Literatura salono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legado de Molière fare de Jean-François de Troy, ĉ. 1728

Literatura salono estas neformala kunveniĝo da intelektuloj kaj intelektulinoj en kultura, ofte monduma medio, cele al la diskutado de tiamaj aktualaĵoj, filozofio, literaturo, moralo, ktp. La esprimo "Literatura salono" (franclingve Salon littéraire) aperis en la 17-a jarcento, sed tiaj kunveniĝoj estas ankaŭ pli simple difineblaj kiel kluboj aŭ grupoj.

Antaŭ la reĝado de Ludoviko la 14-a ekzistis ne salonoj sed "literaturaj grupoj". La plej fama estis tiu de François de Malherbe, kies kreadon laŭdis Nicolas Boileau. En tiaj salonoj progrese disvolviĝis la kutimo de kunparolado, kiu restas tipa de la franca kulturo.

Vidu ankaŭ