoj [876-898], poste reĝo de Bretonio, grafo de Cornouailles kaj de Nantes [898-907].
  • 937 - 952 : Alano la 2-a la Tordbarba, france Alain II Barbetorte, grafo de Dol, poste duko de Bretonio, grafo de Poher, de Nantes, de Dol kaj de Cornouailles.
  • 952 - 953 : Drogon (aŭ Dreu), filo de Alano la Tordbarba, duko de Bretonio, ktp.
  • 953 - 980 : Hoel la 2-a, natura filo de Alano la Tordbarba, duko de Bretonio, ktp.
  • 980 - 988 : Gvereko, natura filo de Alano la Tordbarba, episkopo de Nantes, poste duko de Bretonio, ktp. Murdita.
  • 988 - 992 : Conan la 1-a, france Conan Ier [konan], naskita en 1927, filo de Judicaël Bérenger, grafo de Rennes kaj de Vannes [958-988], poste grafo de Bretonio, de Rennes, de Vannes, de Poher kaj de Dol. Murdita.
  • 992 - 1008 : Gotfredo la 1-a, france Geoffroy 1er [ĵefrŭa], filo de Conan la Unua le Tort, grafo de Bretonio, ktp. Edziĝinta al Hadwige, filino de Rikardo la Unua, duko de Normandio.
  • 1008 - 1040 : Alano la 3-a la Granda (nomata le Rèbre, kiu signifas la granda en la bretona lingvo), filo de Gotfredo la 1-a, grafo de Bretonio, ktp. Venenita.

Genealogio de Alano la 3-a, grafo de Bretonio

  • 1040 - 1066 : Conan la 2-a, filo de Alano la Tria la Granda, grafo de Bretonio, ktp.
  • 1066 - 1084 : Hoel la 2-a, edzo de Havoise (filino de Alano la Tria la Granda), kungrafo de Bretonio, de Rennes, de Vannes, de Dol, de Poher, de Kornvalo kaj de Nantes [1066-1072], poste grafo de Bretonio, ktp [1072-1084].
  • 1084 - 1112 : Alano la 4-a Fergent, Alain Fergent [alen ferĵan], naskita en 1061, grafo de Bretonio, ktp. Li abdikis en 1112 kaj mortis en 1120.
  • 1112 - 1148 : Conan la 3-a la Dika, Conan III, filo de Alano Fergent, grafo de Bretonio, ktp.
  • 1148 - 1156 : Hoel la 3-a, Hoel III, filo de Conan la Tria la Dika, grafo de Bretonio, ktp.
  • 1156 - 1158 : Berta, Berthe, filino de Conan la Tria la Dika, grafino de Bretonio, ktp.
  • 1156 - 1167 : Conan la 4-a la Eta aŭ la Nigra, Conan IV le Petitle Noir, filo de Berta (grafino de Bretonio) kaj de Alano la Dua la Nigra (grafo de Richmond), grafo de Bretonio, ktp kaj grafo de Richmond [1156-1167]. Mortis en 1171 post abdiko en 1167.

Genealogio de Conan la 4-a, grafo de Bretonio

  • 1166 - 1182 : Henriko la 2-a de Anglio
  • 1182 - 1186 : Gotfredo la 2-a, Geoffroy II [ĵefrŭa], grafo de Bretonio.
  • 1186 - 1189 : Konstanca, Constance, naskita en 1161, filino de Konan la Kvara la Eta, grafino de Bretonio, ktp kaj grafino de Richmond [1186-1196]. Abdikis en 1196 kaj mortis en 1201.
  • 1189 - 1203 : Arturo la 1-a, Arthur 1er, naskita en 1187, filo de Konstanco kaj de Gotfredo la Dua, grafo de Bretonio, ktp kaj grafo de Richmond [1196-1293], duko de Gujeno, grafo de Anĝevio [1202-1203]. Murdita.
  • 1203 - 1213: Alix, naskita en 1201, filino de Konstanco kaj de Vito de Thouars. Grafino de Bretonio, de Rennes, de Vannes, de Dol, de Poher, de Cornouaille, de Nantes kaj de Richmond. Edziniĝis al Pierre Mauclerc en 1213 kaj mortis en 1221.
  • 1221 - 1237: Petro Mauclerc, Pierre Mauclerc [pjer mokler], naskita en 1191, grafo de Mauclerc, senjoro de La Fère-en-Tardenois, de Pontarcy, de Brie-Comte-Robert, de Chilly kaj de Longjumeau, grafo de Bretonio ekde la 21-a de Oktobro 1221. Li abdikis en 1237 kaj mortis en Majo 1250.
  • 1237 - 1286: Johano la 1-a la Kaŝtanhara, Jean 1er le Roux [ĵan], naskita en 1217, filo de Eleonoro kaj de Petro Mauclerc, grafo de Bretonio. Li edziĝis la 16-an de Januaro 1235 al Blanche (filino de Thibaud I, reĝo de Navarre).
  • 1286 - 1305: Johano la Dua, Jean II, filo de Johano la Unua la Kaŝtanhara kaj de Blanche, duko de Bretonio. Naskita la 4-an de Januaro 1238, edziĝinta en 1260 al Béatrice (filino de Henri la Tria, reĝo de Anglio), grafo de Richmond, poste grafo de Bretonio kaj en Septembro 1297 duko de Bretonio kaj grafo de Pentievro. Mortis en 1305 pro falo de muro en Lyon.
  • 1305 - 1312 : Arturo la 2-a, Arthur II, filo de Johano la 2-a kaj de Béatrice, naskita la 25-an de Julio 1262, edziĝinta en 1277 al Marie, vicgrafino de Limoges (filino de Vito la Sesa, vicgrafo de Limoges) grafo de Richmond, poste duko de Bretonio kaj grafo de Pentievro, pajro de Francio. Poste li edziĝis al Yolande, grafino de Montfort-l'Amaury (filino de Roberto la Kvara, grafo de Dreux). Li mortis en la 27-a de Aŭgusto 1312.

Genealogio de Arturo la 2-a, duko de Bretonio

  • 1312 - 1341 : Johano la 3-a la Bona, Jean III le Bon, filo de Arturo la Dua kaj de Marie, naskita en Marto 1286, grafo de Richmond, poste duko de Bretonio kaj grafo de Richmond, pajro de Francio. Li mortis en la 30-a de Aprilo 1341.
  • 1341 - 1345 : Johano de Montfort, Jean de Montfort, naskita en ĉ. 1294, filo de Arturo la Dua kaj de Yolande, do alipatrina frato de Johano la Tria, pretendis al la duklando kaj kverelis kun Karolo de Blezo. Li edziĝis al Johana de Flandrio, Jeanne de Flandres.
  • 1341 - 1364 : Karolo de Blezo, Charles de Blois [ŝarl de blŭa], edzo de Jeanne de Bretagne (Johana de Pentievro), filino de Vito (Guy) de Bretagne, frato de Johano la Tria. Naskita en 1319. Mortinta en la batalo de Auray en la 29-a de Septembro 1364.
  • 1365 - 1399 : Johano la 4-a, Jean IV, kromnomita la Brava, la Konkerantola Anglofavora, filo de Johano de Montfort kaj de Johana de Flandrio. Naskita en 1339. Li edziĝis en 1386 al Jeanne (filino de Karolo la Dua, reĝo de Navaro). Mortinta en la 9-a de Novembro 1399 en Nantes.

Genealogio de Johano la 4-a, duko de Bretonio

  • 1399 - 1442 : Johano la 5-a, Jean V, kromnomita la Bonala Saĝa, filo de Johano la Kvara kaj de Johana de Navaro. Naskita en la 24-a de Decembro 1389 en la kastelo de Vannes. Li edziĝis en 1396 al Jeanne (filino de Karolo la Sesa, reĝo de Francio). Mortinta en la nobeldomo de la Touche apud Nantes en la 29-a de Aŭgusto 1442.
  • 1442 - 1450 : Francisko la 1-a, François 1er [fransŭa], filo de Johano la Kvina kaj de Johana.
  • 1450 - 1457 : Petro la 2-a, Pierre II [pjer], frato de Francisko la Unua. Naskita en 1418. Kun sia frato la duko Francisko la Unua kaj sia onklo, la konestablo de Richemont, li batalis kontraŭ la angloj en Normandio en 1449 kaj 1450. Li partoprenis la batalon de Castillon en 1453. Mortinta en la 22-a de Septembro 1457 en Nantes.
  • 1457 - 1458 : Arturo la 3-a, Arthur III de Richemont [artur de riŝmon], filo de Johano la Kvara kaj de lia tria edzino Johana de Navaro, onklo de Francisko la Unua kaj de Petro la Dua. Naskita en la 24-a de Aŭgusto 1393 en la kastelo de Suscinio apud Vannes. Lia patro Johano la Kvara permesis al li batali en la franca armeo. Vundita kaj kaptita en la batalo de Azincourt en 1415. Mallibera en Anglio dum 5 jaroj, la franca reĝo nomis lin konestablo de Francio en la 7-a de Marto 1425. Mortinta en Nantes en la 26-a de Decembro 1458.
  • 1458 - 1488 : Francisko la 2-a, François II, filo de Richard (filo de Johano la Kvara, frato de Arturo la Tria) grafo de Etampes kaj de Marguerite (filino de Ludoviko la Unua, duko de Orleano). Li edziĝis en 1455 al Marguerite (filino de Francisko la Unua, duko de Bretonio) kaj poste en 1471 al Marguerite (filino de Gastono la Kvara, grafo de Foix)
  • 1488 - 1514 : Anna, Anne [an], filino de Francisko la Dua kaj de Marguerite (filino de Gastono la Kvara, grafo de Foix). La 19-an de Decembro 1490, Anna edziniĝis al Maksimiliano de Aŭstrio, estonta imperiestro de Germanio, per prokuro. La 6-an de Decembro 1491, Anna, dukino de Bretonio, edziniĝis al Karolo la Oka, kiu mortos la 7-an de Aprilo 1498. La 8-an de Januaro 1499, Anna de Bretonio edziniĝis al Ludoviko la Dekdua. Ŝi havis du filinojn: Klaŭda kaj Renata. Klaŭda edziniĝis al la estonta Francisko la Unua, reĝo de Francio.