Litavka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rivero Litavka

Litavka estas rivereto, kiu fontas el la montareto Brdy en meza Ĉeĥio 765 m super la marnivelo. Ĝi eliras el arbaroj trafluante vilaĝojn Horní Láz kaj Dolní Láz, en Bohutín ĝi turniĝas norden, fluas ĉerande de la urbo Příbram kaj post Jince ĝi dividas la centran parton de la montareto Brdy de ĝia orienta parto Hřebeny kaj sian pli ol 50 km fluon ĝi finas ĉe la urbo Beroun enfluante de dekstre en alto de 218 m super maro en la riveron Berounka.

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Litavka en Vikimedia Komunejo